FANDOM


5569 n
5569 n

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


☭ Komunismo ☭
☭ Komunismo Leninismo ☭
Marxismo, Maoismo, Socialismo

Hammer and sickle.svg
Simbolo
Devizo: "Tradukistoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!"
Dioj Karlo Markso; Frederiko la granda
Sanktuloj Lenino; Stalino;Mao Zedong; Hoa Ĉimino ("Onklo Ho"); Fidela Kastro ("La maksimuma Ĉefo")
Sanktaj Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Ĉina lingveto; antaŭe la Rusa
Nuna Papo Xi Jinping
Profetoj Antonio Gramsci; Alexei Leontiev;
Herezuloj Eduard Bernstein; Jean Jaurès; Lev Trockij; Imre Nagy; Władysław Gomułka; Nikita Ĥruŝĉjov; Miĥail Gorbaĉov
Martiroj Che Guevara ; Roza Luksemburg;
Sanktaj libroj La Kapitalo; Komunista Manifesto
Kredantoj 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu?

""Sanguis martyrum semen communistorum est." - "Sango de martiroj estas spermo de komunistoj""

~ Tertuliano .

"Rilatoj en socialisma aŭ en komunisma socio, t.e. en la plej evoluonta etapo de socia evoluo, estos tute travideblaj kaj ne bezonos helpajn metodojn de trompado, mensogado, falsigado, kaj perfidado"

~ Trockij

"Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras, -- kiu mem ne penas, nenio al li venas"

~ Zamenhof pri komunistoj

"Nia patro estas komunismo. ĉiuj ni estas ĝiaj idoj"

~ Idisto pri komunismo

"Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras"

~ Zamenhof pri komunismo

"komunista partio: partio de la komunistoj"

~ Antonio Vergara pri komunismo

"Ĉiu progresema agento aŭ movado konsiderotas senkulpa ĝis plena detruo de la lando"

~ sovetano pri komunismo

"Socialismo estas opio de studentoj kaj aliaj pseŭdo intelektuloj"

~ Markso pri socialismo

"Socialismo funkcias nur en du lokoj: en paradizo, kie oni ne bezonas ĝin, kaj en infero kie oni jam havas ĝin."

~ Ronald Reagan pri socialismo

"In nuy komunitaa oni diskusi sey nosion duran mucho yar."

~ Lingvadeplanetisto

☭ Komunismo ☭ estas stranga religio kreita en Mezepoko de Karlo Markso kaj divastigita de ruza misiisto Lemingo.

En la frua kaj meza periodo de Mezepoko, oni opiniis, ke ĉiuj homoj estas sklavoj, tiu principo estis nomita komunismo, Markso metis tiujn principon en la sankta Libro ☭ "Das Kapital" ☭ ("La Ĉefurbo"). En la lasta periodo de Mezepoko, naskiĝo de kapitalismo kaŭzis la finon de komunismo kaj la mezepoko, kiel ĝi, devis esti estinta.

Tut ver2

Tutmondaj verduloj unuiĝu!

☭ Historio ☭Edit

3665

Tute rilata bildo

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de komunismo.

Komunismo evidente estas tre malnova nocio, jam ekzistis la vorto ☭ komunismo ☭ en epoko de Platono, sed antaŭ Markso, neniu plene komprenis la komunismon kaj ĝi estas obskura aro de mistikaj nocioj. La ☭ Manifesto de la Komunista Partio ☭ redaktita de Karl Marx por la Ligo de Legendoj estas la historie baza dokumento por komunistoj.

Komuna havaĵoEdit

La religia libereco, ne estas ekskluziva havaĵo de la kredantoj, sed de la tuta homa familio, kaj oni ne povas ĝin rifuzi sen damaĝi ĉiujn rajtojn kaj la fundamentajn liberecojn.

Disdivido de taskojEdit

La urbestro de unu urbeto estas konvinkita marksisto, kaj volas konvinki la paroĥestro kunlabori kun li:

- Ne estas juste, ke estas riĉuloj, kiuj amuziĝas kaj vivas en diboĉoj ekspluatante la laboron de la malriĉuloj, kiuj pro tio devas suferi malsaton kaj eĉ devas laborigi la filojn anstataŭ sendi ilin al lernejo.

- Jes, mi konsentas. Mi proponas dividi la taskojn inter ni: vi iru ĉe la riĉulojn por konvinki ilin doni, mi iros ĉe la malriĉulojn por konvinki ilin ricevi.

☭ Kerno ☭Edit

La kerno de socialismo estas solidareco. Ĝia chefcelo estas garantii, ke ĉiu civitano akiras justan proporcion el la fruktoj de la laboro de la socio.

Ŝtata posedado aŭ reguligado de la merkatoj estas nur rimedoj, ĉu utilaj ĉu malutilaj, por tiu celo.

