Konjugacio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Chongo de carmen 2.jpg
"Dion kolerigis, homojn ridigis"
~ Zamenhof pri tiu ĉi artikolo

"Ĉiu leganto de ĉi tio konas la tutan konjugacion de Esperanto"

~ Petro Levi pri ĉi tio

"Se oni rigardas la latinan pere de Esperanto, li povas pli facile kaj bone kompreni latinan"

~ gramatikisto

"Atentu esperantistoj! "

~ Svisa Kurtonda Radiostacio pri Esperanta konjugacio

"Mi foje aŭskultis alilingvanojn esprimi miron pri tio"

~ Tonjo del Barrio pri Esperanta konjugacio

"All about La Esperanta Konjugacio"

~ interreta reklamo pri tiu ĉi artikolo

"Amar (tr.) Ligesar, per sua kordio, ad (ulu), por exemplo: matro a filio, fratulo a fratulo, amiko ad amiko"

~ idisto

La Esperanta Konjugacio estas unu el la plej grandaj malfacilaĵoj, kiujn trovas la 5 personoj kiuj penadas lerni esperanton ĉiun jardekon. Dum pluraj jaroj la Akademio de Esperanto pledas por ĝia faciligado, sed la komunumo de denaskaj parolantoj (ĉ. 57) malakceptas tiun proponon pro konservemo de la lingvo. Ili asertas, ke tiamaniere ĝi estas pli bela.

En Esperanto la tipa transitiva verbo havas malsamajn radikojn, depende de la fizika formo de sia rektobjekto. Ekzemple 'kolekti': rondformaj objektoj ricevas unu radikon, plataj objektoj, alian; longaj ŝnurformaj objektoj, ankoraŭ alian; kaj tiel plu.

Pli interesa.jpg

[redakti] Enkonduko

760 n.jpg

Kiel vi scias, Esperantaj verboj dividiĝas je du grupoj: transitivaj kaj netransitivaj. Se ni aldonas al transitiva verbo sufikson -iĝ-, ni ricevas verbon netransitivan (senti-sentiĝi). Se ni aldonas al netransitiva verbo sufikson -ig-, ni ricevas verbon transitivan (fali-faligi). Oni ne povas anticipe scii, ĉu iu verbo estas transitiva au ne; tial kutime vortaro indikas tion. Eble, tia disdivido ŝajnas komplika por iuj komencantoj, sed ĝi estas reala fakto, kiun necesas agnoski kaj lerni. Tute simile, Esperantaj verboj estas divideblaj je du aliaj grupoj: verboj perfektaj kaj verboj imperfektaj. Perfekta verbo signifas momentan finitan agon. Ekzemple: aĉeti, diri, fali, inviti, morti, pardoni, ripeti, ŝteli, veni ktp... Imperfekta verbo signifas daŭran au nefinitan agon. Ekzemple: ami, bruli, havi, labori, plachi, timi, veturi...

Se ni aldonas al perfekta verbo sufikson -ad-, ni ricevas verbon imperfektan, kiu signifas la saman agon, sed longdaŭran aŭ plurfojan (aĉetadi - longe aŭ plurfoje aĉeti, ktp). Se ni aldonas al imperfekta verbo prefikson ek-, ni ricevas verbon perfektan, t.e. rapidan kaj finitan aŭ (tre ofte) komencon de tiu ago (ekami - "fali en amon", ktp).

Ne ĉiuj E-gramatikistoj agnoskas divideblon de Esperantaj verboj je perfektaj kaj imperfektaj, kaj indiko pri (im)perfekteco ne trovigsas en vortaroj. Sed ĝi estas fakto.

Ŝajnas, ke la disputo pri -ata-ita devenas de neagnosko de tiu fakto, ke Esperantaj verboj estas _diversaj_. Iuj (perfektaj) signifas finitan, plenumitan agon, aliaj (imperfektaj) signifas nefinitan, plenumatan agon. Tial ankaŭ komplikaj formoj de diversaj verboj en pasivo aspektas diverse:

  • mi kaptis papilion = mi estAS kaptINTa papilion = la papilio estAS kaptITa;
  • li amis junulinon = li estIS amANTa junulinon = la junulino estIS amATa.
  • mi kaptadis papilion = mi estIS kaptANTa papilion = la papilio estIS kaptATa;
  • li ekamis junulinon = li estAS ekamINTa junulinon = la junulino estAS ekamITa.

