FANDOM


"Ne rapidu, trankvile decidu"

~ Zamenhof pri korelativoj

"Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos."

~ Jesuo pri sep personaj pronomoj
Nature.100

"Homo fidas, feliĉo decidas"

~ Zamenhof pri alia afero

"Mi konsentas kun la reguloj 1, 2, 3 kaj 5. Por la regulo 4 ni povus eble helpi kompletigi informojn."

~ Reformemulo pri gramatiko de Esperanto

La E-a gramatiko pli similas al la Japana aŭ al la Turka ke al Hind-Eŭropaj lingvoj. Kompreneble eŭropaj parlantoj uzas la gramatiko en pli eŭropa maniero ol aliaj parlantoj.

En la Fundamento iu publike babilas pri 16 milionoj da E-reguloj. De kie estas prenita tiu freneza nombro? Kiom da reguloj estas reale? Tio estas mistero, sed 16 milionoj?? Po cent mil reguloj por ĉiu vorto?

Laŭ Bertilo, Esperanto havas pli ol 16 000 reguloj. Nun oni petas klarigi kie kaŝiĝas tiom granda kvanto da reguloj; certe, ili forestas en ajna lernolibro. Kaj interalie oni dubas, ke oni devas kalkuli laŭ logaritma skalo. Pli nature estus kalkuli laŭ aritmetika skalo, kaj tiam - laŭ Bertilo - Esperanto havas ĉirkaŭ 8 000 000 reguloj.

.240

FonetikoEdit

0ab3

Internacia uzebla planlingvo posedu nur minimumon nombron da sonoj - do konsonantoj kaj vokaloj. Esperanto havas ruste pro tio nur kvin vokalsonojn plus la diftongoj aý, eý, aj, ej, oj kaj uj. Tute evidente ĉiu nomo, kiu hazarde entenas vokalan diftongan sonon ne en tiu listo, ne estas prononcebla ene de la Esperanta sonsistemo.

Precize same statas pri konsonantoj, tonoj, klaklaýtoj, kromakcentoj, kaj ĉiuj aliaj eblaj kutimaj Dek Ordonoj de la niamondaj lingvoj.

MorfologioEdit

2786

La granda problemo pri Esperanto estas, ke estas tro facile krei novajn vortojn. Se la kreanto ne estas sufiĉe lerta la kreota vorto eble estos sensignifa, stulte konstruita, nebezonata, nekongrua kun la Fundamento ktp. (ekz. la uzo de la sufixoj "ig" kaj "iĝ" kiuj kaŭzas same multaj problemoj kiel la n-finaĵo.)

Aliflanke, se verkisto vere opinias, ke li ne povas krei bezonatan vorton el la donita materialo oni kompreneble ne povas malhelpi, ke la aŭtoro kreas iun vorton kiun li opinias grava por la teksto kiun li kreas.

Unu ebleco do estus, ke la akademio de Esperanto kompilus, kaj publikigu, "puran vortliston" bazita je efektiva lingvouzado. Nu tio laboro certe estas tiel ampleksa, ke oni ne povas atendi ke ĝi estas plenumebla ĉar tiuj kiuj apartenas al la akademio certe havas pli gravajn taskojn. Bedaŭrinde oni do devas akcepti , ja eĉ danki, ke PIV-II troviĝas. Tiu libro certe enhavas multajn "superfluajn" vortojn kiuj eble nur estas je interezo por fakuloj, tamen ĝi ludas gravan rolon por multaj esperantistoj.

Kiam, ekz., la redaktantoj de la gazeto Monato asertas, ke oni uzas "senriproĉan Esperanton" ( ili certe rajtas diri tion) oni ĉiam pensas: Je kiu puto oni ĉerpas tiun "senriproĉan Esperanton". Ĉu oni nur celas, ke la lingvaĵo en la gazeto estas senerara rilate al "kongruo de adjektivoj kaj substantivoj" , "ne eraras rilate al la akuzativo", "uzas la prepoziciojn en internacie komprenebla maniero", "evitas la prepozicion 'je'", "utiligas la sufikson -um nur kiam estas tute klare kion ĝi signifas." k.t.p. tiam la puto ja estas la 16 reguloj en la gramatiko de Esperanto.

VortfaradoEdit

1731 n

La bazo de la E-a VF estas:

1. La Zemenhofa eldiro: „La gramatikaj finiĝoj (kaj sufiksoj) estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj

2. La principo de Neceso kaj Sufiĉo (de Saussure). (v. tie.)

3. La Saussure-a konstato: ĉiu vorto kaj sufikso (krom la senkarakteraj) havas difinitan radik-karakteron (substantivan adjektivan aŭ varban) fiksitan en la Fundamenta Krestomatio. Krome la vortoj havas vortkarakteron gramatikan, dependan de la finaĵo (o aŭ a aŭ i), kiun ili havas. Se la radik-karaktero kaj finaĵ-karaktero semas (senelementa vorto), la finaĵo estas pleonasma. En la mala okazo rnalsemelementaj vortoj, la finaĵo havas la funkcion de memstara vorto. Pomo, sana, skribi estas senelementaj; poma, sani, skribo estas malsenelementaj vortoj. La vortkarakteron de senelementaj vortoj ni povas sangi per simpla finaĵsango, ĉar la radiko kunpartas en la novan vorton sian sencon donitan per la radikkaraktero (poma signifas pom-rilata, pomapartena, aŭ pom-kvalita, do en ĝi sinteziĝas la senco de la substantiva radiko pom kaj de la adjektiva finaĵo a; marteli estas martel-agi, do en ĝi al la senco de la subst. radiko martel gluiĝas la senco de la varba finaĵo i. Sed se ni pluformas vorton malsenelementan, kaj volas en ĝi konservi ankaŭ la sencon de la fremdkaraktera finaĵo, ni devas la finaĵon anstataŭigi per elemento sensignifa al la finaĵo. Al a (kvalita) semsignifas ec, al i semsignifas ad. Do, dum el la senelementa (adjektiva) preciza ni ricevas precizo (kvalito) per simpla finaĵsango el la malsemelementa (substantiv-adjektiva) poma ni devas formi la vorton pomeco (kvalito), anstataŭigante la elfalintan a-finaĵon per la sufikso ec. Seme, dum el la senelementa (varba)bati ni ricevas bato (ago) per simpla finaĵ-ŝango, el la malsenelementa (substantiv-varba) marteli ni devas fari la vorton martelado (ago), anstataŭigante la elfalintan i-finaĵon per la sufikso ad, sen kiu ni revenus al la vorto martelo (ilo). La E-a VF do konsistas simple el la sintezo de la elementoj necesaj kaj sufiĉaj por doni la deziratan sencon al la vorto. Sekse la E-a VF estas simpla vortkunmeto.

La kontraŭuloj de la sistemo postulas la senkarakterecon de la radikoj. Sed tio estas kontraŭ la Fundamento, kiu klare fiksas la radikkarakterojn (broso: ilo; kombo: ago aŭ ag- rezulto). Oni kontraŭmetis, ke la radiko tajlor funkcias jen substantive (tajloro), jen varbe (tajlori). Sed ĉi tiu kontraŭdiro estas facile refutebla. En tajlori ne la radiko funkcias varbe, sed la finaĵo i. Se ne estus tiel, tajloro povus signifi jen personon, jen agon. Kaj evidente ĝi nenien havas la lastan signifon, kiun oni signas per tajlorado (anstataŭigante la elfalintan i-finaĵon per la ag-signifa sufikso ad).

La supra sistemo estas parte akceptita de la Akademio (punktoj 1 kaj 2), parte ankoraŭ ne (punkto 3). Cetere tio ŝajnas mallogika, ĉar sen la gramatika karakterfikso de la radikoj la principo de Neceso kaj Sufiĉo havas nenian sencon.

Vortform-riĉecoEdit

Morfologia sistemo de esperanto faciligas esprimon de la plej delikataj senc-nuancoj. Ekz. de radiko bov oni povas derivi bovo, virbovo, bovino, bovido, virbovido, bovidino, bovaro, bovejo, bovisto, bovaĵo, bovidaĵo, ktp. En angla lingvo oni devas uzi tute divarsradikajn vortojn ox, bull, cow, calf, steer, heifa, herd (of cattle) byre, herdsmon, beef, veal, bovine, ktp.

Novaj vortoj povas esti derivataj kaj uzataj laŭ bezono; kaj semtempe la ĝenerala vortaro de E ne fariĝas pro tio tro empleksa, ĉar novaj vortoj estas kreataj el la kombinoj de vortoj-radikoj simplaj, elementaj.

Vortkunmeto en EsperantoEdit

4215 o

En vortkunmetoj la ĉefa vorto staras en la fino (ĉefelemento); ĝi difinas la sencon de la vorto, kiun la antaŭe staranta elemento (flankelemento) nur klarigas, nuancigas. La ĉefelemento (ĈE) difinas ankaŭ la gramatikan vortkarakteron de la flankelemento (FE).

1. Substantiva ĈE substantivigas sian FE-on. Do: skribmaŝino estas skribomaŝino: maŝino de skribo (analizo de rilato: R); orĉeno estas: oro-ĉeno, ĉeno el oro (analizo laŭ materialo: M); membroabonanto estas membro abonanto (analizo epiteta: E). Se la FE ne estas substantiva radike, ĝi substantiviĝas laŭ vortsenco: varmenergio: varmo-energio; belkulto: belokulto, voluptemo: voluptoemo (emo de volupto). Do vortoj kiaj belkanabino, bluokulo, ktp., ĉe kiuj la FE estus adjektiva, estas kontraŭaj al la sprito de la E-a vortkunmeto. Tamen ekzistas kelkaj tiaj vortoj: sovaĝbesto, dikfingro, junedzo, etburĝo, ĝentilpomo. Ĉi tiuj parte imitas racilingvajn formojn kaj estas kvazaŭ memstaraj radikvortoj, parte estiĝas per la refiksiĝo de kelkaj adjektivradikoj sovaĝ', et', jun', nov', sol' ktp.); ili estas lernendaj aparte.