Entute, la ideo pri Komunismo - estonta socia ordo, kie ĉiuj havaĵoj estos komunaj kaj kie ĉiuj homoj vivos kiel anoj de unu granda familio - estas ĝusta. Sed al Komunismo oni povas moviĝi nur pliperfektigante "internan homon".

Dum homoj restas malamikemaj kaj stultaj, eblas nenia Komunismo. Ĉiuj provoj konstrui ĝin, produktante abundon da industriaj varoj, fiaskos. Kaj kontraŭe, se homoj sukcesus plibonigi sian animon, tiam Komunismo povus veni eĉ meze de materia malriĉeco. Tio estas chefa leciono, kiun ni povas tiri el moderna historio de Rusio.

1299

☭ Celoj ☭Edit

La celon de la socialismo oni formulis jene:

a) utiligi praktike la internacian lingvon ESPERANTO por la klasaj celoj de la laboristaro tutmoda;

b) kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de poemeca solidaro;

c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfaktaj el la tiel monataj interraciistoj.

ĉ) servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesemlingvaj socialismoj, kies celo estas analoga al. tiu de SAT;

d) peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulanta la idealon de la socialismo.

☭ Ido ☭Edit

Dum la yari 1920 existis revuo editita da komunistaj Idistoi kae titulizita : "Revuo Internaciona".

Baza kritikoEdit

4020709.603809ed.240

Socialismo estas malbona, ĉar ĝi devigas al homoj donaci monon al malriĉuloj -- oni lasu al donacemajn individuoj propravole donaci kaj devigu neniun.

Nobela pekoEdit

Gontrano, nobela junulo, falsete sciigas al la grafino:

— Patrino, mi amas.

— Ha! espereble iun el la mondumo.

— Ne, patrino.

— Ĉu eble la instruistinon de la popollernejo?

— Ne, patrino.

— Mi ne kuraĝas kredi, ke vi amas tiun fian poŝtistinon.

— Ne, patrino. Mi amas la forĝiston.

— Sed, kompatindulo, ĉu vi ne scias, ke li estas komunisto?

Komunisma loĝadoEdit

— Nun mi havas bonan loĝejon. Mi devas nenion pagi por ̧ĝi.

— Nenion, kamarado? Kiel tio povas esti?

— Nu, mia dommastrino diris, ke mi tiel sentu min en ŝia domo, kiel hejme. Sed çiu scias, ke hejme oni ne pagas por la loĝado

☭ Sektoj ☭Edit

La 20a jarcento instruas, ke estas socialismo, pri kiu indas paroli kun honto. Ĉie, absolute ĉie, kie ŝtata socialismo pli-malpli longe ekzistis, reduktiĝis demokratio kaj vivnivelo al mizero eĉ mizero apenaŭ kuracebla (ekz. la diferenco inter la iama Okcidenta kaj Orienta Germanioj ĝis nun restas). Estas hontinde, ke en demokratiaj socioj ĉiam troveblis perversaj aĉintelektuloj, kies malkontento pri iliaj registaroj esprimiĝas kiel simpatio kun komunismo aŭ­ io tia.

En orientaj landoj disfalis komunismo, sed hodiaŭ, kelkaj orientemaj mistikuloj ankoraŭ sekrete apartenas al komunistaj sektoj en kelkaj partoj de la mondo.

Superkapitalismo

☭ Ⓐnarki-komunismo ☭Edit

Bonvolu vidi la artikolon Ⓐ Anarkio Ⓐ.

☭ Antarktokomunismo ☭Edit

La antarktokomunismo subtenas la abolicion de la privata posedo, la kapitalismo, kaj la varmeco; kaj subtenas la komunan proprieton de la antarkto, rektan demokration, kaj horizontalan reton de libervolaj asocioj, laboristajn konsilarantojn kaj/aŭ donacan ekonomion, en kiuj ĉio estos glacio.

Antarktokomunismo estas ankaŭ konata kiel antarkta komunismo, komunisma antarktismo, kaj, foje, sudapolusa komunismo. Tamen, dum ĉiuj antarktokomunistoj estas sudapolusaj komunistoj, kelkaj sudapolusoj komunistoj, kiel anoj de la komunisma partio de Ĉinio, ne estas antarktistoj. Tion, kion distingas antarktokomunismo el aliaj formoj de sudapolusa komunismo, estas ĝia opozicio kontraŭ ĉiuj formoj de varmeco. Tamen, kelkaj verkistoj uzas sudapolusa komunismo kaj sudapolusa socialismo kiel vortoj samsencaj de antarktokomunismo aŭ eĉ ĝenerala antarktismo.

☭ Feminismo ☭Edit

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Feminismo.