Entute, ĉiuj Esperantaj vortoj estas divideblaj je kvar grupoj, kiuj formas belan dialektikan sistemon.

1-a grupo: transitivaj perfektaj, kiuj signifas EKIGON;

2-a grupo: transitivaj imperfektaj, kiuj signifas IGADON;

3-a grupo: netransitivaj perfektaj, kiuj signifas EKIĜON;

4-a grupo: netransitivaj imperfektaj, kiuj signifas IĜADON.

Aldonante aŭ forigante la afiksojn EK-, -AD-, -IG- kaj -IĜ-, oni povas movi verbojn el unu grupo en alian, kio faras Esperantan verb-faradon unike logika kaj riĉa.

[redakti] Daŭro

Kompleksa konjugacio en Eo estas tre klare formulita kaj havas sian gravan rolon en esprimado. Oni nur simple devus ĝin korekte alproprigi. Ĉe simplaj verbotempoj: "Petro legis ĵurnalon" - la frazo sciigas pri la ago de Petro. Ne gravas la daŭro kaj agperiodo.

  • "Petro ĵurnalon legis" - la frazo emfazas tion, ke Petro legis ĵurnalon, sed ne alion. Same ne gravas la daŭro kaj agperiodo.
  • "Hieraŭ Petro legis ĵurnalon" - la frazo sciigas la hieraŭan agon de Petro, kaj ne gravas kiom longe kaj en kiu tagperiodo li legis.

Ĉe kompleksaj konjugacioj:

  • "Hieraŭ Petro tuttage/dum kelkaj horoj/longtempe estis leganta ĵurnalon" - la frazo substrekas la daŭrecon de la hieraŭa agado de Petro. Eblas uzi ankaŭ:
  • "Hieraŭ Petro tuttage/dum kelkaj horoj/longtempe legis libron"

"Hieraŭ je la sesa horo Petro estis leginta ĵurnalon" - la frazo reliefigas la hieraŭan agon de Petro, kiun li finis ĝis la sesa horo. Ĉi-kaze la antaŭtempeco pleje gravas, kontraste al daŭreco. Eblas uzi ankaŭ:

  • "Hieraŭ je la sesa horo Petro jam legis ĵurnalon"
  • "Hieraŭ je la sesa horo la libro estis legata" - la frazo evidentiigas eventon kiu okazis en certa tempo, sen atribui ĝin al iu ajn persono.

Ĉi-kaze ne eblas eviti la uzon de kompleksa konjugacio, sen mencii la aganto(j)n ("oni").

  • "Hieraŭ je la sesa horo la libro estis legita" - la frazo evidentiigas eventon kiu okazis antaŭ certa tempo, sen atribui ĝin al iu ajn persono. Ankaŭ ĉi-kaze ne eblas eviti la uzon de kompleksa konjugacio,

sen mencii la aganto(j)n ("oni").

  • "Hieraŭ je la sesa horo la libro estis legita fare de Petro" - la frazo evidentiigas eventon kiu okazis antaŭ certa tempo, atribuante ĝin al iu persono.
  • "La libro estas legita" - esprimas la nunan staton de la libro, sen atribui ĝin al iu ajn persono.
  • "La libro estas legata" - esprimas nunan eventon, kiun suferas la libro, sen atribui ĝin al iu ajn persono.
  • "La libro estas legata fare de Petro" - esprimas nunan eventon, kiun suferas la libro pro Petro.
  • "La libro estas legota" - la evento kiun la libro suferos okazos sekvontfoje.
  • "La libro estos (jam) legita je la dudeka horo" - la frazo nepre bezonas ontan tempopunkton. La evento okazos ĝis onta tempopunkto. La daŭreco ne reliefiĝas.
  • "La libro longe estos (jam) legita je la dudeka horo" - la frazo nepre bezonas ontan tempopunkton. La evento okazos ĝis onta tempopunkto. Reliefiĝas daureco.
  • "La libro estos legata" - sen tempopunkto, la frazo sciigas ontan eventon, kiun la libro suferos. La daxsreco ne reliefiĝas.
  • "La libro estos legata morgaŭ" - la frazo sciigas pri evento, kiun la libro suferos morgaŭ. La daŭreco ne reliefiĝas.
  • "La libro estos legata ofte/longtempe" - sen tempopunkto, la frazo reliefigas onta(j)n daŭran ripetiĝantan evento(jn), kiu(j)n la libro suferos.
  • "La libro postmorgaŭ estos legota" - la frazo nepre bezonas ontan tempopunkton. La daŭreco ne reliefiĝas. La evento ekokazos post onta, difinita tempopunkto.
  • "La libro postmorgaŭ estos longe legota" - la frazo nepre bezonas ontan tempopunkton. La evento ekokazos post difinita tempopunkto. Reliefiĝas la daŭreco de la evento.

