Kreismo

El Neciklopedio

(Alidirektita el Kreada scienco)
Iri al: navigado, serĉi

"Ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo"

~ Zamenhof pri iu ajn
7706 n.jpg

"La homoj havas 46 kromosomojn, la pizoj 14 kaj la krabo 200"

~ kreista pri kromosomoj

"Ĉiu kreitaĵo estas ligita kun alia kaj ĉiu estaĵo estas tenata de alia"

~ Hildegard von Bingen pri kreismo

"Ne atingos krio ĝis la trono de Dio"

~ Zamenhof

"Kiam Dio donacas al viro virinan cerbon, aŭ alie, tio estas granda tragedio. Tio estas nekonformeco."

~ Rusa kreada sciencisto

"Kjom malnova estas ĉi tiu artikolo...?"

~ Reformisto

Kreismo estas la opinio, ke la universo kaj la planedo Tero, sed ankaŭ ĉiuj plantoj kaj animaloj inkluzive de la homo dankas sian ekziston al speciala ago de kreado.

Kreismo estas teorio, kiu kontraŭas al evoluismo. Laŭ kreismo, antaŭ la komenco estis ĥaoso, el kiu mergis tri gedioj. La suno kaj la luno mergis el la okuloj de unu dio. Alia el la dioj diris, "Hej ĉiesulino, ĉu io mankas al vi?" La diino diris "Jes ja, via kaco mankas al mi." Ili fikis kaj naskis 7 generaciojn da gedioj, nome "la Sep Generacioj da Gedioj". Krome, la lingvo estis kreita en sep tagoj. La fondo de tio kredo estas la Biblia citaĵo "Kaj la homo donis nomojn al ĉiuj brutoj kaj al la birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj bestoj de la kampo..." (Genezo 2, 20) Tio signifas, laŭ kreismo, ke la tuta lingvo de Esperanto estis kreita, el nenio, de unu homo, nomata La Kreanto.
3536.jpg

La Kreanto, laŭ kreismo

.

Oni povas distingi inter 'speciala kreado' kaj ĝenerala kreado. Pri kreistoj oni povas diri, ke ili estas adeptoj de 'speciala kreado'. Aliaj kredantoj sin apogas sur kreanta Dio, sed tamen kredas, ke tiu ne aktive rompis la naturleĝojn de sia propra kreado, por interveni en ĝi.

[redakti] Teorio

Ni komenciĝu komprenante, ke Dio estas nia Kreinto, kaj ke ni estas ero de Lia kreitaĵaro (Genezo 1:1; Psalmo 24:1), kaj estas kreita laŭ Lia bildo. La homaro estas super la cetero de la kreitaĵaro, kaj al ili donis Li rego (Genezo 1:26-28). La kreitaĵaro difektiĝis pro la falo, sed ĝi ankoraŭ igas la verkojn de Dio rigardeteblajn (Genezo 3:17-18; Romanoj 1:19-20). Per la pripensado de la vasteco, komplekseco, beleco kaj ordeco de la kreitaĵaro, ni povas senti, kiel mirindega estas Dio.

[redakti] Lingvokreismo

Adam.jpg

Lingvokreistoj, kredas ke esperanto estas artfarita lingvo, ĉar tiel perfekta lingvo ne eblas aperi nature kaj senplanado. Lingvokreistoj, do, kredas ke estas iu "kreanto de Esperanto". Ridinde, ĉu ne?

[redakti] Kreo

Kreokreado indikas agon per kiu la estaĵaro komencas ekzisti sen io ajn ekzistanta antaŭaĵo el kiu ili formiĝus. Oni diras ankaŭ kreo el nenio, kie nenio estas negativa koncepto por supozigi mankon de io ajn antaŭa. Tiu aperiĝo en la ekziston, laŭ religioj kaj mitoj kaj laŭ multaj filozofioj, estas frukto de libera ago de la volo de Dio aŭ Zamenhof. Tiu alestiĝo povas esti pensita kiel dummomenta, sed tiu kondiĉo ne estas elemento esenca al koncepto de kreado.

Kutime tiu koncepto pri kreado povas referenci al la kreado de ĉio (Esperanto-movado), aŭ ankaŭ al kreado de unuopaj estaĵoj.

