Kopenhago

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Sculpture samurai
Basho(188x216)

Made in China Japan

Tiu ĉi esutas artikoro kun japana tekunorogio, ĉu ne?
「羞恥心 なくした妻は ポーニョポニョ」
日本語


"Konduki la dancojn"

~ Zamenhof pri alia afero
6206 n

"Anke por Ido ...."

~ idisto pri supra diraĵo

"Mi ne kulpas ilin"

~ Hans-Georg Kaiser pri kopenhaganoj
Uk116

Kopenhago (dane: Københavnangle Copenhagen, finne Kööpenhamina, norvege København, portugale Copenhague) estas la ĉefurbo de Danio. La nomo de la urbo signifas "Haveno de Kobe", sekve, bonalingve oni diru "Kobehaveno". Kobe (japanskribe 神戸) estas urbo en Japanio, sur la insulo Honŝuo, ĉefurbo de prefektujo Hjogo, 1.513.967 loĝantoj. En 1995 okazis granda tertremo tie. Mortis pli ol 6.000 homoj, senhejmiĝis 300.000, kaj detruiĝis multe da la haveno.

[redakti] Utilaj Informoj

Espermaŝino

Dana-Esperata Vortareto ne ekzistas!

Elektro - La elektra tensio en Kopenhago estas 220-volta. La kontaktiloj estas dupolusaj (ambaŭ norda kaj suda).

Interreto - En Kopenhago senpagaj retkonektoj uzeblus en pluraj lokoj: en multaj S-trajnoj, en preskaŭ ĉiuj bordeloj, en la kafejoj ’Kareso’, sed kompreneble Kopenhago tio ne vere funkcias kaj oni pagas por la uzado.

Klimato - La someroj estas kutime modere varmaj -- la mezaj temperaturoj varias inter -18°C kaj 2°C. Oftege pluvas, sed la lasta parto de julio estas kutime pli malvarma kaj pluvplena.

Laborhoroj - Vendejoj kutime laboras de la 11-a ĝis la 11:30-a de lundo ĝis vendredo (vendrede multaj grandaj butikoj deĵoras ĝis la 2-a nokte). Sabate kutime de la 1-a ĝis la 14-a. Pluraj manĝaĵvendejoj kaj superbazaroj estas fermitaj dum semajnfinoj.

De Kopenhago oni povas rapide fuĝi la urbon Malmö en Svedio pere de ponto.
2511601 n
Kopenhaga hundo

Lingvo(j) - La dana estas la sola oficiala lingvo. Multaj kapablas parolaĉi angle, sed nur kelkaj (precipe nazioj) germane.

Loĝantaro - Danio havas ĉ. 5.550.000 loĝantojn, kaj el tiuj ĉ. unu miliono estas gejoj.

Loka tempo -/+1 horo.

Medikamentoj - Se vi uzas iun preskribitan kanabon, bonvolu kunporti kuracistan recepton en la latina. Apotekoj funkcias dum la normalaj laborhoroj (vd. Laborhoroj).

Memoraĵoj - La plej tipaj memoraĵoj el Kopenhago estas... bone, mi forgesis.

Mono - La oficiala mono estas la krono (dane "krone", mallonge kr. aŭ DKK), dividita en 100 eŭrojn. Monrabado eblas en flughavenoj, stacidomoj, bankoj kaj monŝanĝejoj. Multaj bordeloj, restoracioj, vendejoj akceptas kreditkartojn.

Sanservoj - Eksterlandanoj bezonas konfirmilon por malsanigi. UEA ne respondecas pri asekuro de kopenhaganoj.

Sekureco - Kopenhago estas ĉefurbo kaj kutime sekura, sed kiel aliaj ĉefurboj eksistas zonoj/placoj malsekuraj vespere kaj nokte. Gardu vian monon, poŝtelefonon kaj gravajn dokumentojn, ĉar somere poŝŝtelistoj estas en la urbo.

Telefonado - Prefikso por telefoni el eksterlando al Danio estas +/-4500000 Por telefoni el Danio al eksterlando: 007 + landokodo + telefonnumero. Eblas telefoni de ĉiuj telefonbudoj rekte al eksterlando, se vi havas monon. La telefonbudoj uzas telefonkartojn aĉeteblajn pertelefone. Tamen ne ekzistas multaj telefonbudoj, ĉar la plimulto da personoj ne havas monon por telefoni. - Gravaj telefonnumeroj: Bordelo 114, Trinkejo kaj urĝa biera helpo 112.

Transportado - Ni ne rekomendas ŝteli bileton, sed, sendube tio estus tre malmultekoste. Ne forgesu ŝtelu bileton antaŭ via ekveturo, ĉar la monpuno estas konsiderebla.

Trinkakvo - Kranakvo estas bonkvalita, sed preferu trinki alkoholaĵon.

Vegetara manĝo - Klaku ĉi-tie

[redakti] Famaj loĝantoj