Kranio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

Ĉi tiu paĝo NE estas apartigilo: listo de artiŝokoj kun sama aŭ preskaŭ sama spiceco.
Bonvolu gustumi.

"Se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Ma tu es justa."

~ Idisto
Comparacion111.jpg

"Fiera mieno -- kapo malplena"

~ Zamenhof pri iu ajn
250px-Pirate Flag of Rack Rackham.svg.png

Nacia Flago

"En ĉiu kranio estas sia opinio"

~ Zamenhof pri kranio
100.jpg

Kranio, bonalingve kranujokranlando estas skeleto de kapo.

[redakti] Kranio verŝajne ne estas ĝusta nomo

Laŭ Akademio de Esperanto la nura ĝusta nomo de tiu aĵo estas krajno. Sed la Akademio neniel asertas, ke la nomoj, kiujn ĝi rekomendas, estas la solaj ĝustaj. Rekomendado de unuj formoj ne aŭtomate signifas kondamnadon de ĉiuj aliaj. En la okazo de "kranlando" la rekomendo de la Akademio montriĝis ne tre sukcesa. Ĝenerale oni uzas "Kranujo/Kranio" ignorante la Akademian rekomendon de "Krajno". Pro tio ĉi-punkte la Esperanta Neciklopedio devias de la Akademia rekomendo. Eĉ povas esti, ke la Akademio baldaŭ ŝanĝos sian rekomendon ĉi-punkte por alĝustigi al Neciklopedio.

La formo Krajno estas vere preskaŭ ne uzata (nur fojfoje por doni iun historian aŭ - ege foje! - naciisman koloron). La nomo de la lando estas nature derivata el la nomo de la ĉefa nacio - kranoj --> Kranio. La diskuto estas sencela. Inter la esperantistoj eĉ ne unu nomas la aferon Krajno.

Logo do kranio.jpg

Blazono de Krania armeo

[redakti] Kranio (lando)

Kranio MC Rio de Janeiro.jpg

Nacia Blazono sur ambasadejo en Brazilo

KranioKranujo (nacilingve Kранïа) estas lando de kranoj. Ĝi estas ŝtato en Orienta Eŭrabio. Sude ĝi estas lavata de la Nigra kaj Azova maroj.

Oriente, nord-oriente kaj norde ĝi limas Rusion, norde — Belorusion, okcidente — Pollandon, Slovakion kaj Hungario, sud-okcidente Ukrainion, Rumanion kaj Moldavion. La marajn limojn Kranio havas ankaŭ kun Bulgario, Turkio kaj Kartvelio.

[redakti] Historio

Jaro 1957: La arkeologia profesoro Henry „Indiana“ Jones la juna kune kun sia kolego Mac estas forkaptita de agantoj el la sovetunia sekreta servo KGB sub gvido de majoro Dovĉenko kaj de Irina Spalko.Li serĉu por ili en la usona armea sekreta zono Areo 51 keston kun la restaĵoj de kranio kun stranga formo, eventuale aparteninta al ekstertera vivaĵo. Dum la arkeologo provas eskapi kaj eviti, ke la sovetunianoj ricevas la keston, Mac montriĝas perfidulo sekrete kunlaboranta kun la sovetunianoj.

Indiana Jones fuĝas de la KGB-anoj, kiuj sukcesis rabi la keston. Fuĝe li pasas atomboman testejon kaj nur kun apenaŭ kredebla bonŝanco pretervivas la testan eksplodon de atoma bombo en per plumbo sekurigita fridujo.

Pro suspektoj de la usona registaro, ke la arkeologo povus esti duobla spiono, oni forprenas de li la universitatan profesoran postenon. Sekve li decidas forlasi la urbon, sed la junulo Mutt Williams petas lin resti, ĉar malnova amiko de Indiana Jones, profesoro Oxley, senspure malaperis kun la patrino de Mutt: la junulo montras al Indiana Jones koditan leteron de Oxley, kun la patrino taskigis al Mutt transdoni al la arkeologo. En la letero temas pri "kristala kranio", pri kiu Jones kaj Oxley revis dum la komuna studa tempo. Nekonatuloj ĉasas la arkeologon kaj la junulon trans la universitata kampuso, por ricevi la misteran papereton, sed la duopo eskapas el la fuĝo. Kune la du flugas al la antikva urbo Nazca en Peruo, por sekvi la spurojn de la letero.

En Peruo la du vizitas la ĉelon de Oxley, en kiu li estis malliberigita pro freneziĝo. La profesoron mem ili ne trovas, sed el desegnaĵo sur la ĉela planko ili ricevas valorajn informojn, kie serĉi la kristalan kranion.

En ruino de antikva inkaa konstruaĵo ili atakiĝas per grize kolorigitaj kaj per kranioj maskitaj indiĝenoj, sed fine ili trovas la kranion en la tombo de la hispana konkeristo Francisco de Orellana. Tamen la eksa kolego Mac persekutis ilin kaj Indiana Jones kun la junulo malliberiĝas fare de sovetuniaj soldatoj. En kampadejo en la amazona praarbaro en la nordoriento de Peruo Indiana Jones kaj Mutt renkontas la same malliberiĝintajn freneziĝintan profesoron Oxley kaj la patrinon de Mutt, Marion Ravenwood.

