Korano

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

" Miraklo inter mirakloj"

~ Zamenhof pri Korano
1966 a.jpg

"Tum es validi anke relat helpolingue"

~ novialisto pri la supra diraĵo

"Ne desesperez, certe vu havas plu mult amiki kam vu kredas"

~ idisto

"Konata psikologia fakto estas, ke oni estas dum certa tempo blinda por propraj eraroj"

~ Hans-Georg Kaiser pri Korano

"Tre bela kaj inspiriga teksto, kiun mi tiom ĝojas vidi en Esperanto ĉi-tie! "

~ leganto pri ĉi tiu artikolo en Neciklopedio

"Gratias pro le referentia a mi labor"

~ Interlingvaisto

"Malnove libro esten plu interese kvam nove libro."

~ Reformema filologo

"!مرحبا بك في اللاموسوعة التي بإمكان كل شخص مجهول التلاعب فيها"

~ Islamano

La Korano (Lex Mahumet pseudoprophete) estas paradoksa pensa ekzerco pri nesolvebla problemo per racieco kaj per intelekto. Ĝi estas la sankta libro de Islamo, konsiderata la Vorto de Dio kaj la kulmino de la Dia revelacio al la homoj. Laŭ tiu religia tradicio, per tio, oni forigu la limon inter la konscia kaj la nekonscia en la psiko, ĉar ĝi subite iluminas la menson.

La Korano estis diktita dum 23 jaroj en la 7-a jarcento de la Anĝelo Gabrielo al la profeto Mohamedo. La mesaĝo estas klara: aŭskultu al Zamenhof, la profeto de la Fina Venko, aŭ suferu la sekvon!

Dum la Biblio instruas precipe per historio, poezio kaj rakonto, la Korano emas instrui Esperanton per rekta instruo de gramatiko.

[redakti] Aŭtoreco

5449 n.jpg

La Korano estas transkripcio, tutfidinda kopio, de ĉiela tabuleto, tute neŝanĝebla kaj porĉiama en kaj formo kaj enhavo.

La Nobla Korano estas postsekvo de la Sankta Biblio. Oni diras ke Alaho rekte parolis ĝin al Mahmud Ahmadenijad. En multegaj lokoj en la Korano Dio mem deklaras ke li revelaciis la libron al Muhamad. Ekz. "La revelacio de ĉi tiu libro estas de Dio, la ĉiopova, la ĉioscia" (Korano: 46, 2), "Ni sendis ĝin malsupren en benata nokto en la monato de Ramadano" (Korano: 44, 3), ktp.

Sed Dio scias plie!

Kiam Muhamado eldiris ĝin, ĉeestis dudek kvin homoj al kiuj oni ordonis parkerigi tion, kion Muhamado diros (Muhamado estis, laŭ la rakonto, analfabeta) kaj poste skribi ĝin. Kiam oni komparis la tekstojn skribitajn de la dudek kvin homoj [supozeble, sed ne eksplicite, virichoj ;-) ] oni trovis eĉ ne unuliteran diferencon, kaj de tiu nokto ĝis hodiaŭ Dio konservas tiun tekston senŝanĝa.

[redakti] Traduko

Oni ja povus eĉ diri, ke oni tute ne rajtas traduki tiun libron. Malgraŭ tio ke la araba teksto estas konsiderata sankta kaj ne tradukebla, jam de jarcentoj oni komencis traduki por kompreni ĝin fare de nearablingvaj islamanoj.

[redakti] Quran en Esperanto

Ekzistas korana traduko de Italo Chiussi de `La Nobla Korano', eldonita de la siatempa eldonejo KOKO. Estis du eldonoj de Torben Kehlet. Supozeble ĝi estas pirate represita en Irano (same kiel PIV). La pirata represo el Irano estas havebla de tempo al tempo. La irana represo estis fuŝe malbone bindita

La "Nobla Korano", kiun vendas la ELNA-libroservo, estas ja altkvalita libro presita kaj eldonita en Danio kadre de Serio Oriento-Okcidento. Tiu libro enhavas kaj la araban kaj la E-an paralele sampaĝe.

[redakti] Deveno

Laŭ la musulmanoj, la Korano estas verko supernatura deveninta de Dio mem kaj kompletigas la Biblion, sed laŭ ĝi la Biblio kaj la Evangelioj estis manipulataj de hebreoj kaj kristanoj respektive.

[redakti] Korano kaj Biblio

9782 n.jpg

Se Korano estus parto de Biblio, ĝi estus inter la plej nefanatikaj el ĝiaj libroj. Al kristano estas malhoneste kompari Koranon al nur la evangelioj, ĉar la tuta Biblio estas sankta, definitiva vorto de Dio.

  • Mankas al Korano la detalaj reguloj kaj striktaj punoj de la mosea leĝo.
  • Mankas al Korano la postuloj senkompate ekstermi pacajn najbarojn.
  • Mankas al Korano la devo forlasi siajn proprajn dezirojn kaj planojn.

Kaj Biblio kaj Korano multloke lamentas pri tio, ke la kongregacianoj facile forlasas Dion kaj readoptas malvirtojn kaj idolojn.

  • Korano predikas, ke oni forlasu la idolojn kaj akceptu la unu Dion.
  • Korano emfazegas la absolutan ĉionpovecon de Dio. Ĝi rekomendas gajan, grandaniman vivon.

Ĝi permesas punon kaj venĝon sed rekomendas anstataŭe pardonemon. Ĝi forte kondamndas la senvalorecon de virinoj kaj eksplicite donas al ili multajn sociajn rajtojn (ekzemple la rajton posedi kaj heredi).

[redakti] Radikala kritiko aplikita al la Sanktaj tekstoj de Korano

Ĉi-kaze dekomence oni substrekos la ambiguecon de la termino kritiko kiu povas signifis:

  • Impulso al senkreditiga akuzo,
  • esplora laboro kiu celas trafi, se eblas, la korpuson-fonton de religia literaturo kaj pri ĝi rekonstrui la historion.

Ĉi-tie de kritiko al Islamo interesas nur filozofiaj, historiaj kaj teologiaj aspektoj. Tiu laboro de radikala kritiko estas apenaŭ komencita kaj oni konstatia ke la Korano havas ankaŭ redaktaĵon kiu antaŭas la nunan, kvankam oni iam provis malaperigi la malsamajn.[1] Lernejo de semida retoriko ĉe la universitato de Loveno engaĝiĝas kompari la strukturon de la rakonto de la Biblio kun tiu de Korano.

[redakti] Usonaj soldatoj kaj la Korano

Usonaj soldatoj ne ŝatas la Koranon, ĉar ili emas nek lerni aliajn lingvojn, nek eĉ legi anglajn librojn tre ofte.

[redakti] Zakato kaj almozo en la Korano

Kelkaj citaĵoj el la Korano[2][3] pri almozo:

  • II, 110: "Kaj levu la preĝon kaj donu almozojn; la bonon, kiun vi faras, vi retrovos ĉe Alaho. Vere Alaho vidas, kion vi faras."
  • XIX, 31: "kaj Li igis min benata, kie ajn mi estas, kaj Li ordonis al mi la preĝon kaj la almozdonadon dum mia tuta vivo"
  • XIX, 55: "Li ordonis al sia gento preĝi kaj almozdoni kaj li estis agrabla al sia Sinjoro."
  • XXI, 73: "kaj Ni faris ilin estroj, por ke ili gvidu laŭ Nia ordono, kaj Ni sendis al ili la revelacion, ke ili agu bone kaj levu la preĝon kaj donu almozojn kaj adoru nur Nin"
  • XXIII, 1-6: "Certe prosperos la kredantoj, kiuj humiligas en siaj preĝoj, kiuj evitas la vanajn paroladojn, kiuj almozdonas, kiuj moderigas siajn pasiojn, krom kun siaj edzinoj aŭ kun tiuj, kiujn posedas ilia dekstra mano, ĉar tiukaze ili ne estas riproĉindaj."
  • XXVII, 2-3: "gvidilo kaj bona novaĵo por la kredantoj, kiuj levas la preĝon kaj disdonas almozojn kaj firme fidas je la vivo venonta."

[redakti] Korano kaj Kuraano

Normale estus freneze ne Esperantigi tian nomon, sed la Korano estas tute escepta okazo. La tute aparta statuso de la Araba lingvo por tiu verko ŝanĝas ĉion. Tiam tute ne temas pri invento de nova Esperanta vorto anstataŭ la jama "Korano", sed pri iaspeca fonetika prezento de Araba vorto - kun fina aldono de O-finaĵo. Do temas pri io simila al "Waringhien-o": nacilingva vorto uzata ene de Esperanta frazo kun aldona O-finaĵo por helpi ĝin gramatikumi.

Se oni volas fideli al la Arablingva originalo oni uzu la Araban vorton por "Korano". La nomo mem de la verko estu redonata kiel "Kuraano" en la klopodo resti fidela al la arablingva originalo. Tradukante per "Kuraano" oni ja ĉiuokaze foriris de la Araba, kaj tial jam pekis kontraŭ la principo, ke nur la Araba povas vere redoni la enhavon de la Korano.

En "Kuraano" oni uzas "k" anstataŭ la araba "q". Oni uzas "u" anstataŭ la "o" de "Korano", kvankam en la Araba ne estas fonema distingo inter "u" kaj "o". Oni uzas duoblan "aa" supozeble responde al longa vokalo en la Araba, kvankam en Esperanto ne estas distingo inter longaj kaj mallongaj vokaloj. Kaj fine oni alŝovis O-finaĵon, kvankam io tia ne ekzistas en la Araba. Sumigante ĉion oni povas nur miri, kiel iu povas trovi ke "Kuraano"_signife_ pli fidelas al la Araba vorto ol la jam establita formo "Korano".

Por resti fidela, oni devas ankau respekti la sanktan skribdirekton. Tiel, la nomo estu onaaruK.

[redakti] Referencoj

  1. «Origines de l'islam et du Coran» [1]
  2. http://www.lernado.it/kurano/indekso.htm
  3. http://www.alislam.org/quran/Holy-Quran-Esperanto.pdf
Content Navigation