2. Adjektiva ĈE seme substantivigas sian FE-on, kaj rilatas al li per la prepozicio je; belriĉa: beloriĉa: riĉa je belo; drinkema: ema je drinko.

3. Varba ĈE faras el sia FE aŭ adverbon: bonfarti: bone farti ; aŭ (predikatan) adjektivon: ruĝigi: igi ruĝa; ŝtatigi: igi ŝtata.

Ĉi tiu femoneno, monata vortefiko, okazas seme ĉe radikoj, sufiksoj kaj finaĵoj. Finaĵo a (adjektiva ĈE), se ĝi ne estas pleonasma, substantivigas sian FE: skriba estas skribo-a (rilata al skribo), ema estas emo-a, rilata al emo. Finaĵo i (varba ĈE) adverbiĝas: marteli: martele i: agi martele. Ŝajnaj kontraŭdiroj estiĝas ĝuste per ĉi tiu okaza memstareco de la finaĵoj (v. Interelementa Rilato)

Krom la supre skizita rekta vortefiko, (iranta de dekstro al maldekstro) ekzistas ankaŭ vortefiko inversa (de maldekstro al dekstro). Ekzemple en la vorto miljaro la vorto mil postulas post si pluralon. Per tio evidentiĝas ke la finaĵo o ne povas rilati sole al la elemento jar, sed nur al ambaŭ elementoj (mil kaj jar) kune. La analizo do estos (mil jar)o aŭ ĉar mil nepre pluraligas, (mil jaroj)o: tempo de mil jaroj.

Seme: en senforta la prepozicio sen postulas post si substantivon. Ĝi do memstarigas la finaĵon a, substantivigas la adjektivan radikon fort (sen forto)a. La analizo de brandkuraĝa (ĉar adjektivo postulas post si substantivon) estos (branda kuraĝo)a: karakterizita de branda kuraĝo.

La analizo de la kunmetitaj vortoj okazas tiel, ke unue ni provas la analizon laŭ la tri vortefik-reguloj (1, 2, aŭ 3). Se tiel ni ne havas senchavan rezulton, ni memstarigas la finaĵon, kaj rilatigas la du antaŭajn radikojn inter si, kiel duoblajn flankelementojn. Ĉe tio ni esploras ankaŭ, ĉu ne ekzistas inversa vortefiko.

Ekstereŭropa karaktero de E-a morfologioEdit

La gramatikaj finaĵoj elmontras tendencojn esti ne nur afiksoj, sed esti ankaŭ memstare uzeblaj vortar-elementoj. Tiamaniere entute stariĝas la principo, ke formale ĉiu E-lingvo-elemento troviĝas en la vortaro kaj ke iu speciala gramatika-morfologia regularo en E fakte eĉ ne necesas. Ĉion difinas la vortaro kaj la senco-ideoj atribuataj al la vort-elementoj en la vortaro. Tia morfologia strukturo de E estas tre parenca al lingvoj malproksim-orientaj monosilabaj (ĉina) kaj speciale al la lingvoj aglutinaj (turktataraj). Ne nur sufiksoj kaj prefiksoj, sed ankaŭ la tuta afiksaro necesa por deklinado kaj konjugacio praktike povas esti konsiderata kiel memstaraj, ne ŝanĝeblaj vort-elementoj, kies kuniĝo ĉiam difinas la logikan sencon de vorto kunmetita. Speciale la azianoj preferas tiun econ de E kaj ŝatas la esprimojn similajn al vagonarhaltigilo anstataŭ bremso. Tiu karaktero de E cetere pruvas, ke E estante laŭ vortaro lingvo okcident-eŭropa kaj roman-devena, samtempe laŭ sia strukturo pli similas la lingvojn ekstereŭropajn. Konservinte homogenecon (samformecon) de la vortaro, ĝi sukcesis adaptigi tiun vortaron al la lingvostrukturaj tradicioj ekster-eŭropaj. Do E estas iusence lingvo efektive internacie, interlingve farita.

Personaj PronomojEdit

Espv mi

La Sep Kutimaj Personaj Pronomoj estas laŭ sciencaj teorioj anĝelaro kiu ofte vizitas la Tujmesaĝilon ekde miloj da antaŭ jaroj, kiam la babilonanoj komencis starigi la principojn de astrologio. Mmmm! Tiel klara, kiel koto, ĉu ne?

La anĝeloj estas Mi, Vi, Li, Ŝi, Ĝi, Ni, Ili kaj tiel plu

La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de la sep kutimaj.

Bone, ĉu vi volas plibonigi la artikolon? Mi ne havas tempon, nek scion. Kaj kiu alia interesiĝas pri tio? Neniu, mi scias. Ventro de tio! :)

Kial personaj pronomoj finiĝas per -i?
Zamenhof uzis kiel modelon rusajn "ty", "my", germanan "sie", anglajn "he", "she". Sed -i estas verba finaĵo! Pli logike estus, se la personaj pronomoj finiĝus per -o: mo, vo, lo, ŝo, ĝo. Anstataŭ "ni" estus "moj", anstataŭ "ili" - "loj", "ĝoj" au "ŝoj". Anstataŭ "vi" estus du pronomoj: "vo" (singulare) kaj "voj" (plurale). Akuzative: mon, von, lon, ŝon, ĝon; mojn, vojn, lojn, ŝojn, ĝojn.

