Konspiro-teorioj pri la 11-a de septembro 2001

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
1330

"Kolero montras malsaĝulon"

~ Zamenhof

"Interesa informo"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Mmmmmmpfrr ! jen vi mokemas ..."

~ Arno Lagrange

Konspirokomploto estas, en ĝenerala lingvouzo, sekreta ligo de grupo da homoj kun certa celo, nekonata al eksteruloj. Precipe ĉe komploto tiu celo estas malica aŭ eĉ krima.

Konspiro-teorio estas teorio, kiu rekondukas iujn eksterordinarajn eventojn al tia sekreta plano. Ĝi tiel proponas alternativan klarigon de tiuj eventoj, deviantan de la ĝenerale akceptata teorio.

La eventoj de la 11-a de septembro 2001 provokis aron da tiaj klarigoj. Pro asertataj nekongruaĵoj en la oficiala prezentado de la kaŭzoj de la atako pluraj verkistoj dubigis la ĝenerale disvastigitan klarigon, interalie Mathias Bröckers, Gerhard Wisnewksi, Thierry Meysann, Andreas Von Bülow kaj Eric Hufschmid.

Tiuj verkistoj kutime emfazas, ke iliaj teorioj baziĝas sur tute normalaj ĵurnalistaj enketoj. Tiajn ili konsideras necesaj, ĉar ili siavide malkaŝis grandan aron da kontraŭdiroj kaj neresponditaj demandoj, kiuj pravigas dubojn pri la oficiala versio.


Esfera
1504

[redakti] Fizikaj duboj

[redakti] Pensilvanio: "Ne estis aviadilo"

3385

Aserto: Ĉe la kraŝejo en Pensilvanio oni trovis nur etajn rompaĵojn de aviadilo. Tial ne eblas, ke tie falis granda pasaĝera aviadilo.

[redakti] Subtenaj argumentoj

Gerhard Wisnewski donas por tiu teorio:

  • citaĵon de la unua surloka atestanto, la urbestro de Shankville: "There was no airplane. No airplane!" ("Ne estis aviadilo. Ne estis!");
  • mankon de esploraj raportoj pri la akcidento en Esperanto
  • mankon de fotoj de vrakaĵoj;
  • neidentigeblajn ladaĵojn sur la tero, kiu ne estas atribueblaj al iu aviadilo;
  • atestaĵojn de dekoj da homoj, kiuj miris pri la neesto de vrako aŭ vrak-partoj ĉe la kraŝejo.

Tio sugestu la dispafon de la aviadilo per raketo kaj la sekretan forigon de la vrakaĵoj fare de usonaj sekretaj servoj.

[redakti] Pentagono: "Ne estis aviadilo"

Liberty Island

Aserto: Ankaŭ la aviadilo trafinta la Pentagonon ne ekzistas.

[redakti] Subtenaj argumentoj

  • Fotoj de la detruita alo de la Pentagono sugestas, ke la aviadilo trafis perfekte la unuan etaĝon sen tuŝi la grundon. Tio estas neebla, ĉar necesus majstra aviadila regado, kiun la laŭasertaj teroristoj ne posedis, laŭ konfirmo de iliaj aviadaj instruistoj.
  • Ankaŭ en la Pentagono, kiel en Pensilvanio, ne restis spuroj de aviadilo de tipo Boeing 757.
  • La enhavo de la flug-registriloj ne estas publikigita.
  • La truo en la Pentagono estas tro malgranda por aviadilo Boeing 757.
  • Neniu foto montras vrak-partojn.
  • Same kiel en Pensilvanio, videblaj maŝineroj pli similas forĵetaĵojn ol partojn de kraŝinta aviadilo.
  • La gazono antaŭ la konstruaĵo restis nedifektita.
  • La filmoj estis konfiskitaj tuj post la okazaĵo.
  • Ne estis kraŝa kratero en la grundo, sed nur truo en la domo. Ne videblas truoj kaŭzitaj de la aloj.
  • Ekzistas fotoj de aviadilaj rompaĵoj kaj vrakaj restaĵoj en la konstruaĵo, sed entute temas pri cento da tunoj; unuopaj pecoj ne pruvas, ke fakte temis pri aviadilo.