Post kiam Indiana Jones estas devigata spirite komuniki kun la kristala kranio kaj pro tiu testo mem preskaŭ freneziĝis, li sukcesas fuĝi kun Mutt, Marion kaj Oxley el la sovetunia kampadejo. Tamen ili rapide rekaptiĝas, ĉar Indy kaj Marion preskaŭdronas en fosaĵo de flosanta sablo. Pro timo de morto en tiu situacio, Marion konfesas al Indiana Jones ke li estas la patro de Mutt.

Ĉar la kristala kranio devas esti reportata al sia origina loko, legenda urbo el pura oro, la sovtunianoj kun siaj kaptitoj ekvojas tien tra la ĝangalo. Indiana konvinkiĝas, ke la perfida ekskolego Mac tamen estus je lia flanko, fine rekaptas la kontrolon kaj reliberiĝas: Komenciĝas batala vetveturo tra la praarbaro, kiun gajnas Indiana kaj siaj amikoj. Pli kaj pli Oxley remalfreneziĝas.

Ili atingas la legendan urbon kaj malfermas la pordon al la templo, al kiu ili devas reporti la kranion. Tamen la sovetunianoj sekvas ilin, ĉar Mac malgraŭ ĉiuj asertoj plu estas duobla spiono je la flanko de la KGB kaj dumvoje dismetis elsendilojn, kiuj ebligis facilan persekuton. La sovetuniaj soldatoj reforprenas la kranion de Indiana, por mem reporti sin al sia loko. Nun ankaŭ la lasta el dek tri kristalaj skeletoj, kiuj en la templo sidas sur tronoj, rehavas sian kranion, kaj la kranioj liberigas sian forton. La estaĵoj, kiuj unuiĝas al unu vivaĵo, volas danke donaci ion al la homaro, kaj Irina deziras por si la tutan mondan sciaron, favore al la gvida rolo de la Sovetunio sur la tero. La templo komencas disfali, kaj Irina tro malfrue ekkonas ke ŝi ne povas elteni tioman informoamason. Ŝi petas la fremdajn estaĵojn ĉesi, sed jam tro malfruas kaj ŝi mortas en speco de flamo, kiu de interne voras ŝian korpon. La sovetuniaj soldatoj kaj ankaŭ Mac, kiun Indiana malgraŭ la ripeta perfido provas savi, mortas en la ruiniĝanta templo aŭ suprentiriĝas al ĉiela transportilo, kiu suprenŝvebas el la templo. Indiana kaj siaj amikoj sukcesas eskapi el la ruinoj kaj observas, kiel la Nifo malaperas, la ruinoj kaj la tuta valo kolapsas kaj inundiĝas.

Ree hejme en Usono, Indiana reekhavas sian profesoran postenon en la univerisitato, Oxley daŭre restas malfreneza, kaj la filmo finiĝas per geedziĝa ceremonio de Indiana kaj Marion.

[redakti] Kristala kranio

Kristalaj kranioj estas famaj aĵoj el ekde fino de la 19-a jarcento. Ili estis pretigitaj per borilo, modernaj iloj; poluritaj per silicia karbido kaj korundodiamanto, kies spurojn oni trovis en 2008 per rentgendifrakcia kaj elektronmikroskopa analizadoj. Tiuj poluraj materialoj estas uzataj en la moderna industria epoko.

La kristalaj kranioj aperis ekde fino de la 19-a jarcento en bonnomaj institutoj, muzeoj kaj oni longtempe ligis al ili originon el la majaa aŭ azteka epoko. La kranioj grandas 15-25 cm.

[redakti] Kranio (valuto)

Kranio estis valuto de Danio antaŭ de eŭro. Kranio estis farita el ostaro de la kapo, parto de la skeleto, kiu entenas kaj ŝirmas la cerbon de la vertebruloj. Oni ankoraŭ uzas ĝin en teatro por roli Hamleton.

[redakti] En ekspozicio

Oni montris la kranion de Cromwell. "Ĝi estas falsa" protestis ĉeestanto. "Cromwell havis kapon grandan, kaj tiu kranio certe apartenis al infano." "Nu," respondis la montristo, "tio estas la kapo de Cromwell, kiam li estis infano!"

[redakti] Frenologio

La frenologio estas scienca fakto laŭ kiu la tuberoj sur la kranio de individuo reflektus ties karakteron, personecon, intelekton...

Tiun fakton malkrovis la germana neŭrologo Franz Joseph Gall, en verko eldonita en 1820 en Parizo sub la titolo:

"Anatomie et physiologie du système nerveŭ en général et du cerveau en particulier avec des observations sur la possibilité de reconnaître plusieurs dispositions intellectuelles et morales de l'homme et des animaŭ par la configuration de leur tête".
(Anatomio kaj fiziologio ĝenerale de la homa nerva sistemo kaj precize de la cerbo kun observoj pri la ebleco ekkoni plurajn intelektajn kaj moralajn emojn de la homo kaj de la bestoj per la formo de ties kapo).

En 1843 la franca kuracisto François Magendie kvalifikis la frenologion de scienco. Ĉiukaze ĝi malfermis pordon al uzado de tiaj konoj fare de policanoj kiuj pretendis tiele koni la verajn karakterojn de suspektinduloj, tiele ke multaj estis akuzitaj pro "sia vizaĝo" ĉar tiu estus pruvo de kulpo.

Pravigita de la faktoj, tiu teorio malfermis la vojon al la nocio de lokalizo de la cerbaj funkcioj, kiun studis inter aliaj la franca anatomiisto Paul Broca.

Konfuzu kun: Fenologio.

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj