Korupto
El Neciklopedio
"Ne koleru, nek kolerigu la aliajn, sed ghoju kaj ghojigu la aliajn"
~ Esperantujisma Slogano pri koruptado
"Ne diru al panjo, ke mi enmiksiĝis la politikon. Ŝi ankoraŭ pensas, ke mi ludas pianon en tiu bordelo"
~ Anonimulo pri politiko
"Mi ne komprenas kial kelkiuj elektas la krimon kiam estas tiom da laŭleĝaj manieroj esti malhonesta"
"Hau lakohi moe tamba nasaun ne'e nakonu ho korupsaun ho hahalok membru governu sira ne'ebe korupto, husu ba Primeiru Ministru"
~ krokodilo pri korupto
"Diable, mi ne kapablas tajpi simplan komenton hodiaŭ"
"Tre utila artikolo"
"Stranga sperto!"
~ Tigro pri interparolado kun koruptito
"Tre bela kaj inspiriga teksto, kiun mi tiom ĝojas vidi en Esperanto ĉi-tie! "
~ leganto pri ĉi tiu artikolo en Neciklopedio
[redakti] Metodo
Koruptanto rajtas prilabori oficiston en buroo, hotelo, propra domo. Oni povas organizite skribi leterojn al la oficistoj, voki ilin per telefono, aŭ povas komenci kampanjon. Kelkaj organizoj povas mone kaj per servoj apogi siajn ŝatatajn kandidatojn. Pliofte oni simple montras monon al koruptoto.
[redakti] Lobiado
Specifika formo de korupteco estas lobiado. Lobiado (aŭ gruppremado) estas provo de unuopuloj kaj interesgrupoj influi la decidojn de registaroj aŭ aliaj potenculoj. La nocio origine signifis, ke la lobiistoj provis influi voĉdonojn de la leĝfaristoj en la koridoro, antaŭĉambro (angle lobby) de la leĝfarada kamero, ĉefe per mono aŭ putinaj servoj. Ĝi aperas iugrade en ĉiu politika sistemo.
[redakti] Publika laŭdiro
Unu altranga oficulo en cara Rusio plendis al sia amiko: “Oni konstante klaĉas pri mi, ke mi prenas koruptmonon. Kion fari por ĉesigi tiujn klaĉojn?”
La amiko diris: “Mi havis tute saman problemon. Sed la klaĉoj rapide estingiĝis, post kiam mi ĉesis preni koruptmonon.”