Konfuceo
El Neciklopedio
"En eta nifo, ega signifo."~ Konfuceo
"Ĉiu por si mem estas la plej kara"
~ Zamenhof pri Konfuceo
Konfuceo estis ĉina filozofo kaj beletristo. Li estis grava komentariisto pri historiaj temoj, kiel la epoko de Militantaj Regnoj kaj la spaca vetkurado.
Konfuceo redaktis la klasikan verkon Agoj kaj diraĵoj de la kosmonaŭtoj, kiu estas la fonto de multaj proverboj.
Enhavo |
[redakti] Formoj de la nomo
Li skribis en pluraj lingvoj, do lia nomo havas plurajn formojn…
- En la ĉina, Kongzi (aŭ Kongfuzi).
- En sanskrito, Kundalini.
- En la greka, Kallisthenes.
- En latino, Confucius.
- En la hispana, Confusión.
- En la franca, Charlemagne.
- En volapuko, Konvükiped.
Plejmulte, tamen, li verkis en esperanto, kaj subskribis la verkojn "Konfuceo".
[redakti] Korespondado
Konfucio korespondis kun Sankta Paŭlo, ĉefe pri flugantaj subtasoj.
[redakti] Kapvesto
Ankaŭ memorata por sia ridiga granda ĉapelo.
[redakti] Agoj kaj diraĵoj de la kosmonaŭtoj
Agoj kaj diraĵoj de la kosmonaŭtoj estas fama konfucea libro verkita sub influo de fungoj, kanabo, opio, kaj la interreto, per kiu la aŭtoro kontaktis al kosmonaŭtoj.
Jen kelkaj pensoj el la verko:
- Via iluzio estas ke vi agnoskas kaj regiĝas de ideoj de disigo;
- Doloro estas kunvojaĝanto de vivo, neevitebla;
- La aero estas senkosta, sed provu ne uzi ĝin;
- Nuno estas nuno;
- Mondo estas tedega; Infero estas troigita, provu la Kosmon!
- Mia koramikino estas en alia flanko de la mondo sed mi ne sentas tiel sola... (Ja, mia blonda kuzino estas ĉe mi!);
- La ora regulo estas sikribita en mia strofo. Serĉu ĝin sur interreto!
- Vivo estas sola realeco, kiun ni konas, do estas por ni strange, ke ĝi proksimiĝas al fino;
- La tuto estas perfekta, sed individuoj en la tuto, ili estas eraraj;
- Via menso estas la sola menso pri kiu vi povas esti certa, do tiu unu menso estas via menso, vi estas la tuto! povas nur esti tiel;
- Socio estas fungo, multĉela organismo, tuta organismo estas nur fungo...
- Dormo estas senpaga, ĝis.
[redakti] Disĉiploj
La disĉiploj de Konfuceo zorge studadis la verkojn de sia majstro, kaj obsediĝis pli kaj pli pri etaj detaloj. Ili fondis novan kredsistemon, nome Konfuceismo, kiun fakistoj klasigas kiel religion harfendeman, pedantan, aŭ nerdan. (Ankaŭ al tiu kategorio apartenas almenaŭ unu religio okcidenta, nome Vikipediismo.)
el Agoj kaj diraĵoj de la kosmonaŭtoj.
[redakti] Vidu ankaŭ
Por pluaj juveloj el konfucea literaturo, vidu la artiŝokon Esperantaj proverboj (antaŭe ne troveblaj).