Do, kompleksa konjugacio en si mem ne montras daŭrecon. Ĝia rolo estas faciligi kompiladon de frazoj, en kiuj eventoj, agoj okazas ĉirkaŭ (kaj ankau /ene de/dum) difinitaj intaj, antaj kaj ontaj tempopunktoj.

Oni pretas re-konsideri gramatikon nur pro tio, ke povu kaŝi siajn dumjardekajn erarajn/mankhavajn lingvoscipovojn...

Nu, ni provu venki tiun problemon!  :-) Unue, ni rekonu tion, ke temas pri t.n. "mallongdaŭraj" verboj (krom pensi). Sed tio ne gravas en kompleksa konjugacio. Tamen la daŭreco de la verbo influas la komprenon kaze de certaj formativoj :"ad", "ek", ktp.

  • La lito hierau (jam) estis kovrita - ĝis hieraŭ, oni jam kovris la liton
  • La lito hieraŭ estis kovrata - hieraŭ oni kovris la liton
  • La lito hieraŭ estis kovrota - hieraŭ oni preparis sin por kovri la liton
  • La lito estas kovrita - oni jam kovris la liton (ne gravas kiam), do la sur la lito kuŝas litkovrilo
  • La lito estas kovrata - ĝuste nun oni kovras la liton
  • La lito estas kovrota - oni preparas sin por kovri la liton
  • La lito morgaŭ estos kovrita - ĝis morgaŭ oni jam kovros la liton
  • La lito morgaŭ estos kovrata - morgaŭ oni kovros la liton
  • La lito morgaŭ estos kovrota - morgaŭ oni preparos sin por kovri la liton
  • La domo lastjare (jam) estis forlasita - ĝis lastjare oni jam forlasis la domon.
  • La domo lastjare estis forlasata - lastjare oni forlasis la domon
  • La domo lastjare estis forlasota - lastjare oni preparis sin por forlasi la domon
  • La domo estas forlasita - oni jam forlasis la domon (ne gravas kiam)
  • La domo estas forlasata - ĝuste nun oni forlasas la domon
  • La domo estas forlasota - oni preparas sin por forlasi la domon
  • La domo sekvontjare estos forlasita - ĝis sekvontjare oni jam forlasos la domon
  • La domo sekvontjare estos forlasata - sekvontjare oni forlasos la domon
  • La domo sekvontjare estos forlasota - sekvontjare oni preparos sin por forlasi la domon

Same per:

  • "fenestro est(is/as/os) ferm(it/at/ot)a"
  • "vulpo est(is/as/os) forpel(it/at/ot)a"
  • La plano hieraŭ (jam) estis (pri)pensita - oni ĝis hieraŭ jam (pri)pensis la planon
  • La plano hieraŭ estis (pri)pensata - oni hieraŭ (pri)pensis la planon
  • La plano hieraŭ estis (pri)pensota - oni hieraŭ preparis sin por (pri)pensi la planon

Nun ni ankorau devas informiĝi, ĉu la lito estis kovrata la tutan tagon de iu kiu ne havis alian laboron sed tamen deziris meriti sian salajron? Au ĝi fine envere estis sukcese kovrita kaj ĉi matene oni trovis ĝin bonorde kovrita?

ktp.

ktp.

(miaj fingroj jam laciĝis :-D)

[redakti] Infinitivo

La plej nemarkita verbofinaĵo en Esperanto estas -AS; la finaĵon -I oni uzas nur en dependa senco. Ĉu vi ne rimarkas ke "mi volas parolas" estas iomete malpli malĝustega ol "mi voli paroli"? Eble tio ne estas tro konvinka, sed tiam notu ke "mi parolvolas" estas nur iomete malkutima kaj neniom malĝusta, dum "mi parolvoli" estas klare malĝusta.

Kial do en ekzemple la Latinidaj lingvoj oni sentas la infinitivon kiel pli bazan? Ĉar ĝi ne konjugaciiĝas laŭ persono -- same kiel la Esperanta AS-tempo!