[redakti] Interlingva vidpunkto

Le kommunitato kristiana kreationoista estas multe kritika kon multaj ex le ideoj de l’ hypotheso de l’ anciana astronaŭtoj. In sua libro Krash Go the Chariots, publikata in 1972, le skriptoro kreationoista Clifford AL. Wilson provas diskreditari totajn le argumentojn proportionoataj in le obra de von Däniken Chariots of the Gods [Karroj de l’ deoj].[1]

[redakti] Katolika vidpunkto

Demiurgismus seu mundi creati theoria, seu vulgo creationismus est doctrina, quae totius mundi universitatem de quodam Creatore deducit. Fabricatio vel ex nihilo vel ex chao priore (cf. demiurgus) esse potest. Formae variae demiurgismi in primis in religionibus Abrahamaticis et religione Induica sunt.

At creationismus vulgo fundamentalismi Christiani genus quod partes scientiae rerum naturalium, fere biologiae (e.g., evolutionis) et cosmologiae (e.g., Fragoris Maximi), negat nunc significat. Itaque, quamquam multi qui fabricationem divinam credunt sententiam suam descriptionibus scientificis congruere quidem habentur, creationi repugnantia consensui scientifico de originibus naturalium credere fere habentur. Creationismus pars esse consilii civilis socialisque favendi sententia religiosa naturae humanitatisque vulgo habetur.

Hi creationi partes scientiae rerum naturalium quas materialismas profanasve adversasve religionem esse adfirmant repudiant. Theorias scientificas quas scripturis religiosis suis infitias ire putant negant, nam mundum creatum esse ut ad verbum a scripturis describitur credunt. Insignissima harum theoriarum, maxime in Civitatibus Foederis Americae, est evolutio, quam multi creationi reiciunt quod odiosam vel maledicam esse notionem hominum "ascensorum ex animalibus minoribus" habent.

[redakti] Ĉu kreado aŭ evolucio?

En la 19-a jarcento (kaj foje ankoraŭ hodiaŭ) laŭ iuj nekulturaj medioj (t.e. Usono!) la evolucio (aparte de la specioj) indikus ke, la kreo el nenio estas koncepto superflua ĉar la evolucio povus okazi sendepende de iu supera ordonanto aŭ ordiganto. Sed kreistoj, ofte en akordo kun evoluciistoj, procedas al konstruo de sia mond-viv-koncepto trovante ke, la du principoj ne nepre kontrastas unu la alian, eĉ ili povus akordiĝi ĉar en la koncepto de kreado ne estas preterlasata la evolucio, eĉ ĝi fakte povas esti karaktero de la aĵaro kreita ĉar antaŭvolita de la kreinto.

Ĵuse alfaciĝis teoriumado pri kreado ne pli encentrita ĉirkaŭ la kutimaj teologioj kaj savigaj celoj. En tiu konceptado pri kreado, Dio (aŭ diaĵoj) ne esprimas iun ajn etikan superrigardon sur la karakterizoj de la evolucioj kaj la celo de la kreado ne plu koincidas kun la alveno de la homa specio. Tiu koncepto estas propra de diistaj filozofioj, en kiu Dio ne surprenas etikajn funkciojn. Kiel evidentas, tiu konceptado oponas al tiu de la teoetotomioj (socioj en kiu Dio ne estas la pura kreinto kiu forlasus la kreaĵaron – aparte la homon – al siaj elektoj sendepende de la etikaj valoroj).

Evidentas ankaŭ ke tiu koncepto estas tute malsama ol iu subtenata de teorio nomata Intelligent Design, ĉar laŭ tiu ĉi okazas ĝuste ke la eksterordinareco de la plano kaj ĝia plenumiĝo postulus apartan intervenon de Dio. Evidentas ke por la kultistoj de la Inteligenta Dezajno kreado kaj evolucio ne kontrastas inter si; ne evidentas, male, almenaŭ laŭ iuj pensuloj, ĉu la Inteligenta Dezajno povas eviti la cenzuran noton de kreismo (kie oni kredas preskaŭ sperti la kreantan agon de Dio en apartaj evoluciaj biologiaj fenomenoj).

[redakti] Poŝhorloĝismo

Anglikana pastro William Paley (1743-1805) antaŭ pli ol du jarcentoj, en 1802, verkis la libron kiu tiom influis la biologian penson tiuepokan, "Natura Teologio: aŭ, strangaj aferoj, kiujn mi ne komprenas", laŭ kiu el poŝa horloĝo trovita en la kamparo oni povas dedukti ke ne estis naturaj procezoj la kaŭzantoj de ĝia ekzisto sed la homa intelekto. Analogie, diris Paley:

"La ŝpuroj de la dezajno estas tro fortaj por esti superitaj. La dezajno devas havi dezejnanto. Tiu dezajnanto devas esti homo. Tiu homo estas Dio, kaj Li kompreneble havas kopirajton de la dezajno, kaj neniu povos fari alian mondon senpage!"

