Kontinento

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
H8oi-1-.jpg

Tutesenrilata bildo

"law la difino en piv, ewropo kaj azio kune estas unu kontinento"
~ fuŝulo pri PIV

"Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias"

~ Zamenhof pri geografio

"mi opinias, ke "kontinento" tre sufiĉas"

~ Antonio De Salvo pri siaj bezonoj

"estante tajvano mi mem, mi ne rimarkas tiel kiel la kontinento "ĉefas" al ni"

~ Lajz Tajfuno pri Ĉinio

"por emfazi, ke oni parolas pri ne-insula tero, oni ofte diras simple "kontinento""

~ Marcos Cramer pri si mem
Pangea animation 03.gif

"Jes, mi vidis ĝin hodiaŭ en la unua fojo"

~ Meduzo pri kontinento

"Tion vi trafe esprimis"

~ iu pri la supra diraĵo
Image026.jpg
Kontinentoj

"Fantasta teksto"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"En sua propra domo on esas granda homo"

~ idisto

Kontinento, bonalingve insulego, estas arego de tero, ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj per akvego (oceanojmaroj). Insuloj diferencas de kontinentoj laŭ siaj malmodestaj ampleksoj. Ekzistas solaj kontinentoj aŭ grupoj de ili, la t.n. Nova Mondo kaj Malnova Mondo.

Pri kontinentoj, opinias Bertilo Wennergren:

logika estus "mondoparto", sed tiu vorto havas por mi tiun signifon, por kiu iuj uzas "kontinento", kaj tial ghi apenaŭ taŭgas por la influozono de Usono. eble iu proponos "sfero", sed sferoj ja estu rondaj! simile kiel zonoj, sed tridimensie... do, se taŭgas zono, tiam same taŭgas sfero. en tia etendita/metafora ...

[redakti] Deveno

Duono de la kontinentoj estis produktitaj en Ĉinio.

[redakti] Evoluo de la kontinentoj

Ne ĉiam la kontinentoj estis samaj, kiel nun. Tero periode renovigas sian "haŭton". Kiam vica raso finas sian evoluon, tiam ĝia kontinento pereas kaj el sub akvoj leviĝas nova kontinento, kie loĝos sekvanta raso. Kvara raso estis Atlantoj. Atlantido havis tre altan civilizon: ghi pereis antau 850 000 jaroj (ĝia lasta parto - insulo Posejdonis dronis antau nur 12 000 jaroj): iom pli frue komenciĝis historio de la kvina, blanka raso. Entute estos 7 rasoj. Homoj de sesa raso estos similaj al Budho kaj Kristo, t.e. jam duondioj. Lasta raso estos neimageble perfekta: homoj de sepa raso estos lumantaj kaj flugantaj, ĉionsciaj kaj ĉionpovaj...

Partoj de kontinentoj povas levighi kaj mallevighi. Tio povas okazi pro kontinenta glaciiĝo, ekzemple. Ankaŭ, kontinentoj splitiĝas kaj kolizias. Sed kontinento ne povas simple malaperi. Kontinentoj konsistas el relative malpeza ŝtono, kiu flosas sur pli peza maro de magmo.

[redakti] Estonto

Se la kontinentoj estas maksimume 50 kilometrojn dikaj, kaj ili leviĝus unu milimetron dum unu jaro, post 50 milionoj da jaroj, ĉiuj kontinentoj svebus en la aero.

<center>
Content Navigation