Kosmonaŭto
El Neciklopedio
"Aliloka ĉielo estas sama ĉielo"~ Zamenhof
"In orbita grave nil.
(En orbito pezas nenio.)"
~ Latina proverbo
"Mi supreniros en la ĉielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon…"
~ Ĉefanĝelo Lucifero, patrono de kosmonaŭtoj
"Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la Teron."
~ Jesuo pri nekosmonaŭtoj
".........!!!!"
~ Mutulo pri kosmonaŭtoj
Kosmonaŭto aŭ astronaŭto aŭ kosmoŝipisto [1] estas persono (viro, virino aŭ infano; aŭ malpli ofte porko, anaso aŭ muso), kiu flugas tra spaco per (nu, ne ĉiam!) rusa kosmoŝipo.
Enhavo |
[redakti]
Famaj kosmonaŭtoj
Nu, bone, nia neŭtrala vidpunkto nin devigas agnoski, ke kelkaj fruaj kosmonaŭtoj estis sklavoj el malantaŭ la fera kurteno.
Tamen, preskaŭ ĉiuj de la famaj kosmonaŭtoj estas usonanoj. Inter la plej rimarkindaj...
- Will kaj Penny Robinson, la unuaj infanoj en spaco. (Vidu sube.)
- Garner Ted Armstrong, kiu elsendis el la luno pri la Sankta Biblio.
- Poĉjo Porko, la unua porko en spaco, kaj la unua persono, kiu tie manĝis picon.
- James T. Kirk, kiu faris kontakton kun la klingona imperio.
- Donaldo Anaso, la unua angla-parolanta akvema birdo, kiu portis maristan ĉapon en spaco.
- Miĉjo Muso, la unua muso en spaco.
- Tinĉjo kaj siaj kunvojaĝuloj. (Fakte el Belgio.)
- Bzz-bzz, la unua abelo en la spaco, kiu hazarde vojaĝis kun Donaldo Anaso (Pro tiu kialo la misio preskaŭ fiaskis).
- Krr-krr, la unua blato, kiu hazarde vojaĝis kun Donaldo Anaso (la ŝipo estis ja malpura!).
- Blb-ŝblb, la unua mikrobo (tuj sekvita de miljardo da aliaj mikrobo).
Noto: Daffy Anaso estas la dua anaso en spaco. Ĝis nun, li senlime malamas Donaldon pro tio...
"Estas eksterordinara sento de malkovri tiun malesploritan parton de la universo!"
blb-ŝblb la mikrobo, post sia vojaĝo
[redakti] Kosmonaŭtidoj
La filo aŭ filino de kosmonaŭto nomiĝas "kosmonaŭtido". Will kaj Penny Robinson estas kaj kosmonaŭtidoj kaj kosmonaŭtoj, ĉar ili iris en spacon kun la gepatroj, John kaj Maureen Robinson.[2]
[redakti] Kosmonaŭto kiel verkisto
En tipa spaca vojaĝo, estas longaj intertempoj, kiam okazas nenio. Dum tiaj intertempoj, la vojaĝantoj ofte okupas sin verkante proverbojn en esperanto, aŭ kelkfoje en latino. Multaj ekzemploj troviĝas en la libro Agoj kaj diraĵoj de la kosmonaŭtoj de Konfuceo.
[redakti] Kosmonaŭto laŭ deveno
Tri astronaŭtoj enkosmiĝas por trimonata kosmovojaĝo. Unu el ili estas usonano, alia estas italo, kaj la lasta estas idisto.
Kiel por ĉiu kosmovojaĝo, ili rajtas kunporti po du kilogramojn da personaj aĵoj. Do, la usonano kunportas skatolojn da kokakolo. La italo kunportas spagetojn. Kaj la idisto kunportas cigaredojn.
La kosmomisio okazas normale, kaj ĉe la fino la astronaŭtoj surteriĝas.
La usonano forĵetas la malplenajn kokakolskatolojn en rubujon.
La italo klarigas detale ke la pastaĵoj estis preparitaj de lia panjo, sed ke ili estintus pli bonaj kun kianti-vino.
La idisto kuregas ĉien sur la kosmodromo, kun cigaredo en la buŝo, tremegante per ĉiuj membroj, demandante: On havus alumeto!?
[redakti] Devenoj de la vortoj
La vorto "kosmonaŭto" verŝajne devenas el la angla naughty (prononcita kiel naŭti aŭ noti), kiu signifas "petola" aŭ kelkfoje "la peniso". La kialo povas esti la simileco inter raketo kaj peniso.
"Astronaŭto" devenas el la angla ass, kiu signifas "la postaĵo". Vere, tre fortajn sidvangojn oni devas havi por rajdi raketon. Alie oni forfalas.
[redakti] Rekordo
Sovetio havas la rekordon pri la daŭro de kosmoflugoj, ĉar de 1964 orbitas sovetia kosmonaŭto.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Notoj
- ↑ Laŭ la libro Eĉ pli bona lingvo, la sekvantaj vortoj eĉ pli bonas
"Spacisto, kosmisto, aŭ stelnavigisto;
Ĉiela aŭtisto, spacŝippurigisto…" - ↑ La aventuroj de la Robinsonoj, la unua spaca familio, estis la temo de la televida dokumentario Perditaj en Spaco.


