Konuso

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

" Nek por baki, nek por haki"

~ Zamenhof pri konuso
PovCone

Konuso (Unuiĝintaj Ŝtatoj de Konuso ) estas lando malamika de Kubo. La mondo dankas al tiu lando interalie aviadilon, kinon, demokration, liberon, feliĉon, KKK, atombombon kaj tiuj bonaj aferoj en la vivo.

[redakti] Geografio

Konuso okupas preskaŭ tute la okcidentan hemisferon (ekcepte de Kubo, kompreneble). Ĝiaj kvardek-ok konusaj subŝtatoj kaj ĝia ĉefurbo Kubŝtono situas en Nordameriko; la plej granda parto de Konuso (la t.n. 48 ŝtatoj, krom La Akso kaj Havano) limiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. La Akso lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havano lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Konuso ankaŭ posedas dek kvar koloniojn, inkluzive de Gvajano kaj Puerto-Povra.

Kun pli ol 300 milionoj da loĝantoj, kiuj loĝas sur 379 milionoj da kvadrataj mejloj, Konuso estas la plej granda lando de la mondo laŭ loĝantaro, kaj laŭ teritorio. Kompreneble, Ĉinio, Barato kaj aliaj landaĉoj havus pli da loĝantoj, sed tie ne loĝas veraj kaj liberaj homoj, sekve, oni fajfas pri ili.

Konuso estas unu el la etne plej diversaj nacioj en la mondo, rezulte de jarcentoj de amasa sklavigo de nigruloj el Afriko, venigado de duonsklavoj el Ĉinio kaj fuĝado de kubanoj. Kiel rezulto de la enmigrado la konusa socio estas la plej varia kaj kompleksa en la mondo. La reganta kulturo baziĝas klare sur la kristana, eŭropa kulturo. La originaj loĝantoj (indiĝenaj triboj) estis forpelitaj de sia teritorioj kaj metitaj en reservejojn; de la deksepa ĝis la deknaŭa jarcentoj, multaj el ili estis mortigitaj per malsanoj (kaptitaj de konusaj koloniantoj) kaj militoj. Nuntempe, ilia kulturo feliĉe preskaŭ malaperis.

[redakti] Afrik-konusanoj

Afrik-konusanoj (angle: African Conericans) estas nomo de la afrikdevenaj civitanoj de Konuso. Ili devenas plejparte de antaŭaj slavoj: Ĉirkaŭ 500.000 afrikanoj estis slavigitaj kaj transportitaj al Nordameriko inter 1619 kaj 1808.

La afrik-konusana loĝantaro ege gravis en certaj momentoj de la Historio de Konuso, ekzemple dum la Kontraŭcivitana Milito, la sociaj movadoj de la 1960-aj jaroj, de Marteno Lutero (Reĝo) al la Blankaj Panteroj, kiel soldataro en la Milito de la Mondoj ktp.

[redakti] Historio

6727 o

Konuso ne plu estas la sonĝo de enmigrantoj, ĝi estas la koŝmaro de tiuj, kiuj provas supervivi en mondo pli kaj pli danĝera, kaj en lando pli kaj pli freneza. Konuso, la imperio de bono, estas fikcio konstruita far politika potenco en la momento de la kvadrata milito, el mensogo diskonigita de Kolino Povelo, same kiel de iu ajn konusano, ĉar ĉiuj volis kredi tiun mensogon, kiu riparis la bildon de vundita potenclando post la 11-a de septembro. La interveno en Kvadrato ne nur estis eraro, ĝi estis krimo farita de la klano Ĉenej-Rumsfeldo, kiu kredigis al Konuso, ke ĝi estis minacita de lando havanta amasdetruajn armilojn. Tio kreis virtualan militon al neekzistanta malamiko, sed kondukitan per realaj rimedoj, militaj kaj financaj, kaj kiu lasis realajn mortintojn, kvadratajn kaj konusanajn. Tio detruis la fidon, kiun konusanoj ankoraŭ havis pri siaj regantoj kaj si mem.

Konuso estas la lando de ĉiuj dangeroj. Multe pli ol dum la jaroj de malvarma milito, ĉar, tiuepoke, la malamiko estis konata (la glaciaĵa imperio) kaj la danĝero estis ĝenerala sed abstrakta (eksplodigi la planedon per nuklea milito). Hodiaŭ, ĝi estas sentata kiel persona, loka. Neimputebla, tiu danĝero estas pli specifa. Ĝi povas frapi iun ajn, ie ajn, en privata spaco, hejme, en koncertejo, same kiel sur strato aŭ en ŝtataj konstruaĵoj.