La duboj pri la publike disponeblaj fotoj de la du kraŝoj estas kombinitaj al la aserto, ke dufoje en tiu tago granda pasaĝera aviadilo preskaŭ senspure malaperis ĉe kraŝo. Tio laŭ la skeptikuloj estas tre malprobabla novaĵo en la historio de aviado kaj suspektigas, ke tiel ne povis esti.

7141 o

Aliaj kontruaĵoj ankaŭ estis detruitaj

[redakti] "La turoj estis eksplodigitaj"

Aserto: La subfalo de la ĝemelturoj de la Monda Komerca Centro en Novjorko kaj de aliaj proksimaj konstruaĵoj okazis kiel ĉe planita eksplodigo

5071864070 ffd9e0fab6 o

[redakti] Subtenaj argumentoj

  • Multaj fotoj kaj filmregistraĵoj de la subfalo laŭdire pruvas la eksplodigon.

[redakti] "La ŝtalaj traboj ne fandiĝis"

Aserto: Ne eblis, ke fandiĝis la ŝtalaj traboj de la konstruaĵoj, do devis esti alia kaŭzo de la subfalo.

[redakti] Subtenaj argumentoj

  • La brultemperaturo de keroseno estas proksimume 800 °C.
  • Ŝtalo komencas perdi sian fortikecon nur ĉe 1100 °C.
  • Tiu temperaturo neniel estis atingita en la konstruaĵo, ĉar post mallonga tempo ekmankis oksigeno.
  • La ŝtalaj traboj parte estis protektitaj kontraŭ fajro per asbesto kaj betono.
  • La rapida forigo kaj detruo de la restaĵoj de la domoj malebligis ilian esploradon.

[redakti] "La turoj estus devintaj fali flanken"

Aserto: Ĉe iom-post-ioma malfortiĝo de subtenaj elementoj pro kerosena varmo la turoj estus devintaj renversiĝi flanken.

[redakti] Subtenaj argumentoj

  • La falo de la betonaj plankoj ne povis komenci ekzakte egaltempe je ĉiuj flankoj, sed devis komenciĝi proksime de la alfrapejo.
  • Tial la konstruaĵoj estus devintaj kliniĝi al la alfrapa flanko.
  • Eĉ ege malgranda devia angulo devus pligrandiĝi, ne nuliĝi dum la falo.
  • Tial la turoj estus devintaj fali flanken, de desupre malsupren subfali.
  • Ankaŭ la masa inerteco ne klarigas la subfalon: Maso stabiligas moviĝantajn (falantajn) korpojn. Ŝtalaj stangoj moliĝas nur malrapide kaj tiam forkurbiĝas de la flanko de varmigo. Tio bezonas tempon kaj deflankigas la turan pinton, kio pli kontribuas al kurbiĝo. Same kiel faligita arbo la turo do estus devinta fali flanken, ne frakasi sian "trunkon".
  • Tial nur planita teknike sperta disigo, simetria kaj sinkronigita, povis kaŭzi tian perfektan detruon.
941

[redakti] "La unua turo devis fali antaŭ la dua"

Pro la malsamaj altoj kaj anguloj de la alfrapo la turo unue trafita estus devinta fali pli frue ol la dua.

[redakti] Subtenaj argumentoj

  • La turoj konsistis en ŝtala kerno kaj betona tegaĵo tenata per ŝtalaj traboj. Aviadilo 1 trafis turon 1 precize orte, la eksplodo do trafis precize la portantan ŝtalan kernon.
  • Aviadilo preskaŭ maltrafis turon 2 kaj trafis ĝin flanke. Grandaj partoj de la eksplodo okazis ekstere de la konstruaĵo aŭ en la betona tegaĵo kaj apenaŭ influis la ŝtalan kernon.
  • Tamen turo 2 falis pli frue ol turo 1. Tio devas havi specialan kaŭzon.