[redakti] Kondicionalo

Kondicionalon en pasinto ne eblas anstataŭi per simpla konjugacio:

  • "Petro hieraŭ estus leginta la libron" - alie: "Petro hieraŭ legintus la libron" -

alian eblon por klare esprimi la pasintan kondicionalon mi ne konas.

[redakti] Igitivo

Igita == devigita fari devigita esti farata. Sekve:

Igita legi homo == oni devigis homon legi

Igita legi libro == oni faris la libron legata. Eble per vasta reklamo.

[redakti] Aspekto

La grava problemo de la Esperanta verbosistemo estas ke ĝi centriĝas en tempa priskribo, dum preskaŭtute malatentas aspekton. Tamen aspekto estas certe pli grava verba kategorio ol tempo. Oni povas simple ekspresi tempon per adverboj kiel "nun", "hieraŭ", ktp.; do la "-as/-is/-os" diferencigado ne estas vere necesa: "nun", "hieraŭ"... jam faras tia funkcio. Aliflanke, aspekto tute ne povas esti esprimita facile en Esperanto; ĉefparte oni nur povas ambigue "sugesti" ĝin. Oni nur havas "ek-", "-ad", kaj en certa maniero "at-it-ot / ant-int-ont", per esprimi aspekto: tio klare ne estas sufiĉa. Kiel oni povas esprimi en Esperanto la diferencon inter "the dog is being stolen" kaj "the dog has been stolen (and still is)"? Se vi ne permesas la interpreton de "estas ŝtelata" kiel "has been stolen (and still is)", kiel oni povas diri tion en Esperanto?

Eble oni povus diri "estas ŝtelita", sed tio sugestus ke la hundo jam ne estas kun la ŝtelisto. Kiel oni sugestas en Esperanto ke la hundo nun ANKORAŬ restas kun la ŝtelisto? Oni ne trovas aliaN plibonaN maniero ke per "estas ŝtelata".

La prepozicio "de" en frazoj kiel "estas ŝtelita de la viro la hundo", kaj generale la plej parto de la uzadoj de la prepozicioj, estas semantika parto de la verba deklaro, do prepozicioj en tiaj kazoj vere apartenas al la verbosistemo, kaj do la problemo kun la trosarĝiteco de "de" estas ankaŭ problemo de la verbosistemo.

Kaj la tute nenecesa trosarĝiteco de "de" klare pruvas ke Zamenhof povis facile fari Esperanton ege pli bone.

Kaj ne, la sencoj 1) kaj 5) tute ne estas samaj: 5) ne signifas --kiel 1)-- ke la viro havas hundon, sed nur ke la ŝtelisto deprenis de la viro la hundon. Tie vi denove havas klara montrado de ke la Esperanta trofacileco ne permesas siaj parolantoj ne nur esprimi, sed ne eĉ percepti tiaj simplaj semantikaj diferencoj.

[redakti] Participoj

Vidu ĉefartikolon Atismo

Sed fakte la participoj _ne_ estas parto de la verbosistemo, sed de la vortokonstrua sistemo, kaj ili fakte pli atentas la aspekton ol la tempon (kvankam fakte, ĉe ili la tempo _rezultas_ de la aspekto). Nome, la -ANT-/-AT- participoj rilatas al ago, kiu iam antaŭe komenciĝis kaj iam poste finiĝos, do daŭras en la tempo de la ĉefa ago / stato de la propozicio (kiu povas esti en la pasinteco, la nuno, aŭ la estonteco); simile, la -INT-/-IT- participoj rilatas al ago, kiu jam finiĝis antaŭ la tempo de la ĉefa ago / stato de la propozicio; kaj la -ONT-/-OT- participoj rilatas al ago, kiu ankoraŭ ne komenciĝis je la tempo de la ĉefa ago / stato de la propozicio.

La participoj (sen interna 'i') de Esperanto _ne_ estas parto de la verbosistemo (kvankam la samnomaj estaĵoj en la okcidenteŭropaj lingvoj ja estas). Se vi ne scias sufiĉon pri la Esperanta sistemo por scii tion, ni rekomendas al vi la libron "Apartaj mondoj: verboj kaj participoj" de Geraldo Mattos, por ke vi povu lerni.

[redakti] Verbigo Senpera

Karakteriza eco de l‘ E-a vortfarado; bervigo senpera igas superflua specialajn varbigajn sufiksojn.