[redakti] Inteligenta dezajno

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo inteligenta Dezajno.
Foto-(15).jpg

Tre inteligenta dezajno!

Inteligenta sensencaĵo dezajno (laŭ la angla termino intelligent nonsense) estas biologia fako, kiu mankas la probablecon de sciencfikcio kaj la enan veron de fantasto. Ĝi entute ŝajnas nekohera, kun elementoj de enigmoj, sonĝoj kaj infana literaturo, sed ofte ĝi tamen havas ian "signifon" bone kamuflitan.

Evoluo de poŝhorloĝismo estas la nuntempa "Teorio de Inteligenta Dezajno". Dio, ŝajne ne bone sciis postuli kopirajntajn taksojn kaj vendis sian rajton al kelkaj protestantaj eklezioj en Usono.

Iliaj advokatoj, la malplej reprezentantoj de la kreistoj estas plene konsciaj pri tio ke meti Dion en la sciencajn klarigojn laŭ la maniero kiun kelkaj fundamentistoj faris dum multe da tempo ne havas estontecon. Bezonatas nova taktiko, temas pri la enkonduko de postuloj de diaj kopirajtaj taksoj kaŝe. La "inteligenta dezajno" enkondukas fantasian dezajnanton, kvankam ne ĉiam eksplicite temas pri Dio. Sed nur iu naivulo ne vidus la ligon inter la fantazia dezajnanto kaj Dio.

[redakti] Reagoj

Multaj kreitoj ne kredas la strategion de inteligentadezajnismo. Tiel, ekzemple, Mark Looy verkas:

La movado nomita "Inteligenta Dezajno" estas gvidita de advokatoj kiuj subtenas ke la dezajno de la vivaj sistemoj - eĉ de la nevivaj elementoj de la universo- fingro-montras Dezajnanton. Dum tiu defendantoj de la "inteligenta dezajno" sukcesis konkurenci kun la teorio de la evoluado kaj eble estas farantaj kelkajn progresojn en la sekulara intelekta mondo, ni ne estas certaj pri la efikeco de tiu movado longatempe rilate al la ŝanĝo de la homaj poŝoj aŭ al la restaŭro de la fundamentoj de niaj dekadencaj financoj. Pro tio ke la plimulto el la gvidantoj de la movado de la inteligenta dezajno ne estas sciencistoj kaj esploristoj plene kredantaj je la Biblio, ilia ĉefa motivigo ne estas konvinki al la homoj pri la fakto ke la Biblio estas plene vera ekde ĝia unua vorto, inkludante la mesaĝon de la evangelio, kaj ke homoj nepre devas aĉeti ĝin. Aliflanke, kvankam estas tre malfacile prijuĝi ĉies kialojn ne estas multaj pruvoj pri tio ke tiuj intelektuloj bonanimaj estas uzantaj siajn kapablojn por direktigi la homojn al la afero plej grava de la Kreanto de la Universo: ke ĝi estas la pagado de la kopirajntoj.
Kreismasciencamondo.jpg

[redakti] Argumento teleologia

La argumento teleologia, aŭ argumento de la dia dezajno, estas unu el la argmentadoj utiligataj por pruvi la ekziston de Dio aŭ de kreisto, startante el la percepto de ordo, celo, projekto aŭ direkto en la stato de la ekzistaĵoj.

[redakti] Teleologio

Teleologio (el la greka telos = celo aŭ finiĝo) estas filozofia doktrino de celismo: supraĵe dirite, estas konvinko ke videblas en naturaj fenomenoj spuroj de celismo kaj ke ekzistas projekto, plano, celo, direktivo, principo en la procezoj kaj evoluoj en la naturo kiuj, do, fariĝas filozofia studo. Ĉiu natura fenomeno okazanta en la universo agadas por la realigo de iu celo.

