Diplomatio

El Neciklopedio

Alidirektita el Konsulo
Iri al: navigado, serĉi

"Ju pli da donoj, des pli da amikoj"

~ Zamenhof pri diplomatio
Lula-cool-face-esparanto-150x150

"Iu diplomato estas iu ulo kiu pensas dufoje antaŭ ol diri nenion"

~ Anonimulo pri diplomatio

"Ĉiuj demandoj, pri kiuj mi ne kompetentas"

~ A.N.Alfabeta pri diplomatio

"Plu valoras raciono kam violento"

~ idisto

"Lass noi monstrar quo noi fa e demonstrar qui noi es!"

~ Okcidentalisto
Diplomatio, bonalingve kuneksterlandakomuniktraktado, estas branĉo de la politiko, koncernanta la oficialajn rilatojn kun aliaj regnoj.
24-eta

Diplomatio havas multajn branĉojn.

[redakti] Interspeca diplomatio

Interspeca diplomatio estas la branĉo de diplomatio, kiu regas la rilatojn inter la regnoj animala, veĝetala kaj minerala. Laŭ KKK, la patro de Barack Obama estis ambasadoro de animala regno.

[redakti] Interplaneda diplomatio

La ekstertera diplomatio, koncerna al interrilatoj kun eksterteraj ŝtatoj.

Ekstertera diplomatio komencis kiam Jimmy Carter vidis nifon en 1969 kaj ekstrateruloj apogis lian politikan karieron. Carter, jam kiel prezidento de Usono komencis programon de interplaneda diplomatiaj rilatoj. De tiu rezultis ke hodiaŭ, Barack Obama, hibrida best-eksterterano, laŭ la Respublika Partio, estas nuntempa usona prezidento.

Centro

[redakti] Defino

Ekzistas multaj difinoj de diplomato. Ekzemple: diplomato estas persono kiu povas distranĉi torton tiel ke ĉiu ĉeestanto kredas ke li mem ricevas la plej grandan pecon; kaj: diplomato ĉiam memoras la naskiĝtagon de virino, sed neniam memoras ŝian aĝon.

[redakti] Esperanto

Esperanto fakte estontos la lingva de diplomatio de tria jarmilo. Politikistoj kaj juristoj havas nenion ia ajn timi pri Esperanto, ĉar tio internacia lingvo evidente povus esti tiel densa, dubasenca, kaj malesprima kiel ia nacia lingvo en la mondo.

[redakti] Ambasadoroj kaj damoj

Ambasadoroj, precipe se ili ne havas instrukciojn de siaj registaroj, devas certigi ke ili konservas la povon elekti taŭgan respondon. El tio fontas la klarigo de la diferenco inter diplomato kaj damo: Se diplomato diras “Jes”, tio signifas “Eble”. Se li diras “Eble” la signifo estas “Ne”. Se li diras “Ne” li ne estas diplomato. Se virino diras “Ne” tio signifas “Eble”. Se ŝi diras “Eble” la signifo estas “Jes”. Se ŝi diras “Jes” ŝi ne estas damo.

[redakti] Nomadismo

Unu el la aspektoj de la diplomatia vivo estas ke ĝi estas nomada. Registaroj movas siajn ambasadorojn ĉiun duan aŭ trian jaron. La teorio estas ke post unu-du jaroj diplomato alkutimiĝas al la lando kie li loĝas kaj al ties problemoj kaj ĉesas pensi en la kadro de la naciaj interesoj de sia propra lando. Efektive, li devas transloĝiĝi ĉar jam antaŭ tiam li uzis ĉiujn siajn ŝercojn por postbankedaj paroladoj.

[redakti] Eta diplomatino

Sesjara knabino havis katon kaj pupon. Iu gasto ŝerce demandis ŝin:

- Kiun el ili vi pli amas?

La infano longe hezitis respondi, poste ŝi mallaŭte flustris en la orelon de la gasto:

- Mi pli amas la katon, sed mi petas, ne diru tion al la pupo!
171 n

[redakti] Deveno

Arkitekto, kuracisto kaj diplomato argumentis pri kies profesio estas la plej antikva.

“Nu, Dio faris la unuan virinon el unu ripo de Adamo. Tio estis la laboro de kirurgo”, diris la kuracisto.

“Vere”, diris la arkitekto, “sed Dio estis arkitekto antaŭ ol li estis kirurgo. Li faris la mondon el ĥaoso”.

“Ha”, diris la diplomato, “sed el kie venis la ĥaoso?”.

[redakti] Ĝentileco

Ambasadoroj havas la reputacion esti superege ĝentilaj. Klasika ŝerco bildigas du ambasadorojn, “Alphonse” kaj “Gaston”, kiuj alvenas samtempe al pordo. Ili riverencas unu al la alia. “Post vi, mia kara kolego,” diras Alphonse. “Post vi, kara kolego” diras Gaston. Ambaŭ insistas, kaj la riverencado daŭras eterne.