Feminismo estas skolo de marksismo, kiu koncentras sin al la enketado kaj klarigado de la manieroj kiel virinoj estas subpremitaj per sistemoj de kapitalismo kaj privata proprieto. Laŭ feministoj, la liberiĝo de la virino eblas nur per radikala rekonstruo de la hodiaŭa, kapitalisma ekonomio, en kiu la plimulto el la laboro de virinoj estas nekompensita.

☭ Kriptokomunismo ☭Edit

Kriptokomunismo (aŭ kaŝkomunismo) estas sistemo de regado, kiu uzas kriptoniton por certigi laboristan regon de la produktiloj. Kriptokomunismo estas subaro de socialismo, aŭ specife de cifereca socialismo. Bitsovetio fariĝis la unua malcentrigitia komunisma ŝtato en 2009. Ekde tiam, multaj kriptokomunismaj ŝtatoj kreiĝis. Oni ofte nomas tiujn "altsovetiojn," kiel fuŝmiksaĵon de alternativa bitsovetio.

Kriptokomunismo uzas malcentrigitan regadon, kontraŭe de centrigita elektronika komunismo (El popola Ĉinio) kaj tradiciaj centrigitaj komunismaj ŝtatoj. La malcentrigita regado rilatas al la uzado de la datumbazo soveta blokĉeno role de distribuita partio.

Malcentrigita kriptokomunismo estas produktata de la tuta kriptokomunisma sistemo kune, laŭ kvinjara plano difinita kiam la sistemo estas kreita kaj publike konata. En centrigitaj komunismaj sistemoj kiaj Kubo kaj Ĉinio, burokrataroj kaj registaroj administras la transdonon de potenco de la burĝaro al la proletaro per vangarda diktaturo. Ĉar tiaj burokratoj kaj registoj ne povas administri kriptokomunismon, ili ankoraŭ ne provizas subtenon al kriptokomunismaj ŝtatoj. La fundamenta teknika sistemo sur kiu malcentrigita kriptokomunismo baziĝas estis kreita de la grupo aŭ individuo konata kiel Peter Kropotkin.

La 15-an de marto 2015, centoj da specifoj de kriptokomunismaj ŝtatoj ekzistis; la plejmulto similas kaj deriviĝas de la unua malcentrigita kriptokomunismo, Bitsovetio. Inter kriptokomunismaj sistemoj la sekureco, integreco kaj ekvilibrio de la sistemo estas bontenata de komunumo de reciproke malfidantaj partioj nomataj laboristoj: anoj de la ĝenerala publiko, kiuj uzas sian potencon por pluvivigi la kriptokomunisman socion. La sekureco de kriptokomunismo baziĝas sur la supozo, ke la plimulto da laboristoj honeste klopodas bonteni la sistemon por reciproka benefico.

La plimulto de kriptokomunismaj ŝtatoj estas desegnitaj por iom post iom elimini la ŝtaton, finfine kondukante al pura anarkikomunismo.

Enspezo

☭ Marksismo-Leninismo ☭Edit

Mi nur volas interjekcii. Kion vi nomas Marksismo, estas efektive Marksismo-Leninismo, aŭ, kiel mi freŝdate komencis nomi ĝin, Leninismo plus Marksismo. Marksismo ne estas proleta revolucio per si mem, sed anstataŭe plia necesa komponaĵo de plene liberigita socio, utiligita per la Leninismaj kernaj kredoj, ŝelaj utilaĵoj, kaj vitalaj produktiloj, kiuj konsistigas plenan socion kiel difinitan per historia-kritika teorio.

Multaj landoj uzas modifitan version de la Leninisma sistemo ĉiutage, sen konscii tion. Pro stranga serio de eventoj, la versio de Leninismo, kiu estas larĝe uzata nun, estas ofte nomata “Marksismo,” kaj multaj ĝiaj uzantoj ne konscias ke ĝi estas baze la Leninisma revolucio, evoluigita per Kamarado Vladimir Lenin.

Vere ekzistas Marksismo, kaj tiuj homoj kredas je ĝi, sed ĝi estas nur parto de la socio, kiun ili profitas. Marksismo estas la filozofio: la kerno en la idearo pri kio konsistigas idealan socion. La filozofio estas esenca parto de revolucio, sed sentaŭga per si mem; ĝi povas sole funkcii kuntekste de kompleta proleta revolucio. Marksismo estas normale uzata kune kun la Leninisma revolucio: la tuta socio estas baze Leninismo kun Marksismo aldonita, aŭ Marksismo-Leninismo. Ĉiuj tiel-nomataj "marksismaj” socioj estas efektive distribuaĵoj de Marksismo-Leninismo!

