Konkordato de 1933

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Feliĉaj estas la pacigantoj."

~ Jesuo

"Dio ne perfidas, se homo lin fidas"

~ Zamenhof

La konkordato de 1933 (germane Reichskonkordat) estis kontrakto inter la nova diktatoreco en Germanio kaj la malnova diktatoreco en Vatikano. La katolika eklezio ricevis laŭleĝajn privilegiojn en Germanio, kiuj jam daŭras ĝis hodiaŭ.

Kelkfoje la vero estas pli stranga ol fikcio.

[redakti] Historia kunteksto

La konkordato estis unu el vico de kontraktoj faritaj de la germana estraro en la 1930aj jaroj -- krom kun Vatikano, ankaŭ kun Britio, Francio, Italio, kaj Rusio. La kontraktojn ebligis la rimarkinda spirita gvidanto, Hitlero.

[redakti] Post la deprimo

Dank'al la kontraktoj, post la granda deprimo en Eŭropo okazis periodo de paco kaj prospero, kiam aperis la unuaj Folksvagenoj (VW), la unuaj spacaj raketoj (V2), kaj la unua reta enciklopedio (Naziklopedio).

La ora epoko daŭris ĝis 1945, kiam Eŭropon neatendite invadis batalemaj luteranoj el Afriko kaj Sudameriko.

[redakti] Vidu ankaŭ