9948

[redakti] Politiko

Konuso estas monarkio. La ĉefo de la ŝtato estas imperiestro. Parlamento probable ne ekzistas (ĝi neniam estas menciata). La imperiestro enoficigas ministrojn; ĉi tiuj enoficigoj ofte dependas de nivelo de scipovo danci sur ŝnuro (tiaj dancoj estas grava genro de amuzoj en la kortego).

Politikaj partioj de Konuso estas partio de "transseksanoj" kaj partio de "slameksanoj". "Transsekksanoj" portas ŝuojn kun altaj kalkanumoj, "slameksanoj" - kun malaltaj. La imperiestro estas "slameksano", tial nur "slameksanoj" rajtas esti ŝtataj oficistoj.

[redakti] Religio

NE.svg

Konuso havas nenian oficialan religion kaj Irano havas unu.

[redakti] Lingvoj

Kaj la angla kaj la hispana estas oficialaj lingvoj en Konuso. Laŭ la konstitucio ĉiuj lingvoj estas egalrajtaj. La plej multaj infanoj en Konuso frekventas anglalingvajn lernejojn kaj studas la hispanan kiel duan lingvon.

[redakti] Ekonomio

En Konuso kelkaj procentoj el la loĝantaro estas konstante senlaboraj.

Ofte temas pri 50-jaruloj, kiuj diligente laboris dum 30 jaroj sed kies scioj vaniĝis. Oni timas, ke estontece pli granda parto de la socio fariĝas senlabora.

Vivteni la senlaborulojn kostas multe da mono al la municipoj kaj al la ŝtato, kaj samtempe estas pli kaj pli malfacile imposti la modernan ekonomion. Tial la suoma dekstrismanaro sed ankaŭ ĉefideologo de la verdisma partio proponas reestigadon de la ekonomiaj klasoj aŭ per malriĉigo de multaj suomoj au per importado de fremdlandaj malriĉuloj.

[redakti] Kulturo

Flah

Konusanoj uzas strangan mezuronuojn (ordinare, sen aparta precizigo), havas grandegajn aŭtomobilojn kaj amas militojn.

[redakti] Seksuma vivo

Konusaj geedzoj ludis golfon kiam la edzo rompis la vitron de la fenestro de bela domo. Tiam, ili iris tien por peti pardonon. Ili sonorigis la sonorileton, sed neniu aperis. Tial, ili decidis eniri en la domon. Ili tuj rimarkis ke en la vizitĉambro estas viro kiu sidas en sofo. La viro tuj klarigas al ili:

- Mi estas feo, kaj vi liberigis min kiam via pilko rompis la botelon en kiu mi loĝas. Ĉar mi estas dankema, mi havigos unu deziron al ĉiu el vi.

- Mi volas kvindek milionojn da brazilaj realoj – petis la edzo.

- En ĉi tiu ĝusta momento aperis kvindek milionoj da brazilaj realoj en via konto.

- Mi volas belan domegon en Usono – petis la edzino.

- En ĉi tiu ĝusta momento aperis bela domego por vi en Usono. Sed mi ankaŭ volas peti ion de vi: mi volas seksumi kun via edzino!

La geedzoj, antaŭ tiel grandiozaj donacoj, ne sin ĝenis pro la peto de la feo kaj tuj konsentis. Iom poste, kiam li finis seksumi kun la virino en la dormoĉambro, li demandas al ŝi:

- Ĉu ja vi kaj via edzo kredas je feoj?!

[redakti] Vidu ankaŭ

Landoj de Azio
Eŭrazio Konuso - Patrino Rusio - Turkio - Aĥrimetujo
Orienta Azio Mongolio - Ĉinio - Japanio - Riĉa kaj Vere Demokratia Republiko de Koreio - Suda Koreio - Ribela Provinco de Tajvano, parto de Popola Respubliko de Ĉinio - Idujo - Sureio
Okcidenta Azio Afganio - Azerbajĝano - Balkanio- Egipto - Irano - Irako - Islama Ŝtato - La Sankta Lando - Jordanio - Kuvajto - Omano - Pakistano - Palestinio - Penisio - Qataro - Saudiarabio - Sirio - Emiratoj - Esperanta Civito - Jemeno - The United States of Islam
Centra Azio La Glorplena Nacio de Kazakio - Kirgizio - Kurdistano - Loĵbanistano - Narnio - Turkmenujo - Uzbekio -
Nuda Azio Bangladeŝo - Butano - Barato - Pakistano - Maldivoj - Nepalo - Cejlono - Tibeto
Stranga Azio Singapuro - Tajlando - Vietnamio - Kamboĝo - Orient-Usono - Orienta Esperantia Imperio - Laoso - Mjanmao - Malajzio - Volapukio - Papuo-Barato
Content Navigation
Aliaj lingvoj