[redakti] Ruzeco

Usono ja petis helpon de NATO tuj post la teroratenco de la jaro 2001, sed la helpopeto estis diplomata ruzaĵo pli ol aŭtentika bezono.

Jesuo 911

[redakti] Duboj pri la konduto de la laŭdiraj krimintoj

[redakti] "La krimintoj ne povis esti tiuj"

Aserto: La multaj "senambiguaj spuroj" impresas aranĝitaj kaj ne estas kredeblaj.

[redakti] Subtenaj argumentoj

  • En Bostono la laŭdiraj krimintoj "postlasis" arabajn flugplanojn, instruajn videoojn kaj koranon en luitaj aŭtoj. Minimume la koranon ili ja estus kunportintaj.
  • Ili mendis enlandajn flugojn, ĉe kiuj ne necesis legitimi sin, senbezone indikante siajn verajn nomojn.
  • Ili skribis adiaŭajn leterojn kaj metis ilin en sian flugpakaĵon, kiu nur "hazarde" restis en la flughaveno kaj saviĝis.
  • Tiu konduto kontraŭdiras la laŭplanan procedon kaj la ceteran retenemon de oficialaj konfesoj kaj deklaroj de Al-Kaida.
  • La krimintoj, kiuj profesiece planis, ne estus farintaj tiajn erarojn.

[redakti] "La tempo estis malbone elektita"

Aserto: Islamanoj estus elektintaj alian tempon por la atencoj, same precize kalkulantaj teroristoj: Unu aŭ du horojn poste aŭ je semajnfino la atencoj postulus senkompare pli da viktimoj.

816 n

[redakti] Supozebla antaŭscio de la sekretaj servoj

[redakti] "CIA sciis"

Aserto: estas neimageble, ke Usono estis surprizita de la atencoj.

[redakti] Subtenaj argumentoj

  • Kvankam Usono laŭaserte nenion suspektis, jam post horoj oni identigis la laŭdirajn krimintojn.
  • La enormaj buĝetoj de la sekretaj servoj NSA kaj CIA kaj de sistemoj kia Echelon malebligas, ke Usono nenion eksciis pri la preparado de tiuspecaj atencoj.
  • Laŭ raportoj ekzemple de la germana gazeto Frankfurter Allgemeine Zeitung ek de la mezo de aŭgusto la germana servo Bundesnachrichtendienst, la israela servo Mossad kaj aliaj sekretaj servoj speciale avertis pri aviadilforkondukoj.
  • Tiuj servoj kutime bone kunlaboras kun CIA. Tial ties plena malsukceso estas malprobabla.

[redakti] Manipulado de amaskomunikiloj kaj propagando

[redakti] "Estas nepruvite, ke kulpis Bin Laden"

Aserto: Ne estas konvinkaj pruvoj, ke krimis Al-Kaida.

[redakti] Subtenaj argumentoj

La "konfesa" videoaĵo de Usama bin Laden pruvas nenion, ĉar ĝi ne enhavas konfeson kaj la teksto eble estas falsaĵoj.

  • Bin Laden estas serĉata de FBI ne pro la atencoj de la 11-a de septembro.
  • La deklaroj de kaptitaj Al-Kaida-anoj estis nek publikigitaj nek kontrolitaj de sendependuloj, pro indiko al la nacia sekureco de Usono.

[redakti] "La amaskomunikiloj estas cenzurataj/cenzuras sin mem"

Aserto: La amaskomunikiloj estas centre regataj, ĉar ĉiuj malhelpas la disvastigon de "veraj" informoj pri la atencoj.

168

[redakti] Subtenaj argumentoj

  • La defendantoj de la oficiala versio tute ne aŭ nur supraĵe esploris pri la fono de la atenco.
  • La rapida disvastigo de unu sola versio sen mencio de aliaj klarigoj kaŭzas malkonfidon kaj sugestas centran regadon de la amaskomunikiloj aŭ ties memcenzuron.
  • La senbreĉa fronto de malakcepto kontraŭ la tezoj de la skeptikuloj same baziĝas sur dua konspiro kaj sisteme malrespektigu ilian laboron.