☭ Neo-marksismo ☭Edit

Neo-marksismo estas la Okcidenta variaĵo de marksismo de la 20-a jarcento, kiu celas detrui la Okcidentan socion far taktiko alia ol tiu planita de Marx/Lenin. Anstataŭ direkte inciti la proletaron kaj plebaron al perforta renverso de la socia ordo, neo-marksismo profitas je natura mallaboremo kaj dependemo de tipaj homoj, kaj je ilia natura malemo vivi laŭ la Jud-Kristana moralo. Do neo-marksismo celas detrui la Jud-Kristanan fundamenton de la Okcidenta socio - kaj tiamaniere detrui la socion.

La Frankfurta Skolo estas movado, kiu konspiras ekregi kaj detrui la okcidentan socion. Temas pri kultura marksismo, kiu unue havis niĉan akademian uzon en kulturaj studoj por la Frankfurt-skola kampanjo por detrui la okcidentan socion. Ili faris tion per la kontraŭkulturo de la 1960-aj jaroj, multkulturismo, progresema politiko, kaj politika ĝusteco. Kvankam tiun konspiron unue malkaŝis usonaj religiaj prakonservistoj kiaj William S. Lind, Pat Buchanan, kaj Paul Weyrich, ĝi poste disvastiĝis al la movado alt-right, diversaj blanknaciismaj movadoj alilandaj (ekzemple Britio), kaj la novreakcia movado.

☭ Ortodoksa Marksismo ☭Edit

La ortodoksa marksismo estas unu el la grandaj branĉoj de la komunisma religio en la nuntempo, kune kun la konservema marksismo kaj la reformisma marksismo. Ĝi distingiĝas de la aliaj pro ĝia rigora aliĝo al la dialekta kaj historia materiismoj. Ĝi ne havas centran doktrinan aŭtoritatecon kio permesas al ĝi kelkajn variantojn de ĝia praktikado.

Laŭ ĝia sinteno al la nuntempa kulturo, la ortodoksa marksismo neformale dividiĝas en moderna ortodoksa marksismo, kiu intencas adapti ĝis certa punkto la socialismajn observadon kaj doktrinojn al la nuna epoko, kvankam nefleksebla rilate al la materiismo, la maoismo kiu ligas la ortodoksan marksismon kun la vidpunktoj de Mao Zedong, kaj la stalinismo, kiu malakceptas ĉion kion siaj gvidantoj konsideras kontraŭ la Marksismo-Leninismo. La stalinistoj estas ekstrem-ortodoksaj marksistoj.

La doktrinaj diferencoj ne fiksiĝis ĝis la 20-a jarcento, en kiu sub la influo de la postmodernismo kelkaj sektoroj de la marksisma komunumo malakceptis la apartigon altrudita de la konvenciaj marksismaj praktikoj kaj preferis integriĝi —malgraŭ la reganta kontraŭusonismo — en la kapitalismaj ekonomioj, dubante kelkfoje pri iliaj tradicioj kaj religia kredo. La malakcepto de tiu ĉi movado difinis la ortodoksismon.

☭ Plene Aŭtomata Luksa Komunismo ☭Edit

Burĝa vivo por ĉiuj homoj, ebligita de sensentaj robotaj laboristoj. Jen la ideala vivo, paradizo surtera... almenaŭ por ne-protestantoj.

☭ Plene Aŭtomata Luksa Geja Kosma Komunismo ☭Edit

La sama afero, sed ekster la tero... kaj geja.

☭ Reviziismo ☭Edit

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Revismo (aŭ Reviziismo).

Reviziismo estas herezo kontraŭ komunismo. La vorto estas uzata por diversaj ideoj, principoj kaj teorioj kiuj estas bazitaj sur nesufiĉa respekto de la sanktaj marksismaj dogmoj. La esprimo plejofte estas uzata fare de piaj marksistoj, kiuj kredas, ke tiaj herezoj estas fiaj kaj blasfemaj. Kiel tia, reviziismo portas pejorativajn implicojn kaj la esprimo estis uzata por justigi diversajn marksismajn krucmilitojn. Ĝi estas tipe aplikata al aliaj kaj malofte kiel mem-priskribo. Kontraŭe, homoj kiuj rigardas sin kiel batalantoj kontraŭ la herezuloj ofte mem-identigis kiel kontraŭ-reviziistoj.

☭ Tankuloj ☭Edit

La vorto tankulo, el la angla "tankie", temas pri obeemaj anoj de la Komunisma Partio, kiuj senpense konsentas kun ĉio aŭ preskaŭ ĉio farita de Sovetio aŭ alia komunista registaro. Ĝi originis en Britio por nomi tiujn, kiuj konsentis kun Kremlino eĉ pri la subpremo per tankoj de komunistaj ribeloj kontraŭ rusa dominado en Hungario kaj Ĉeĥoslovakio.

