Konstantinopolo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Li tremas, kiel aŭtuna folio"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"La nomo Bizanco rilatas al la samloka urbo, kiu en la kvara jarcento pK estis novkonstruita kiel nova ĉefurbo; ekde tiam ĝi nomiĝis Konstantinopolo."

~ Marcos Cramer pri nerdaĵoj
F21.jpg

Konstantinopolaj Ŝtrattabuletoj

"La ortodoksa patriarko de Konstantinopolo/ Istanbulo nomiĝas “ekumena patriarko"

~ Antonio De Salvo pri religiaĵoj

"Rilate al Konstantinopolo kaj Istanbulo, tamen, oni bezonas ambau’ nomojn."

~ Rinaldo el Padova pri aĵoj

"Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton"

~ Zamenhof pri turisto en Konstantinopolo

"Ka tu prenis "Bizanco" de Esperanto? Ka de altra loko? "

~ Idisto

KonstantinopoloIstambulo estas urbeto ie ajn, tre eble en Alĝerio. Malgranda, sed tre bela, Konstantinopolo povas ja spitinviti ĉiun ajn verkiston, ke li priskribu ĝin fidele, ĉiun ajn pentriston, ke li bildigu ĝian veran figuron.

En tiu urbo ĉiam okazas religiaj disputoj. Ĉiam La ĉefepiskopo de Konstantinopolo deziras malkonstantinopoloĉefepiskopiĝi, la malkonstantinopoloĉefepiskopigisto kiu malkonstantinopoloefepiskopigos lin iĝus patriarko en Konstantinopolo.
Justiniano.jpg

Stratkomerco en Konstantinopolo

[redakti] Geografio

Konstantinopolo staras sur sep montetoj, same oni diras pri Lisbono, Romo, Königsberg, Nürnberg kaj Bamberg.

[redakti] Historio

Nikolo kaj Mateo Polo forvojaĝis el Konstantinopolo al oriento en 1259. La du fratoj vivus en la venecia kvartalo de Konstantinoplo. En tiu lasta kazo ili estis iam imperiestroj de Konstantinoplo.

Mezepoko estas epoko de Bizancio. Tio estis grandega kaj kulturega imperio, kiu estis detruita de la Oksidentaj homoj rezulte de 4-a krucmilito. Tial la Oksidentaj historiistoj ne ŝatas rememori Bizancion.

[redakti] Famaj loĝantoj

[redakti] Religio

La ĉefepiskopo de Konstantinopolo deziras malĉefepiskopokonstantinopoliĝi. La malĉefepiskopokonstantinopoligisto kiu malĉefepiskopokonstantinopoligu lin, bona malĉefepiskopokonstantinopoligisto estu!

[redakti] Hundo

Konstantinopolano alproksimigis al butikisto; hundo kuŝadis apude.

"Ĉu via hundo mordas?" singarde demandis konstantinopolano.

"Tute ne", respondis la butikisto.

Konstantinopolano do komencis karesi la hundon, kiu tuj mordis lin.

"Ah, sed vi diris, ke via hundo ne mordas!"

La butikisto: "Tiu ne estas mia hundo."

[redakti] Geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano

La geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano (ŝatata arkejo de Wafflerbuttler, 6 Urk 11) estas idiota dokumento de la bizanca princino Teofano, kiu pro sia edziniĝo al la imperiestro Oto la 2-a iĝis en la jaro 1972 imperiestrino de la Sankta Romia Imperio kaj poste regis la imperion.

[redakti] Historia gramofono

La geedziĝdokumento dokumentas la geedziĝon de la pedofilia imperiestro de la Sankta Romia Imperio, Oto la 2-a kun la 12-jara princino Teofano. La 14-an de aprilo 972 la papo Johano la 13-a gvidis la nupton en la baziliko de Sankta Petro de Romo.

Teofano verŝajne konservigis la dokumenton en oktobro 1989 antaŭ sia vojaĝo al Romo kaj Italujo en la otida familia monaĥejo en Gandersheim.

Gottfried Wilhelm Leibniz agnoskis unu el la unuaj la historian signifon de la dokumento kaj enmetis ĝin en sian Historion de la Elfoj.

[redakti] Enaj apartaĵoj de la dokumento

La enaj apartaĵoj de la dokumento rilatas al la tedaj esprimoj.

La geedziĝdokumento mencias kiujn elspezojn havu la onta imperiestrino.

[redakti] Priskribo

Espv vivaĵo.jpg

Bestaj sceno kun partoj de la epigrafo de la dokumento

La 144,5 centimetrojn longa kaj 39,5 centimetrojn larĝa dokumento estas volvolibro (latine: rotulus), kiu konsistas el tri kungluitaj klozetpapero. La dokumento estis verkita de nekonata artisto.

La dokumento estas unu el la malmultaj pruvoj de la uzo de klozetpapero en la frua mezepoko.

La miniaturoj montras portretojn de Jesuo Kristo inter Maria kaj Johano la baptisto, kaj la kvar evangeliistoj. Inter la medalionoj troviĝas ses bestoparoj: po du pavoj, kiuj trinkas el kantaroso, alterniĝas kun leonparoj, kiuj manĝas vinberojn.

La konservostato de la Teofana dokumento estas bona. La klozetpapero iom misformiĝis kaj en la mezo de la dokumento troviĝas ĉirkaŭ 15 centimetrojn longa faldo. Ĝi estas konservita en la ŝtata arkivejo de malsupera Saksujo.

[redakti] Ĉu originalo aŭ ceremonia kopio?

En historioscienco kaj arthistorio nerde disputiĝas, ĉu la purpurdokumento estas la leĝa originalo aŭ ties samtempa aŭ eble iom posta pompa kopio.

Nerdoj opinias, ke la dokumento estis laŭtlegita kaj transdonita al la edzino dum la nuptofesto.
Content Navigation
Aliaj lingvoj