Posedaj pronomoj, nature, aspektus tiel: ma, va, la, sha, ĝa; moja (= nia), voja, loja, ĝoja, ŝoja.

FundamenteEdit

En la kvina regulo de la Fundamento oni legas:

5. La pronomoj personaj estas: mi, vi, li, ŝi, ĝi (por bestoj aŭ aĵoj), si, ni, ili, oni (senpersona plurala pronomo). Pronomoj posedaj estas formataj per aldono de la adjektiva finiĝo a. La deklinacio de la pronomoj estas kiel ĉe substantivoj. Ekz. mi|n, mi|a, la vi|a|j.

KorelativojEdit

2240

Ĉu vi iam aŭdis pri KORELATIVOJ? Pri tiuj vi tre eble neniam aŭdis; sed kio ili estas? Ĉu ia speco de insektoj? Ne, tute ne insektoj. KORELATIVOJ estas la nomo de stranga popolo, kiu antaŭ longa tempo vivis en la lando nomata – KORELATIVUJO. Kie do ĝi troviĝas? Nenie. Tiu lando jam ne plu ekzistas, ĉar ĝi estis detruita de la dioj. Okazis, ke la ĉefpastro de tiu lando, iu granda saĝulo, malkaŝis sekreton de la dioj al la reĝo kaj al liaj korteganoj. Tio tiel malplaĉis la dion, kies nomo estis "U", ke li kaŭzis teruran tertremon, kiu ne nur englutis la popolon, sed ankaŭ detruis la tutan landon.

La KORELATIVOJ estis strangaj ne nur per siaj vestoj, kiel vi vidas el la aldonita bildo de Korelativa familio, sed ili estis strangaj ankaŭ per siaj kutimoj kaj kredoj.

Jen, por ekzemplo, estas Korelativa domo. Notu, ke ĝi havas naŭ fenestrojn kaj naŭ ŝtupojn por eniro. Vi sendube miras, ke nur naŭ kaj ne ok aŭ dek. Ĉu ne? Jen kial. La Korelativoj forte kredis, ke la mondo staras sur naŭ kolonoj; kaj ke tiuj kolonoj prezentas naŭ ideojn, kiuj estis kreitaj de naŭ dioj en naŭ tagoj. La nombro naŭ tial estis por la Korelativoj sankta nombro kiel en Bahaismo.

Suprenirante sian domon de ŝtupo al ŝtupo, ĉiu Korelativo elparolis la nomojn, unu post la alia, de la naŭ dioj. Pro tiu sama sankteco de la nombro naŭ, la Korelativa jaro konsistis el naŭ monatoj. Ĉiu monato havis naŭ semajnojn, kaj ĉiu semajno konsistis el naŭ tagoj. Post ĉiuj naŭ monatoj unu ekstra tago estis aldonita, kaj tiu tago estis granda festotago, same kiel nia novjara festotago. En tia maniero la Korelativa jaro konsistis el ĝuste duoble tiom da tagoj kiom nia jaro, nome: – 730 anstataŭ 365. Dum tiu festotago la tuta Korelativa popolo kunvenis en grandega templo konstruita en la reĝa korto, por preĝi kaj oferdoni al la dioj kaj la reĝo, ĉar la Korelativoj forte kredis, ke la reĝo estas la filo de la dioj.

La naŭ dioj estis sidantaj en duonrondo sur oraj seĝoj ĉirkaŭ grandega altaro, sur kiu troviĝis oraj vazoj plenigitaj per fumanta incenso.

Dum la sankta religia ceremonio, la reĝo sidiĝis ĉe la piedoj de la dio "U", la kreinto de homoj kaj bestoj. Dum la reĝo sidiĝis, ĉiuj en la templo sin ĵetis sur la teron, kaj tuŝante la teron per siaj nazoj, ekkriis – "ESTU BENATAJ, KAJ BENATAJ ESTU VIAJ SANKTAJ NOMOJ". La ĉefpastro tiam stariĝis sur sia kapo, kaj komencis preĝi.

La nomoj, do, de la naŭ dioj estis: -

AM, O, AL, ES, A, U, OM, EL, E,

StatistikoEdit

Ĉe la korelativoj ni povas konstati unuavice la brandan malpliiĝon de la vorteto ia (ĉe Z: 4.2%, ĉe Baghy 0.9%); tio montras, ke la lingvo pli kaj pli liberigas sin de la raci-kutima surogato de la nedifina artikolo. Malaftiĝas tial kaj kial; anstataŭ ili pliaftiĝas pro tio kaj pro kio; ties kaŭzo estas certe la pli drasta esprimpovo de la lastaj.

