Kontraŭusonismo
El Neciklopedio
"Ĝi estas por mi volapukaĵo"~ Zamenhof pri vorto kontraŭusonismo
"Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu"
~ Zamenhof pri kontraŭusonistoj
"Falas mielo ne del cielo"
~ idisto
"La kialoj por kontraŭusonismo verŝajne varias en la diversaj mondopartoj"
~ Kunar pri mondopartoj, kiuj ne estas Usono
"Mi bedaŭras, se miaj observoj dubindigas unu plian pretekston por kontraŭusonismo"
~ Alexander Gofen pri siaj vortoj
"Ve, ne mi"
~ Milokula Kato pri supra diraĵo
"Dankon! kaj, mian fortan Man'premon, Majstro!"
~ leganto al aŭtoro pri ĉi tiu artikolo
"Jen ni trovas ĉiujn ĝenajn elementojn aparte kaj en kombinado, t.e. stulta filozofio, maldekstrismo, kaj esperantismo"
~ Ralph Dumain pri kontraŭusonismo
"Mi lacas de la malamplena sinteno de Esperantistoj al usonanoj"
~ Cindy McKee pri Kontraŭusonismo
"Estas tikla problemo"
~ iu ajn pri kontraŭusonismo
Kontraŭusonistoj estas specio de tielnomata intelektulo. Ili troviĝas en pluraj lokoj, notinde en Malnova Eŭropo, en la interreto kaj ĉe la Golfo de Guantanamo.
Enhavo |
[redakti] Subspecioj
Estas du subspecioj: moderaj ekstremuloj kaj ekstremaj ekstremuloj. La moderaj ekstremuloj kelkfoje uzas la anglan lingvon por mallaŭdi Usonon. Laŭ la plej ekstremaj ekstremuloj, tio estas herezo -- la lingvaĉon parolas nur krokodiloj.
[redakti] Vestoj
Kontraŭusonistoj ofte portas vestojn stultajn: turbanoj, ponĉoj, lignaj ŝuoj ktp.
[redakti] Kontraŭusonismo kiel nescio
tre stultajn vestojn.
Kontraŭusonismo ofte baziĝas sur nescio. Kiam alilandanoj estas bombataj kaj pafataj de usonanoj, ili ofte ne scias, ke la usonanoj faras tion nur por helpo al ili.
[redakti] Kontraŭusonismo kiel nedankemo
Eŭropano, azianoj, afrikanoj kaj aliaj fremduloj ankaŭ bazigas sian kontraŭusonismo sur nedankemo. Kompreneble, oni devas danki al Usono la invadojn, militojn, disvendadon de fuŝan muzikon kaj aĉajn filmojn, kpt. Se ne estus Usono, oni ne manĝus hodiaŭ hamburgeron aŭ trinkus kokakolaon, do la civilizo ne ekzistus!
[redakti] Kontraŭusonismo kiel perfido
Maldekstrismo (inklude plej vulgaran anti-usonismon) amase infektis ankaŭ Usonon mem. La profilo de la amasmedio kaj kelkaj gravaj publikaj institucioj draste malakordas al la profilo de la usona civitanaro. En Usono ĉiuj televid-kanaloj estas privataj, tamen ĉiuj el ili (krom unusola Fox News) - tiel nomataj "abocaj" kanaloj (ABC, CBS, CNN, kaj aliaj) - estas maldekstrismaj. Ili senĉese sakris administracion de Prezidento Bush (dum aktiva milito!), ili simpatias (kaj helpas) al la malamikoj de Usono, kaj ili subfosas ĝian fundamenton.
Bone: la "ekstravagancaj" privataj posedantoj de la amasmedio kondutas nelojale kaj eĉ perfide. Tamen la lernejsistemo ja estas ŝtata, do kiel estas pri ĝi? Eĉ pli malbone. Instruistoj de la lernejoj membras en la sindikato, kaj sindikatoj estas ja kio: lernejoj de komunismo - sufloras Lenin el infero. Do instruistaro de usonaj lernejoj senĝene infektas la studentojn per plej ekstremaj maldekstraj doktrinoj, incitas ilin partopreni la kontraŭ-registarajn manifestaciojn, kaj timigas tiujn malmultajn, kiuj kuraĝas malakcepti la vulgaran propagandon.
La ĝenerala fono do estis tia, kvazaŭ la tuta lando estus zono de sovetia propagando: kontraŭ Dio, kontraŭ Jud-Kristanismo, kontraŭ sendependa de UN aŭ de Eŭrabio politiko, kontraŭ rekono de Islamo-faŝismo, sed por pli altaj impostoj (kiel formo de klasbatalo), por instruado pri Islamo kun simpatio, por pacigado de terorismaj islamaj landoj, favorado al dubindaj minoritatoj (inklude seksajn perversulojn), kaj malrespekto al propraj naciaj valoroj kaj tradicioj.
[redakti] Stulta lingva demando
Bonalingvismo malamas antiusonismon sed plendas kontraŭusonismon. Laŭ ĝi, la nehindeŭropaj lernantoj de Esperanto lernis na "ant-", kiel verba radiko. Tiaj personoj (ne forgesu ke laŭ bonalingvanoj, neeŭropanoj, ĉefe ĉinoj, estas stultaj, preskaŭ bestaj sovaĝuloj, nekapablaj lerni kiel eŭropanoj) eble kredus ke "antiusonismo" signifas "la nuna usonismo" (kontraste al "intiusonismo" aŭ la "inta usonismo").
Laŭ akademianoj, "Kontraŭusonismo" kaj "antiusonismo" ambaŭ estas tute laŭregulaj. Estas afero de gusto, kiun el la du oni preferas. La uzado de afiksoj kiel memstaraj radikoj ne estas iam post iam enradikiĝinta strangaĵo, sed origina trajto de Esperanto, eksplicite priskribita en la Fundamento. Do, oni certe povas uzi la internacian radikon "anti'" kiel memstaran radikon, sed neniel sen finaĵo. Nur tiaj radikoj estas uzeblaj sen finaĵoj, kiuj laŭ la Fundamento ne postulas finaĵon, do, kiuj ne havas la radikfinan streketon ' en la vortaro. Do, en la frazo "Ŝi estas anti Usono" la senfinaĵa "anti" ne estas laŭregula. Simila eraro ofte okazas rilate la memstaran senfinaĵan "far", kiu ankaŭ ne konformas al la Fundamento.
Bertilo Wennergren deviga aŭtoritato diras pri la neoficiala sufikso anti:
- Plej ofte estas preferinde uzi la rolvorteton kontraŭ prefiksece: kontraŭfaŝisto, kontraŭtezo, kontraŭtusa k.t.p. Multaj tiaj ĉi ANTI-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.
Finfine, Usono daŭras fuŝe.
[redakti] Nekredoj
Oni identigas kontraŭusonistojn malpli per iliaj kredoj ol per iliaj nekredoj -- ili kredas nek je la Sankta Biblio, nek je la Nevidebla Mano, nek je deviga SVO vortordo. Sufiĉe strange, kelkaj eĉ ne kredas je la ekzisto de kontraŭusonismo.
[redakti] Vidu ankaŭ
Por detalaj informoj pri kontraŭusonistoj vidu