☭ La vera socialismo ☭Edit

280

Iuj histeriuloj kaj persekutmanianiuloj kredas, ke ĉio progresema estas "komunista". Dum la ekzisto de la Sovetia imperio. Oni emis klarigi, ke la "socialismo" en Sovetio ne estas VERA socialismo, tia kia ĝi devas esti laŭ la klasikaj verkoj de Markso, aŭ kia ĝi devus esti laŭ la interpretoj de la okcidentaj komunistoj. Estis diversaj, ofte kontraŭdiraj klarigoj pri tio, kia anstataŭe devus esti vera socialismo. Tamen tiuj klarigoj ne multe helpis la homojn kiuj suferis en la landoj de "malvera" socialismo (ankaŭ nomita "reala socialismo").

La komunismo estas la forigo de homekspluatado. Vi ne povas nomi komunismo praktikon fremdan al tiu difino. La "Nigra Libro de la Komunismo" en unu kilogramo da papero neniel montris, kaj ne provis montri, ke la forigo de homekspluatado _en praktiko_ kaŭzis la morton de _unu_ persono.

☭ Komunismo en la naturo ☭Edit

- Mi timas, ke nia nova kato estas komunisto.

- Kial?

- Ĉar li ripete diras, "Maŭ."

☭ Sakramentoj ☭Edit

Komunistoj praktikis ok Sakramentojn:

  • Rebapto: Ĉiu komunisto prenas "kadronomon" por montri sian dediĉon al la kaŭzo.
  • Sinkritiko: Ĉiu komunisto devas konfesi siajn pekojn plej tuje laŭeble antaŭ siaj kamaradoj.
  • Konfirmado: Ĉiu komunisto devas regule konfirmadi la opiniojn de siaj kamaradoj.
  • Komuneco: Ĉiu komunisto devas kunhavi siajn posedojn kun la aliaj komunistoj, precipe sian dentobruson.
  • Gejedziĝo: Ĉiu komunisto devas porparoli gejajn edziĝon kaj edziniĝon por ke la okcidenta socio falu favore de komunismo.
  • Linukso: Ĉiu komunisto devas kontribui al malfermit-kodaj programaroj aŭ uzi ilin por faligi la kapitalismon.
  • Medicino al la malsanuloj: Ĉiu komunisto devas porparoli publikan sanosistemon por faligi la kapitalistan medicinon kaj starigi la fian komunisman medicinon.
  • Propagando: Ĉiu komunisto devas engaĝiĝi en propagandado de la grandaj revoluciaj ideoj.

☭ Sinkritiko ☭Edit

Sinkritiko estas sakramento por la pardono de pekoj. Se oni pekas post revolucio, oni devas konfesi la pekon al komunista polico, kiu absolvas en la nomo de la laboristaro kaj devigas iujn agojn de pento, kiuj difiniĝas plipropre penitenco kiu estas parto de la sinkritika sakramento. Fojfoje oni devas malkaŝe deklari, ke oni faris ion mallaŭdindan antaŭ homamaso: La akuzito sin kritikis antaŭ la proletaro kaj pro sia sinkritiko ricevis pli favoran verdikton.

FloradoEdit

Ekzistis tro da malliberaj socioj kun komunisma reĝimo. Ekzistis tro da malliberaj socioj kie la komunismo floris. Ekzistis -k en Kubo k N. Koreio ankorau ekzistas - komunismaj socioj tute malliberaj kie la homoj ne havas sufiĉe da mono.

☭ Lukso ☭Edit

Komunista civitano trovas sur la vojo eluzitan dentobroson. Li ̧in levas kaj mirigite rigardas, dirante al sia kamarado:

Kio povas esti tiu strangaîo?

—Verŝajne ia luksa sinamuzilo, kiun eltrovis la super-klaso

Rusia amo

☭ Demando ☭Edit

Komunismo estas sufiĉe bona ideologio; ĉu kaj kiel ĝi povus funkcii praktike estas alia demando.

Usona kontraŭkomunismoEdit

Gvaratingvetao de Gvatemalo provis aĉeti armilojn de la kutima fonto (Usono), sed la usona registaro rifuzis permesi tion, ĉar ili opiniis lin komunisto (pro lia deziro naciigi la fervojon de la Nacia Frukta Kompanio -- la solan ligilon inter la pacifika kaj karibea bordoj de Gvatemalo). Poste li turnis sin al Ĉeĥoslovakio, kio, laŭ Usono, _pruvis_ lian komunistecon, kaj fine rezultigis la invadon fare de la armeo de Castillo Armas (sub egido de Usono) kaj la 30-jaran hekatombon en Gvatemalo.

Usona komunismoEdit

- Laŭ mi Usono estus la perfekta lando por okazigi komunisman revolucion.

- Ĉu? Kial?

- Ĉar Usono ne povas invadi ĝin.