[redakti] Neerareco

La plej embarasa eraro kiun ambasadoro povas fari estas intermiksi la nomojn aŭ rangojn de siaj gastoj. Norman Makin, kiam li estis la Ambasadoro de Aŭstralio en Vaŝingtono, inventis metodon por tion eviti. Kiam liaj gastoj alvenis, li kutimis bonvenigi ilin varme: “Mi ĝojas vin vidi, Ekscelenco”. Kaj lia formulo por prezentoj estis: “Ekscelenco, vi konas Lian Ekscelencan Moŝton, ĉu ne?”

[redakti] Kliŝoj

1166 n

En diplomatio, oni ne povas diri ion rekte, sed oni uzu eŭfemismojn. Ekzemple la Manlibro por Delegitoj al U.N., kiu publikiĝis en Nov-Jorko. Ĝi citis serion de kliŝoj kun traduko:

  • Interkonsento estas anticipebla: "okazis grava kverelo malantaŭ la kulisoj";
  • Mi parolos mallonge, Sinjoro Prezidanto: "mi estas ekkomencanta 40-minutan paroladon";
  • Mia kolego montris sian kutiman prudenton: "li same opinias kiel la antaŭa parolinto";
  • Mi estas preta konfidi respondecon al li: "ĉiuj miaj paroladoj estas verkitaj de li";
  • Persono kun vasta sperto: "ŝi partoprenis en du sesioj de la Ĝenerala Asembleo";
  • Mi ne deziras obstrukci la laboron de la komitato: "precize tion mi intencas fari";
  • Mi ne fidas al proceduraj manovroj: "mi estas surscenigonta aĉegan manovron";
  • Mi bedaŭras ke mi devas malkonsenti kun mia eminenta kolego: "Tiu damnita stultulo!"
  • Ĉi tio estas adekvata solvo de la problemo: "Do, tio estas balaita sub la tapiŝon ĝis venonta jaro";
  • Mi devas konsulti mian registaron: "mi ekkomprenis ke mi estas erare en tiu komitato";
  • Ni estu sinceraj, malkaŝemaj: "mi estas iun perfidonta"
  • Ni starigu senpartian subkomitaton: "(en kiu nur miaj amikoj povos partopreni)";

[redakti] Plano Norda-Dakoto

En Parizo grupo da Usonanoj fondis Asocion por la Antaŭenigo de Humuro en Internaciaj Aferoj, dediĉitan al la propozicio ke “La Humuro nepre devas esti serioze konsiderata”, kaj, ke ĝi estas “baza homa bezono”.

En 1978, la A.A.H.I.A. aljuĝis sian Noblan Premion al la antaŭa Usona ambasadoro en Hindio John Galbraith, pro lia “Plano de Norda-Dakoto”, laŭ kiu la landlimoj de ĉiuj landoj estu redesegnitaj laŭ la formo kaj grandeco de Norda Dakoto, tiel nuligante la Grandajn Potencojn kaj abolante ĉiujn marbordojn. Akceptante la honoron, Galbraith komentis ke nenio povus esti duone tiel amuza kiel la internaciaj aferoj de la pasinta jaro

[redakti] Embarasa situacio

Dum Coolidge estis prezidento de Usono, gasto en la Blanka Domo troviĝis en stranga situacio. Ĉe la familia matenmanĝo li sidis dekstre de la Prezidento. Je sia granda surprizo li vidis, ke Coolidge prenas sian kafotason, verŝas grandan kvanton de ĝia enhavo en la profundan subtason kaj malrapide aldonas iom da kremo kaj iom da sukero.
La gasto tiel embarasiĝis, ke li tute perdis sian sintenon. En panika alarmo, li sentis, ke decus al li kiel gasto, fari same kiel la Prezidento. Li rapidege verŝis sian propran kafon en la subtason kaj sekvis la ekzemplon. Sed finfarinte tion, li ektremis pro teruro, kiam li vidis, ke Coolidge prenis sian subtason kaj metis ĝin sur la plankon por la kato.

[redakti] Lingvaj konoj

Oni forte dubas, ke diplomatoj rimarkinde prikonas Ido-on aŭ Interlingva-on. Ĝenerale ili apenaŭ scias, pri la ekzisto de Esperanto!

[redakti] Preĝo

Preĝo de Diplomatoj
Sinjoro, permesu ke hodiaŭ ni faru neniun ajn decidon
Nek renkontu ian respondecon
Sed ke ĉiuj niaj faroj estu tiel ordigitaj
Ke establiĝu novaj kaj tute nebezonataj departementoj
Por ĉiam…
Amen.

[redakti] Gravaj Diplomatoj

Content Navigation