[redakti] Kunlaboro de Usono kun la teroristoj

[redakti] "CIA bezonas la opion de Afganio kiel fonton de mono"

Aserto: Usono unue subtenis la talibanojn kiel ordigan faktoron en Afganio, sed poste forigis ilin, ĉar ili ŝtopis ilian gravan mon-fonton, kultivadon de drogoj.

[redakti] Subtenaj argumentoj

  • La islamistaj armeestroj en Afganio, inter ili Bin Laden kaj la Talibanoj, en la 1980-aj jaroj ricevis financan kaj militan helpon de CIA.
  • La opio de Afganio estas grava ekonomia faktoro por la sekretaj servoj. CIA regas la tutmondan trafikon de tiu drogo.
  • Antaŭ la milito la Talibanoj sukcesis preskaŭ plene ĉesigi la kultivadon de opio-papavo en Afganio.
  • Tio minacis la plej gravan monfonton de CIA, sekretaj, fluaj narkotaĵ-dolaroj.

[redakti] Konkludo de profitanto al kaŭzinto

Multaj konspiraj teorioj baziĝas sur la supozo, ke la profitanto de evento estas ties kaŭzanto. Ili eliras de la demando "kiu profitas?" (latine: cui bono?).

6441 o

Multaj fajrobrigadistoj mortis en la atento pro manko de taŭga ekipaĵo

Problema ne estas la demando mem. Ĝin aparte fari eblas kaj necesas. Se en la kunteksto de antaŭjuĝa konspiro-teorio ĝi nur subtenas klarigon jam supozatan kiel certa: ke Usono mem komisiis la atencojn.

Tiu argumentada skemo baziĝas sur klasika misrezonado: subtakso de la komplekseco. El intencoj lineare sekvas rezultoj, tial inverse eblas lineare rekonkludi de rezultoj al intencoj. Ekzemplo por tio estas jena argumentado:

[redakti] La fikciaj atencoj produktu novan kliŝon de malamiko

Aserto: Post la atencoj Usono komencis novan "mondmiliton" kontraŭ la "kanajlaj ŝtatoj", protektantaj teroristojn. Por atingi tiun planitan celon la okcidenteca mondo devis post la fino de la Malvarma milito kaj de komunismo ŝanĝi sian kliŝon pri la malamiko. Por tio necesis la teroraj atencoj de la 11-a de septembro 2001. Ili ankaŭ faciligis akceptigon de "kontraŭ-teroraj leĝoj", kaŭzantaj pli da kontrolado kaj restriktojn de bazaj rajtoj, en multaj okcidentecaj ŝtatoj.

[redakti] Subtenaj argumentoj

  • La okcidenteca publiko estis kaj estas mult-okaze misinformata de siaj registaroj kaj sekretaj servoj: Ekzemple estis provite akiri la konsenton de la okcidenteca publiko al la Dua Golfa Milito per parte falsaj "pruviloj" pri nova atoma programo kaj pri kunlaboro de Saddam Hussein kun Al-Kaida.
  • La teknikaj ebloj manipuli ekzemple bildajn informojn estas preskaŭ senlimaj.

[redakti] Kulpas la judoj

Suspekto pri judoj ekaperis en la komunikiloj de la islamistoj kaj tie estis integrita en kontraŭjuda konspira scenaro. La televidstacio de la libana Hizbala asertis, ke la israela eksterlanda sekreta servo Mossad efektivigis la atencojn por fortigi la pozicion de Israelo. Tio estis pruvita per la fakta aserto, ke ĉiuj 4.000 judoj okupitaj en la Monda Komerca Centro tiutage feriis.

[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870

Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konektikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorko | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtono | Viskonsino | Novjorko Vaŝingtonodoko
Teritorioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Puerto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj

Rilataj aferoj: Barack Obama | Esperanto-USA | Ĝizaz | Kapitalismo | Man-ovo | Milito | Sklaveco | Statuo de Libereco | Usonano
Tute senrilataj aferoj: Komunismo | Kontraŭusonismo | Piedpilko | Samseksemo | Terorismo

Aliaj lingvoj