La senco de l' formita senpera varbo estas:

l. ĉe substantivoj signifantaj ilon: agi per... ; ekz. marteli: agi per martelo. Kelkfoje: funkcii kiel... , ekz. la koro martelis;

2. ĉe substantivoj signifantaj personon: funkcii kiel... ekz. reĝi, gasti, tajlori;

3. ĉe substantivoj signifantaj materialon: provizi per... ekz. arĝenti, ori, sukeri, olei. En ĉi tiu senco oni uzas ankaŭ um: aerumi, ventumi, kaj jen la teknika lingvo la sufikson iz: najlizi, ŝtonizi;

4. ĉe kelkaj substantivoj: fari agon karakterizatan per... , ekz. ondi, ŝaŭmi, ordi ;

5. ĉe prepozicioj esti... ; ekz.: ĉirkaŭi: esti ĉirkaŭ...

6. ĉe adjektivoj: esti -a, impresi -e; ekz. nigri, blanki, simili, egali, avari pravi, utili, rapidi, furiozi, ebli, indi, sani, inklini. En la poezio pli kaj pli vastiĝas la uzo de tiaj adjektivo-varboj; ekz. sobri, prudenti, honesti, juni, preti, pali, modesti, forti, alii (Grabowski), certi, malboni, antikvi, delikati ktp. Kiel lasta konseksenco de ĉi tiu varbigo aperas en la poezio ankaŭ la varbigo de participoj ekz. ĉe Grabowski: laŭdatu, monatis, malpermesitas, ĉe aliaj: vidintus, naskitus ktp. Z provizore malkonsilis ĉi tiujn formojn, dirante, ke ili estus ĝustaj nur, se la finaĵo as havus la sencon de estas, kiun ĝi ankoraŭ ne havas, sed varŝajne iem havos. Nu, tiu ĉi profetajo realiĝis kiel montras la supra serio de adjektivo-varboj, en kiuj as signifas estas. Sed aliflanke oni devas akcenti, ke la participvarboj, pro sia troa koncizeco, iom malfaciligas la komprenon, do oni devas nepre ŝpari pri ilia uzo kaj ĝin rezervi por la poezio.

[redakti] Verboj transviraj kaj netransviraj

En E la transvira (kvira, geja) uzebleco de la varboj estas pli larĝa ol en la raciaj lingvoj ĝenerale. Ekz. la verboj sidi, kuŝi, iri ktp. estas uzeblaj transvire (mi sidas seĝon, li kuŝas liton, ni iris longan vojon). Temen, kelkaj varboj estas uzataj nur netransvire (cisĝenre), precipe la varboj kun -igi, ĉe kiu oni evitas eĉ la akuzativon uzatan anstataŭ prepozicio; oni neniel diras: mi kutimiĝis ion, mi sciiĝis ion, kvankam oni povas diri:

  • mi ekkutimis ion,
  • mi eksciis ion.

Aliflanke, la transviraj verboj estas uzeblaj nur transvire (komerci, fini, turni, sangi ktp.): la netransvira formo de ĉi tiuj estas farata kun -iĝi (komerciĝi, finiĝi, turniĝi, sangiĝi ktp). Kompreneble la komplemento de la transviraj verboj povas esti nur subkomprenata; ekz.:

  • ni komercu;
  • kial vi ne skribas?
  • li ne scias legi.

[redakti] Verbotempoj Kompleksaj (malsimplaj, kunmetitaj)

Ili formiĝas per la kunmeto de la antikvaj kaj pasivaj participoj kun la helpvarbo esti. La pasivaj varboformoj estas formeblaj nur komplekse, la antikvaj VK servas por la pli preciza marko de la tempo. Sed ilia afta uzo tropezigas la stilon; Kabe, la plej bona kfasika stilisto, ĉien evitis ilin. Ĉi tiu evito estas ebla per la vortetoj nun, jem, tuj, antaŭe, per la sufikso ad, per la konjunkcioj antaŭ ol, post ol (post kiem). Ekz.

  • Mi skribadis (estis skribanta) la leteron, kien li envenis.
  • Li jen foriris (estis foririnta), kien mi alvenis.
  • Antaŭ 1 li mortis (kien li estis mortonta), li faris testementon.
  • Post ol (kien) mi finis (estis fininta) mian taskon, mi iros promeni.