LegendoEdit

0001

la Korelativoj forte kredis, ke la reĝo estas la filo de la dioj. Memkompreneble, ke la reĝo estis tre amata kaj honorata de la tuta popolo. Sed kvankam la reĝo havis la tutan riĉaĵon de la lando je sia dispono, kaj la amon de la tuta popolo, li tamen ĉiam estis malĝoja kaj ĉagrenita, ĉar li preĝis al la dioj de jaro al jaro, ke ili donu al li filon aŭ filinon. Sed jen li jam majuniĝis kaj li havas nek filon nek filinon, kiu povus daŭrigi lian nomon. Do ĉar la novjara festo-tago jam alproksimiĝis, li decidis, ke ĉi tiun fojon li ne forlasos la diojn ĝis ili promesos al li filon.

Kaj jen venis la sankta festo-tago de la nova jaro. La Korelativoj jam kunvenis en la templo. La pastroj jam prepariĝis por la religia ceremonio, kaj nur atendis la alvenon de la sankta reĝo, la filo de la dioj, kiu ial malfruiĝis.

Sed jen fine ekaŭdiĝis la trumpetoj anoncantaj la alproksimiĝon de la reĝo kun liaj korteganoj kaj altranguloj. La tuta popolo falis teren, kiel estis la kutimo, kaj la reĝo sekvata de altranguloj aperis ĉe la pordego de la templo. Sed, ho ve!.. Anstataŭ porti la plej belajn vestojn ornamitajn per oro kaj multekostaj ŝtonoj, la reĝo kaj liaj korteganoj portis sakojn plenigitajn per cindro sur siaj kapoj. La reĝo tuj supreniris la altaron, kaj ĵetinte sin sur siajn genuojn antaŭ la piedoj de la dio "U" ekkriis: – "HO SANKTA PATRO KAJ DIO "U"! JAM MULTAJN JAROJN MI PETEGAS AL VI, KE VI DONU AL MI FILON AŬ FILINON POR DAŬRIGi MIAN NOMON KAJ REGNON. NUN MI JAM MALJUNIĜIS, KAJ VI DONIS AL MI NEK FILON NEK FILINON. KIU DO SIDOS ĈE VIAJ PIEDOJ DUM LA SANKTA NOVJARA FESTO, KIAM MI MORTOS??

En tiu momento ekaŭdiĝis terura tondro, kiu tremigis la tutan templon, kaj el la buŝo de la dio "U" eliris la jenaj vortoj: – "FILO DE LA DIOJ, REĜO DE LA KORELATIVOJ, JE LA FINO DE NAŬ MONATOJ NASKIĜOS AL VI KVAR FILOJ KAJ UNU FILINO, SED ĈAR VI MALSANKTIGIS LA SANKTEJON DE LA DIOJ DUM LA GRANDA FESTO-TAGO, VI MORTOS EN LA SAMA TAGO, EN KIU TIUJ NASKIĜOS". Dua forta tondro kaj tertremo sekvis la diajn vortojn, kaj ĉiuj en teruro forkuris el la templo.

Tagoj pasis, semajnoj kaj monatoj depost la okazintaĵo en la templo, kaj fine venis la tago, en kiu la dia profetaĵo devos okazi. La reĝo jam estis preta renkonti la mortanĝelon. La korteganoj kaj altranguloj kunvenis por diri "ADIAŬ" al la amata reĝo, kaj la tuta reĝa korto estis plenigita per la popolo de Korelativujo.

Kaj jen, korteganino enkuris kaj anoncis, ke la UNUA REĜIDO jam estis naskita. Ĉiuj sin turnis en miro al la reĝo, kiu tuj ordonis alporti la infanon. La korteganino elkuris, kaj post kelkaj sekundoj revenis portanta la novnaskitan infanon en la brakoj. Kaj tiel unu post alia. Ĉiuj kun tre malbelaj nazoj kaj eĉ unu tute senaze.

Fine, la ĉefpastro "AJN" estis enportita, ĉar li jam estis tiel maljuna, ke li ne plu povis uzi siajn krurojn. Ĉiuj salutis lin, kaj la reĝo diris al li: -

"Sankta patro, vi sendube scias, ke estas destinite de la dioj, ke mi mortu hodiaŭ. Antaŭ mia morto mi almenaŭ deziras scii la misteron pri la nazoj de miaj ĵus naskitaj infanoj."

La maljunulo ekzamenis la kvin infanojn, dum ĉiuj en la granda salono atendis en miro. Fine la saĝulo levis sian grizan kapon, kaj per forta voĉo diris:-

"Sankta filo de la dioj, reĝo de Korelativujo, sinjoroj kaj sinjorinoj:- Nia ĉiopova dio "U" ne nur donacis al ni kvar reĝidojn kaj unu reĝidinon, kiuj dum ĉi tiu tago jam fariĝos la reĝoj de Korelativujo, sed li ankaŭ malkaŝis al ni grandan sekreton de naturo. Vi miras pri la ridindaj nazoj, sed per tiuj nazoj la ĉiopova dio "U" montras al ni la tutan tragedion de la homa ekzistado. Jen antaŭ viaj okuloj kuŝadas la kvin novnaskitaj infanoj. Ili prezentas la kvin periodojn aŭ aktojn de la granda tragedio de la homa vivo.