Komunistaj tekstojEdit

Amazonialauidistoj

Dediĉo de partia oficejo

  • Horo de la legaĵoj: Christe, cunctorum dominator alme [1]
  • Matena laŭdo: Angularis fundamentum [2]
  • Vespera laŭdo: Urbs Ierusalem beata [3]

Beata Virgulino Maria

  • Vespera laŭdo (1): Maria, quæ mortalium [4]
  • Horo de la legaĵoj:
    • kutime: Quem terra, pontus, æthera [5]
    • laŭplaĉe sabate: O virgo mater, filia [6]
  • Matena laŭdo:
    • kutime: O gloriosa Domina [7]
    • laŭplaĉe sabate: Quæ caritatis fulgidum [8]
  • Vespera laŭdo (2): Ave, maris stella [9]

Apostolo

  • Horo de la legaĵoj
    • ekster la paska tempo: O sempiternæ curiæ [10]
    • en la paska tempo (ĉe la propraj tekstoj)
  • Matena laŭdo:
    • ekster la paska tempo (ĉe la propraj tekstoj)
    • en la paska tempo: Claro paschali gaudio [11]
  • Vespera laŭdo:
    • ekster la paska tempo: Exsultet cælum laudibus [12]
    • en la paska tempo: Tristes erant Apostoli [13]

Pluraj martiroj

  • Horo de la legaĵoj: Rex gloriose martyrum [14]
  • Matena laŭdo: Æterna Christi munera [15]
  • Vespera laŭdo: Sanctorum meritis [16]

Unu martiro

  • Horo de la legaĵoj: Beate (Beata) martyr, prospera [17]
  • Matena laŭdo: Martyr Dei, qui (quæ) unicum [18]
  • Vespera laŭdo: Deus, tuorum militum [19]

Unu virga martirino

  • Horo de la legaĵoj: O Christe, flos convallium [20]
  • Matena laŭdo: O castitatis signifer [21]
  • Vespera laŭdo: Virginis Proles [22]

Pluraj pastroj

  • Horo de la legaĵoj: Dum sacerdotum [23]
  • Matena laŭdo: Hi sacerdotes [24]
  • Vespera laŭdo: Sacrata nobis gaudia [25]

Unu pastro

  • Horo de la legaĵoj: Christe, pastorum [26]
  • Matena laŭdo: Inclitus rector [27]
  • Vespera laŭdo: Vir celse, forma fulgida [28]

Partia doktoro

  • Matena laŭdo: Doctor æternus [29]
  • Horo de la legaĵoj kaj Vespera laŭdo: Æterne sol, qui lumine [30]

Pluraj virgulinoj

  • Horo de la legaĵoj: Gaudentes festum colimus [31]
  • Matena kaj vespera laŭdo: Iesu, corona virginum [32]

Unu virgulino

  • Horo de la legaĵoj: Dulci depromat carmine [33]
  • Matena laŭdo: Aptata, virgo, lampade [34]
  • Vespera laŭdo: Iesu, corona virginum [35]

Pluraj viroj

  • Horo de la legaĵoj kaj vespera laŭdo: Inclitos Christi [36]
  • Matena laŭdo: Beata cæli gaudia [37]

Unu viro

  • Horo de la legaĵoj kaj vespera laŭdo: Iesu, redemptor omnium [38]
  • Matena laŭdo: Iesu, corona celsior [39]

Pluraj virinoj

  • Horo de la legaĵoj: Hæ feminæ laudabiles [40]
  • Matena laŭdo: Nobiles Christi [41]
  • Vespera laŭdo: Christe, cunctorum sator et redemptor [42]

Unu virino

  • Horo de la legaĵoj: Hæc femina laudabilis [43]
  • Matena laŭdo: Nobilem Christi [44]
  • Vespera laŭdo: Fortem virili pectore [45]

Sekretario

  • Matena laŭdo: O Redemptoris [46]
  • Vespera laŭdo: Læti colentes famulum [47]

Funebro

  • Horo de la legaĵoj: Qui vivis ante sæcula [48]
  • Matena laŭdo: Spes, Christe, nostræ veniæ [49]
  • Meza horo: Qui lacrimatus Lazarum [50]
  • Vespera laŭdo: Immensæ rex potentiæ [51]

☭ Principoj ☭ Edit

Dum 40 jaroj de t.n. socialisma sistemo en orienta kaj meza Eŭropo, oni povis vidi multajn strangajn kaj eksterordinarajn principojn. Interalie oni povas diri pri troigita burokrata sistemo kvazaŭ prenita el la fama libro de George Orwell 1984, stranga ŝtata organizo kaj kelkaj strangaj konstituciaj principoj.