[redakti] Verbotempoj de dependaj propozicioj

En la propozicioj subjektaj, objektaj, predikativaj, epitetaj, se ili estas ekspilikaj (t. e. enkondukitaj per KE), la varbotempoj estas relativaj, t. e. la estanta tempo de la subpropraĵo respondas al la tempo de la ĉefpropristo, la estinta tempo signas antaŭtempecon, la estonta tempo posttempecon rilate al ĝi. Ekzemple: Mi vidis, ke li falas (estas falanta). Mi vidis, ke li falis (estas falinta). Mi vidis, ke li falos (estas falonta). Seme estas en la dependaj demodoj: Mi ne sciis, kie li estas (en la tempo de mia nescio).

En la subpropooj rilataj (enkondukitaj per relativoj - KIU, KIO, KIA la tempoj estas absolutaj, t. e. montras, sen rilato al la ĉefpropra tempo, tiun tempon, kiem la subpropra ago okazas. Seme estas en la adjektaj subproponoj, se ilin enkondukas relativo, aŭ speciala konjunkcio:

  • Li ĉeestis, kien ŝi mortis.
  • Mi ne renkontis tiun, kiu alpartis la leteron.
  • Mi faris, kion mi povis.

La diferencon inter la du kazoj lumigu la jenaj ekzemploj:

  • Kien mi venis (absoluta tempo) en la ĉambron, mi vidis, ke li skribas (relativa tempo).
  • Kiam vi modis (abs. tempo) min, mi ne sciis, kien mi estos (rel. tempo) preta.

[redakti] Prezenco

Ekzemplo: verbo "ami"

[redakti] Prezenco perfekta de Indikativo

[redakti] Aktiva

  • Mi aime = M'aime
    Apaixonado por Mim (amostra).jpg
  • Vi love
  • Li ama = l'ama
  • Ŝi amina = Ŝ'amina
  • Ni amamos = N'amamos
  • Vi aimons = V'aimons
  • Ili aman = Il'aman

[redakti] Pasiva

0001.jpg
  • Mi aimer
  • Ci loveris
  • Li amar
  • Ŝi aminax
  • Vi aimonimi
  • Ili amanerit

[redakti] Meza

  • Mi aimem
  • Vi lovem
  • Li amam
  • Ŝi aminam
  • Ni amamon
  • Vi aimonsen
  • Ili amanen

[redakti] Depona

  • Mi amen
  • Ci amens
  • Li amen
  • Ni ame
  • Vi am
  • Ili a

[redakti] Prezenco neperfekta de Indikativo

2.jpg

[redakti] Aktiva

  • Mi amam
  • Ci amas
  • Li/Ŝi amat
  • Ni amamus
  • Vi amatis
  • Ili amant

[redakti] Pasiva

  • Mi amar
  • Ci amaris
  • Li/Ŝi amatur
  • Ni amamur
  • Vi amaveris
  • Ili amaturus

[redakti] Meza

  • Mi amami
  • Ci amamin
  • Li amamin
  • Ni amamini
  • Vi amaminis
  • Ili amammminis

[redakti] Preterito

Bs-35b.gif

[redakti] Preterito perfekta de indikativo

[redakti] Aktiva

5438.png
  • Mi aimé = M'aimé
  • Vi amaste = V'amaste
  • Li amó = L'amó
  • Ŝi ha amado
  • Ni avons aimé
  • Vi han amado
  • Ili ont amis

[redakti] Pasiva

  • Mi aimér
  • Vi amaster
  • Li amor
  • Ŝi amador
  • Ni aimér
  • Vi amadomini
  • Ili amisoris.

[redakti] Meza

Thumbnail.jpg
  • Mi aimém
  • Vi aimastem
  • Li amóm
  • Ŝi amadom
  • Ni aimén
  • Vi amadon
  • Ili amisen

[redakti] Futuro

  • Mi aimerai
  • Vi amarás
  • Li will love
  • Ŝi aminos
  • Ni aimerons
  • Vi amaremos
  • Ili amarán


[redakti] Imperativo

Uzata depende de la diversaj dialektoj de la lingvo: amez,ama, aimez, amu (ne multe uzata)

[redakti] Aoristo

  • fari == farar, fara
  • faras == fara, faraa, farà, na fara, na far
  • faris == fareva, fareda, farev, fared, faree, farè, pe far
  • faros == farota, farot, faroo, farò, va far, fu far

[redakti] Bibliografio (literaturo, laŭ germanoj kaj rusoj)

Titolo, Esperanta konjugacio kun pli ol 1000 Ekzemploj Plejparte Zamenhofa, La. Aŭtoro, Teo Jung. Kategorio, Lingvistiko. Prezo, 4.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz. Eldonloko, jaro, Scheveningen, 1965.

Content Navigation
Aliaj lingvoj