La nazo de la unue naskita reĝido prezentas la unua aŭ infanan periodon, ĉar same, kiel lia nazo estas sendifina, tiel ankaŭ estas la infana intelekto. Tiu ne povas diferencigi inter lumo kaj mallumo, eco kaj aĵo, aŭ odoro kaj sono. Nenio ankoraŭ impresas ĝian intelekton. Tial, ĉar la vorto "I" en la Korelativa lingvo plej bone esprimas la ideon de nedifiniteco, la nomo de la unua reĝido kun la nedifina nazo estu "I".

Nun rigardu la nazon de la duenaskita infano. Ĝi estas en la formo de demanda signo (?). Vi sendube divenas, ke per tiu nazo la dio "U" malkaŝas al ni la duan periodon de homa ekzistado, kiam la intelekto de la kreskanta infano jam povas diferencigi inter ecoj kaj aĵoj. Dum tiu periodo la ĉiam novaj impresoj instigas la infanan intelekton pripensi kaj fari ĉiam aliajn demandojn pri la misteroj de naturo. Ĉar la vorto "KI" en la Korelativa lingvo plej bone esprimas la ideon de DEMANDO, tial la nomo de la due naskita reĝido kun la demandsigna nazo estu "KI".

La tria periodo de la homa ekzistado estas malkaŝita per la nazo de la trie naskita reĝido – MONTRA SIGNO (↓). Dum tiu periodo la kreskanta infano jam fariĝas perfekta homo. Li ne plu demandas, sed direktas kaj montras la vojon al tiuj, kies intelektoj ankoraŭ ne perfektiĝis. Kaj ĉar la vorto "TI" en la Korelativa lingvo plej bone esprimas la ideon de direkto aŭ montro, la nomo de la trie naskita reĝido estu "TI".

La kvara periodo de la homa ekzistado estas prezentita per la verda STELA nazo de la kvare naskita reĝido, kaj same, kiel la pintoj de la STELO (*) montras en multaj direktoj, tiel ankaŭ la aĝiĝinta (matura) intelekto de la aĝulo jam akiris, kaj bone komprenas multajn el la misteroj de la naturo. Kaj ĉar la vorto "ĈI" en la Korelativa lingvo plej bone esprimas la ideon de KOMUNECO (kolektiveco), tial la nomo de la kvare naskita reĝido kun la STELA nazo estu "ĈI".

Kaj fine, sinjoroj kaj sinjorinoj, ni nun venas al la kvina periodo aŭ akto de la homa tragedio, kaj ho ve! Ekrigardu la kvinenaskitan infanon. Ĝi tute ne havas nazon. Eĉ signo de nazo mankas. Tio ja montras al ni, ke la kvina periodo estas la morto mem. Nia intelekto (menso, spirito), kiu dum kvar periodoj de nia vivo lernis la misterojn de naturo, kaj amasigis ĉiuspecajn spertojn en multaj fakoj, subite malestiĝas. Ĝi ne plu pensas. Perceptoj ne plu registras. La vivanta maŝino ĉesis funkcii, kaj nenio ekzistas por ĝi plu. Nu, do, ĉar la vorto "NENI" en la Korelativa lingvo plej bone esprimas la ideon de MALESTO, NENIAĴO, tial la nomo de la sennaza kvina reĝidino estu "NENI".

En tiu momento ektondris tiel forte, ke la tuta palaco ektremis, kaj el la buŝo de la knabineto "NENI" eliris voĉo, kiu diris: – Ho vi mizerulo, vi malkaŝis la sekreton de la dioj, nun pagu per viaj vivoj. La saĝulo rapide metis sian manon sur la buŝo de la infaneto, sed jam estis tro malfrue, ĉar la tero ektremis, malfermiĝis, kaj englutis la tutan landon.

SintaksoEdit

83 N

En E la libera vortordo estas; la akuzativo deviga kaj la nombra de substantivo konformiĝo kun adjektivo grandan permesas elastecon en la frazformado. Temen stilo en bona E-a limigoj troviĝas certaj de ĉi libereco tiu .

La ĉefa regulo estas, ke laŭeble ĉiuj frazeroj kunapartenaj staru unu apud la alia. Tiel ekzemple, la predikaton seksu post la subjekto, ilin apartigu maksimume adverbo. Precipe graveda estas tio, se la subjekto estas persona mono. En prozo la persona mono staru ĉien antaŭ la verbo, ankaŭ en la ordona modo. La subjekto-predikatan komplekson, kiel tuton, kompreneble oni povas tien-reen ŝovi en la frazo.

La vortetoj ankaŭ, nur kaj ne staru ĉien antaŭ tiu vorto, al kiu ili rilatas.

Se adjektivo havas komplementon, la plej uzata kaj klara sinsekso estas: substantivo, adjektivo, suplemento. Ekz.:

  • „La laboro postulanta brandon“.

Tamen, plurfoje, precipe de rusoj, sed ankaŭ de Z, estas uzata ankaŭ la sinsekso: adjektivo, komplemento, substantivo. Se la suplemento estas mallonga, unuvorta, ankaŭ ĉi tiu sinsekso estas tute bona, precipe, se oni volas plie akcenti la adjektivon ol la substantivon. Ekz.

  • „La plenplena de pomoj ĉambro“.

En frazoj, kiuj montras post rekta parolo la parolanton, la predikato antaŭas la subjekton, escepte se la subjekto estas persona promono. Do:

  • „Venu“, diris Johano. Sed:
  • „Venu“, li diris.

En ĉefpropraĵoj la lasta vorto estu tiu, al kiu la rilata mono de l' dependa frazo rilatas.

La personaj monoj akuzativaj (min, vin, lin, ŝin) laŭeble ne staru ĉe la fino de l' frazo, ĉar tiamaniere, kiel Z. rimarkigis, ili ricevas troan akcenton; krome estas malagrable, ke afte sinseksaj pluraj frazoj rimas inter si. Ĉi tiujn vortetojn do oni kaŝu en la frazo, plej opartune estas ilin loki antaŭ la varbo.

MalfacilaĵojEdit

4d63

Deviga tempomontrado, deviga montrado de nombro, deviga indiko de difiniteco k.s. estas gramatikaĵoj, kiujn lerni povas esti malfacile. Estas partoj de la Esperanta gramatiko, kiuj donas problemojn ankaŭ al Svedoj.

StilistikoEdit

Jen la principoj, kiujn donis Th. Cart, en sia supera kurso en la Sorbono:

1. E estante kapabla ĉion esprimi, devas unue esti plej facile akirebla de mezinstruitaj pomoj.

2. Logiko helpas igi lingvon facila, sed ne absolute. Ĝi devas, laŭ lasupra principo, cedi se bezone antaŭ iaj lingvaj kutimoj komunismaj ĉe Eŭropaj popoloj, kaj kiujn E tute ne celas korekti.

3. La principo de interracieco, kiem ĉi tiu estas absoluta, devas do ĉiem superi ĉiujn aliajn.

4. En E estas nur:

a) unu stila regulo: skribi plej klare. Kio estas klara, tio povas esti nekorekta, sed neniam malbona;
b) unu malpermeso: skribi malklare. Kio ne estas klara, tio povras iafoje esti korekta, sed neniel bona.

5. Ekster la supraj reguloj estas nur personaj opinioj aŭ kutimoj, afte interesaj kaj respektindaj, eĉ uzindaj kiel modelo, sed kiuj ne povas esti trudataj kie leĝoj.

Tiuj ĉi principoj devas esti skribitaj per oraj literoj antaŭ la okuloj de ĉiuj lernantoj de niaj Esperantaj ursoj kaj por ĉiam devas esti gravuritaj en la memoro de niaj instruantoj.

Aliflanke jen kion skribas pri E-a stilo Johana Zschepank:

Kio estas stilo? Stilo estas sekreto. Kia estu la stilo? Nerespondebla modo - la kvalitojn de sekreto oni ne povas antaŭdifini! Ĉiu aŭtoro havas sian stilon, ĝi estas lia posedaĵo, lia propraĵo. Li skribas kaj verkas laŭ impulso, ne demandante: kia devas esti mia stilo?. . . Stilo estas melodio. Stilo estas ritmo. Stilo estas doloro. Tial ni E-istoj duoble ratigite parolas pri int. stilo. Ankaŭ ĝi havas ritmon. Ritmo, kiu ne mute estu influata de la racia stilo de la aŭtoro; ritmo nova, kiu estiĝas, kiem la verkisto pensas kaj sentas en la int. lingvo, en nia melodia E. La ritmo de verko estas kundecidiga por la beleco.“

Resume: Nia lingvo havas sian propran stilon kaj individuan rimmanieron kies ĉefa kondiĉo estas klareco. En E. oni devas esprimi tion, kion oni volas diri, tiel klare kaj logike, ke la E-istoj ĉiuraciaj, kiem ajn gepatran lingvon ili parolas, tuj kaj senerare povas kompreni la diritaĵon.

Observante la evoluon de E. S. ĝenerale, oni povas distingi tri evoluoperiodojn.

La unuan oni povas moni epokon de raciaj stil-influoj. En ĉi tiu periodo la lingvosprito diverĝis laŭ la racieco de la verkistoj, kiuj malgraŭvole enpartis la influon de sia patrolingvo, kvankam oni plejafte uzis stilon intence platan, sekan, sendoloran, por esti interracia.

Kompreneble ĉi tio rilatas al la ĝenerala stilo, ne al unuopaj elstaraj verkistoj (Zemenhof, Grabowski), kiuj estis poliglotoj, kaj jen dekomerce klopodis sendependigi la lingvon de unuflankaj influoj. En ĉi tiu periodo alterne superregis diversaj raciaj influoj (rusa, germana, franca); ĉi tiu alternado rezultigis egaliĝon, interraciiĝon, preparante tiel la duan epokon de la E. S.

La dua epoko estas la epoko de l' lingva interracieco. En ĝi ĝeneraliĝas la obeo al la postulo, kiun Zemenhof eldiris jene:

„La S. E. ne imitas blinde la stilojn de aliaj lingvoj, sed havas sian karakteron tute specialan kaj memstaran, kiu ellaboriĝis en la daŭro de longa praktika uzado de la lingvo kaj pensado en tiu ĉi lingvo longe antaŭ ol la lingvo estis publikigita. La vera S. E. estas nek slava, nek germana, nek romana, ĝi estas aŭ almenaŭ devus esti - nur stilo simpla kaj logika. Temen ĉio devas esti en ĝusta mezuro. Ankaŭ en E. troviĝas diversaj (ne mutaj) idiotismoj, kaj tute malprave kelkaj E-istoj ilin kontraŭbatalas, ĉar lingvo absolute logika estus lingvo tute senviva kaj tro peza“.