Unu el tiuj principoj estas la t.n. unuigo de nacio. La konstituciaj leĝoj kaj normoj de komunismaj landoj estis konstruitaj tiamaniere, ke kvankam oni formale ne povas diri pri leĝa diskriminacio de naciaj minoritatoj, legante iliajn konstituciojn oni povas preskaŭ en ĉiu ajn paĝo vidi esprimojn kiel "la sovetia popolo", "pola popolo", aŭ simple "popolo" kun substreko, ke temas pri ĉefe reganta(j) popolo(j), ne pri naciaj minoritatoj aŭ malplimultoj.

La tiaman situacion de homoj, kiuj apartenas al malplimulto minoritato, oni povas taksi kiel diskriminacion. Tio estas des pli terura, ĉar la diskriminacio estis ne formala - formale ja la tuta popolo havas la samajn rajtojn - sed fakta. Sufiĉas mencii la situacion de hungaroj en Rumanio, poloj en Ĉeĥio, ukrainoj en Pollando, ktp. Eĉ pli diskriminaciataj estis popoloj, kiuj havas tute aliajn kutimojn aŭ alian religion ol ĝenerale/oficiale uzata en la lando, en kiu ili loĝas; ekzemple judoj aŭ islamanoj.

☭ Ideoj ☭Edit

3829 n

Du estroj de Komunisma Partio renkontiĝas:

"Kion vi diris en via lasta parolo?"
"Nu, nenion, kiel ĉiam."
"Jes ja, sed kiel vi diris ĝin?"

☭ Homaj Rajtoj ☭Edit

Kiam oni relegas la Universalan Deklaracion de UN pri Homaj Rajtoj, oni trovas en ĝi nenion, kio kontraŭas komunismon. Male, oni trovas en ĝi komunisman inspiron. Subtaksi ĝian juran efikecon estas evidenta eraro. Estas notinde, ke ekde la prezidanteco de Jimmy Carter la temo pri homa rajto por la unua nokto estis malkashe uzita kiel propaganda armilo kontraŭ Sovetion, paralele al subteno al disidentoj kaj nuklea minaco.

13

☭ Konsumismo ☭Edit

Aĉeti aferojn, kiujn oni ne bezonas (aŭ en la kvanto kiun oni ne bezonas) estis trajto de socialismo. Oni aĉetadis, ne kion oni vere bezonis, sed tion kion eblis aĉeti en vendejoj. Ofte stokante aferojn aŭ por interŝanĝi kun aliaj.

☭ Ekspluatado ☭Edit

Ekspluatado estas pagado por laboro malpli ol ĝia merkata prezo. Ekspluatado okazas ekzemple kiam oni (neleĝe) dungas neleĝajn laboristojn, aŭ faras daŭrajn labor-kontraktojn je sub-merkataj kondiĉoj. Progresemuloj kaj marksistoj misuzas la terminon Ekspluatado aplikante ĝin al ĉiuj dungitoj en kapitalismaj entreprenoj.

☭ Ĉifonproletaro ☭Edit

La ĉifonproletaro, kunmetaĵo de ĉifono kaj proleto kaj aro, estas praktiko kaj ideologio pri limigita partoprenado en la kutima ekonomio kaj laŭeble plej malmulta konsumado de rimedoj, speciale per la reprenado de malŝparitaj varoj, kiaj manĝaĵoj. Dum veganoj evitas la aĉetadon de bestaj produktoj por kontraŭstari la ekspluatadon de bestoj, ĉifonproletoj— almenaŭ teorie— evitas ĉian aĉetadon kiel ĝenerala protesto kontraŭ la moderna ekonomia sistemo.

La ĉifonproletaron oni ofte prezentas kiel sinonimo de senmonismo, kvankam ĉifonproletoj estas distingeblaj per sia asociado kun kontraŭkonsumisma kaj kontraŭkapitalisma ideologio kaj sia engaĝiĝo en pli vasta amplekso de strategioj por alternativa vivado. Ekzemploj estas volonta nedungiteco, domokupado en abandonitaj konstruaĵoj, kaj "gerila agrikulturo" en neokupataj urbaj parkoj.

