Komploto
El Neciklopedio
"Klopodi sen limo per korpo kaj animo"~ Zamenhof pri alia afero
"La-Judae-framasona konspira teorio ankaŭ estis ofte etendita por enkapsuligi Cionismon kiel politika komploto"
~ Naziisma aŭtomata tradukilo
"Ni kiuj kreis ĉi tiujn paĝojn estas ĝojaj pro vin vidi ĉi tie"
~ la aŭtoroj pri vi, klarigoto
"La firmaego de fermita programaro anoncis la 22-an de majo ke ĝi aldonos en la aro Microsoft Office la indiĝenan subtenon de kelkaj rivalaj dokumenttipoj kaj emigos sin pli en la procezo de normigo"
~ nerdo pri io, kion mi tute ne komprenas
"La komplot-teorioj ne interesas min. Mi jam sataĉas"
"Ne fidu la brasikon en via legomujo ..."
Komploto aŭ Konspira teorio estas teorio, laŭ kiu grupo el pluraj aŭ multaj homoj intence kaj konscie klarigas la publikon pri grava afero.
Ekzistas du precipaj ĝeneralaj argumentoj por konspiraĵaj teorioj:
- Tia klarifigo funkcias, ĉar tro grandas la risko, ke iu el la konspirantoj malkaŝas la sekreton.
- Konspiraĵa teorio estas verifiebla, malgraŭ la konspirantoj provas kaŝi la pruvilojn.
Kelkaj konataj konspiraĵaj teorioj estas:
- Sekreta monde reto de teroristoj estrita de ia mistera Osama Bin Laden celas neniigi kristanan mondon kaj planis atencojn la 11-an de septembro 2001.
- La usonaj aŭtoritatoj estis bone antaŭinformitaj pri la japana atako al Pearl Harbor en 1941 (tiu teorio nun estas vaste akceptata de historiistoj).
- La surluniĝoj de usonaj astronaŭtoj inter 1969 kaj 1972 estis trompo, la televidaj bildoj estis faritaj en studio.
- La viruso HIV ne havas rilaton al aidoso, nur medicinistoj kaj farmaciistoj kredigas tion.
- La usonaj aŭtoritatoj estis bone antaŭinformitaj pri la atenco de la 11-a de septembro 2001, aŭ, en malpli forta formo:
- La usonaj aŭtoritatoj kaŝas gravegajn detalojn kaj misinformas pri tiu atenco (en tiu malforta formo la teorio estas vaste akceptata).
[redakti] Aliaj
- usona registaro (Pearl Harbor)
- sekretaj servoj (NSA, CIA, Mossad, BND)
- grandaj konzernoj (lobiismo)
- islamismo (terorismo)
- sekreta societo (Fraternitas Saturni, OTO, Rozkrucistoj)
- unuiĝoj (framasonismo, Lions-Club, Rotario, studenta asocio, Council on Foreign Relations (CFR), Club of Rome kaj aliaj )
- religiaj grupoj (ekzemple antisemitismo)
Bona ekzemplo, kiu montras kaj komprenigas kiel kaj kial oni tiom emas nuntempe uzi tiun nocion legeblas en ĉapitro 15 de la romano de John LE CARRÉ: La persistema Ĝardenisto.
[redakti] Legu
- komploto
- moderna legendo
- protokoloj de cionaj saĝuloj
- suntempluloj
- Bilderberg
- nifo
- surluniĝa mensogo
- Paititi
- Philadelfia eksperimento
- Hesekiel-kosmoŝipo
- Konspiro-teorioj pri la 11-a de septembro 2001