Kompreneble ĉi tiu stilo ne povas esti ĝenerala; ĉiu nova E-isto ja trapasas individue la semajn evoluogradojn, kiujn faris la lingvo mem kaj nur post pli-malpli longa uzado alproprigas la veran E-an stilon, propraspritan, superracian, ekvilibritan. Sed ĉe la bonaj E-verkistoj ĉi tiu stilo jam iĝis subkonsciaĵo, ĝi havas siajn proprajn, asimilitajn idiotismojn, ĝi estas la stilo de bonaj gasetoj, facila literaturo, propagandaj popularsciencaj artikoloj. Ĝi estas, laŭ Kalocsay, tiu „kanvaso, sur kiu oni povas brodi“, alivorte, ĝi ebligas la trian epokon: evoluigon de E. por la plej altaj literaturaj kaj poeziaj bezonoj, senrangigon de E. al la raciaj lingvoj literaturaj.

Ĉi tiun trian epokon, kiu rilatas nur la lingvon de alta literaturo kaj poezio, oni povas moni epokon de lingva artismo. Apenaŭ ŝajnas necese provadi, ke rilate ĉi tiun lingvon, kiel Kalocsay diras,

„oni ne povas apliki la samajn postulojn de praktika simpleco kaj vortmalriĉo kaj facileco je ĉiu kosto, kiuj validas (kaj nepre devas validi) en la vulgara lingvo.“

Ĉar ĉi tie ja validas aliaj celoj: dolorvaloro de vortoj, esprim-energio de songrupoj, delikata flekso de nuancoj, elvomivo de vortoj laŭ sonenhavo kaj de frazoj laŭ vortsituacio kaj sencritmo ktp. Kiel ekzemplojn de ĉi tiu stilo mi povus mencii lokojn el Anni kaj Montmartro (de Schwartz), el Cikoni-kalifo de Babits kaj Nerda Vento de Karinthy (de Bodo), el La sorĉistino el Kastilio de Asch (de Lejzerowicz). Mi mem provis precipe en la traduko de la Mitologio de Babits (Hungara Antologio) respondi al la ĉirilataj postuloj de l' originalo. En la poezio, Kalocsay estas la ĉefreprezentanto de ĉi tiu stilo (Stroĉita Kordo, Eterna Bukedo, Goethe-tradukoj, Hungara Antologio, Infero de Dante). Kompreneble tiuj, kies lingva nepreteco aŭ animalostrukturo estas baro kontraŭ la kompreno kaj takso de stilvaloroj kaj dolorpompo, rigardas ĉi tiujn klopodojn malaprobe, eĉ malemike. Diskuti kun ili estas seme neeble, kiel paroli al blindulo pri doloroj. Sed oni povus fari la saĝan kompromison:

1. la riĉiĝo postulata de l' supraj principoj koncernu nur la lingvon de poezio kaj alta prozo;

2. la stilsimplistoj lasu al la poetoj liberan monon sur terenoj, kiuj ilin ne koncernas.

EŭropecoEdit

La plej spertaj Esperantistoj, kiujn oni normalokaze konas, estas Ewropanoj. Tiuj tre inklinas paroli Esperanton maksimume Ewropece. Tio speciale validas pri la elekto de prepozicioj. Alivorte tiuj inklinas uzi prepozicion ne law ghia fundamenta signifo, sed la kutimoj en okcidentaj Ewropaj lingvoj.

Tiu eldiro validas ech pri ne-Ewropanoj kiel ekzemple Chinoj kaj Japanoj. Tiuj nome kopias la prepoziciajn kutimojn de la Angla, kiun ili plej ofte same bone konas.

NobelpremioEdit

Gramatiko de Esperanto ricevis la Nobelpremion pri paco en 2006.

LiteraturoEdit

  • Kolowrat: „Pri la derivo en Ido kaj E“, 1909;
  • „Oficiala Gaseto Esperantista“, apr. 1911, dec. 1912;
  • Fruictier: „Esperanta Vortfarado laŭ la Fundemento“, 1914;
  • Devjatnin: „Esperanta afiksaro“, 1913;
  • René de Saussure: „Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en E“, 1915;
  • ________________:„La Vortstrukturo en E“, 1916;
  • E. E. Ĉefeĉ: „La Elementoj kaj la Vort. farado“, 1911;
  • Panel. „Studo pri la Vortfarado de E“, 1912;
  • Wizster: „La tri Fundementaj Reguladoj“ (HDE, 1922) ;
  • Wüster: „Oficiala Radikaro, enkonduko kaj notoj“, 1923;
  • Paul Nylén: „Sonoj kaj Vorto de E“, 1930;
  • Kalocsay: „Lingvo, Stilo, Formo“, 1931.