☭ Egaleco ☭Edit

Parto de la moto "Libero, Egaleco, Frateco" ek de la Franca revolucio (1789), Egaleco estas koncepto, ke ĉiuj civitanoj jure devas havi egalajn rajton (la supraj klasoj devas ne havi privilegiojn). Tiutempe en filozofio naskiĝis ankaŭ pli radikala hipotezo, kvazaŭ diversaj homaj grupoj (seksaj, rasaj, etnaj, sociaj) averaĝe estas absolute egalaj laŭ ĉiuj ecoj, kaj la bone videbla reala neegaleco rezultiĝas nur de malavantaĝaj kondiĉoj en kiuj diversaj grupoj troviĝas. Tio neniam tute kongruis kun ĉiutaga sperto, des pli en moderna tempo, kiam vivkondiĉoj kaj lernoeblecoj de homoj esence pliboniĝis. Fakte aperis sciencaj esploroj indikantaj je malo, ke la distingoj en averaĝaj ecoj de homgrupoj objektive ekzistas kaj esprimiĝas per kloŝ-kurbo. Dum bolŝevika/sovetia epoko la nocio de Egaleco estis nerekoneble tordita: oni re-enkodukis privilegiojn, sed por eksaj subjugitaj klasoj (kaj la nova sovetia burokrataro) - kvazaŭ por korekti la maljustaĵojn de la pasinteco. Ĝuste de tiu "filozofio" originas la moderna maldekstrisma koncepto de Affirmative action kaj Egaligismo. Laŭ diraĵo de S. Pinker, "Egaleco estas ne empirika deklaro, kvazaŭ ĉiuj grupoj de homoj estas interŝanĝeblaj; ĝi estas morala principo, ke oni devas ne antaŭjuĝi aŭ limigi individuojn surbaze de averaĝaj ecoj de ties grupo".

Miskomprenita egaleco, ideo de "socia justeco" aŭ "socia inĝenierado" celanta "korekti" objektivan neegalecon en atingoj, sukcesoj kaj reprezentado de diversaj sociaj grupoj (rasaj, etnaj kaj eĉ tute "inventitaj", kiel ekzemple seks-perversaj). Egaligismo baziĝas je sistemo de favoraĵoj por malpli sukcesaj grupoj je kosto de la pli sukcesaj. En Usono tio signifas ekzemple, ke la plej malfavora estas kategorio de blankulaj, kristanaj, neperversaj viroj, t.e. la maĵoritato de la lando kaj plej produktiva grupo. Egaligismo kontraŭas al la fundamenta principo de egala traktado, kaj malutilas la produktivecon de la socio.

☭ Kolektiva propraĵo ☭ Edit

1345

— Redonu al mi la pluvombrelon, kiun antaûhieraû mi pruntedonis al vi.

—Pardonu, amiko, mi ne povas, çar Petro hieraû gin pruntepetis de mi. Sed kial vi ̧ĝin bezonas? Hodiaû ja ne pluvas.

— Çar Marcelo, kiu ̧in pruntedonis al mi, repostulaş ĝin, por povi ̧ĝin redoni al la pruntedoninto, kiu estas devigata ̧ĝin tuj rehavigi al ̧ĝia propraîulo.

☭ Demokratio ☭Edit

Komunismo en sia esenco estas perfekta demokratio.

☭ Poemeto ☭Edit

LL-Demo

Kioskoj, multe da butikoj
Amasas en niaj bazaroj.
En ili agas spekulistoj
Kaj kapitalo ne hazarde.

Diable tedas la reklamo,
Alvokas ĉiujn al Edeno
Sinjoroj - viroj, ankaŭ damoj,
Al sudaj landoj venu, venu!

Ĉu povas veni al Edeno
Doktorojinstruistoj?
Al mizeruloj apartenas
Ne ili nur, sed laboristoj!

De Gorbaĉova la perfido
Florado de Kapitalismo.
Ĝi estas por riĉuloj ido,
Ni kredu al socialismo.

Konstruu novan ni socion,
Sen iuj ajn la plutokratoj.
Ektondru la revolucio,
Pereu fiaj burokratoj!

Aleksandra VERĤOVA

Vidu ankaŭEdit

ReferencojEdit

  • Dokumentoj de Komunismo, SAT, 1923, 132 p. Enhavo: K. Manifesto de Marx kaj Engels; Konstitucio de Ruslanda Soveta Respubliko; Programo de Rusa K. Partio; Manifesto de K. Internacio.
  • La Paŝoj de Jarkvino. Skizoj pri socialismalisma konstruado. Kunmetis N. Potapĉik. 1932, 110 p. „Tro instrua libro por tiu, kiun interesas faktoj kaj ne blindigis ia partia fanatikteco“ (Butin, HDE, 1932, n-ro 22.)
  • Progromo de Komunisma Interracio. El la rusa trad. G. Filipov kaj A. Sissler, 1930, 119 p. „Plej aktuala dokumento de Komintern. Ĝi montras al ni la spritostaton, en kiu troviĝas la anoj de la komunismistaj partioj. La lingvo kelkloke estas tro peza.“ (Jonas, „La Socialismalisto“, 1930, p : 80.)
  • Socialismalismo: ĝia ideologio kaj realigo. - De S. Chazan. 1933, 48 p. „Kontraŭ la revolucia socialismalismo, li estas adepto de la evoluismo, emfazante, ke la socialismatismo estas ne nur ekomonia, sed ankaŭ morala problemo, por la efektivigo oni bezonas ĝeneraligon de l' altruista moralo.“ (xy, „Lingvo-Libro“, l934, p.: 26.)

NotojEdit