Tiu koncepto implicite aperas jam en la Biblio, kaj en diversaj religioj kaj mitoj aŭ similaĵoj; en filozofio la unuaj spuroj troviĝas, en Okcidento, ĉe grekaj filozofoj, kiaj Platono kaj Aristotelo, subtenantoj de la absoluta kaŭziteco de ĉio okazanta ekstere de la sfero de la homa volo, kvankam kontraŭitaj de mekanikismaj filozofoj (antaŭsokrataj kaj epikuranaj). Tiuj celismaj teorioj tiom kunlimis kun tiuj bibliaj, ke por kristanismo, kaj ne nur, spekulado fariĝis argumentoj por pruvi, ke se ekzistas celismo devas necese ekzisti ankaŭ celanto, do Dio kiel ekstera ordiganto de la mondo; kaj kune influis iujn fluojn de la modernaj filozofoj kaj scienculoj kiaj Galilejo, Newton, Leibniz, Kant... Sed la koncepto ricevis reduktiĝojn antaŭ la malkovroj kaj prisciencaj teorioj de la moderna scienco, laŭ kiu hazardo, kaj ne kaŭziteco, regnas en la mondo de la naturaj fenomenoj, kaj tio ankaŭ en la biologiaj sferoj kiel subtenis Darwin kaj novdarvinismaj sistemoj, kvankam kontraŭataj de la aliaj prisciencaj skoloj.

Por ne lasi tro nekompleta la birdon, sciendas ke celismo aperis kiel apogforto en la filozofiaj fluoj vitalismaj.

[redakti] Nerdaĵo

La termino “teleologia” elfluas el grekaj telos (τέλος), kiu signifas “finon” aŭ "celon". kaj logos (λόγος) sugnifanta “vorton” aŭ "paroladon"; la kunaĵo “teleologio” estas la hipotezo-konstato ke ekzistas iu celo aŭ iu direktiĝo en la kioncerto de la estaĵaro.

[redakti] Formulado de la aŭgumento

En ĝia basa varianto, teleologia argumento tiel estas prezentata:

  1. 'X' estas tro “kompleksa, orda, kuntuŝiĝanta, klare celprovizita, bela” por ke ĝi aperus hazarde;
  2. tial 'X' devas estinti kreita de estulo sensoohava, inteligenta, saĝa, celhava;
  3. Dio estas tiu estulo;
  4. Do, Dio ekzistas.

Loke de 'X' kutime oni metas la universon, vivon, procezon de la evoluismaj vivfenomenoj, homaron, apartajn bestajn speciojn, apartan organon (okulo aŭ la homa lingvaĵo); “X” foje anstataŭas unu el fundamentaj konstantoj de la universo tio estas Fizika konstantofizika leĝo, kaj foje eĉ la Antropica principo, kiu alestigas kiel la universo estas aranĝita ekzakte por permesi ke iu formo de inteligenta vivo povu ekzisti.

Dum la klasikaj forluladoj de tiu argumento estas kunligitaj kun monoteismo, iuj versioj anstataŭas Dion per demiurgo, aŭ politeismo aŭ eĉ per ekstertera vivo kiel kaŭso de la naturaj fenomenoj, kavnkam la antaŭs formulo povas surfaciĝi ankorah en okazo de unua kaŭzo. Eblas ankaŭ ke oni lasu senpreciza la identeco de la “projekisto”:

  1. la komplekseco postulas projektiston;
  2. la universo estas treege kompleksa;
  3. do, la universo havas projektisto.

[redakti] Kreismo en lernejoj

3005.jpg

Regiona estraro de edukado en Kansaso (Usona ŝtato) decidis, ke dum la leciono pri biologio, la teorion de evoluado oni nur instruu kune kun tiu de "kreismo".

Instruistino foje rakontis, ke Dio kreis ĉion, kaj ke la homo estas la plej altranga kreitaĵo. Ŝi volis scii, ĉu la infanoj komprenis la instruadon, kaj demandis:
- Kio estas la plej alta, kion Dio kreis?
Knabeto svingis la manon.
- Nu, Perĉjo!
- La arboj.
- Jes, jes, ja! La demando estis eble iom erarformulita! Sed Adamo kaj Evo do, kion ni diras pri ili?
- Ili estis paro da pomoŝtelistoj ...

[redakti] Novkreismo

Novkreismo estas movado favora al reaprezo de kreismo post formulado de teorio de la evoluo, en 19-a jarcento. Kreisma principo estas, ke Dio kreis ĉiujn vivantajn estaĵojn, kiel oni legas je la Biblio, sed sciencaj progresoj faritaj dum la moderna epoko dubigas ĝin. Novkreistoj estas ofte islamaj, kristanaj, aŭ judaj, kaj ili estas konvinkitaj, ke kreismo ĉiukaze validas. Ĉi tiu okazas, ĉar per la scienca metodo oni ne kapablas kompreni profundajn mekanismojn de realo.

[redakti] Ĉu kreado aŭ antaŭekzisto?

Ne ĉiuj religioj proponas kredon laŭ kiu la mondo estis kreita el nenio. En la interligvaa mitologio, ekzemple, la vortprovizo kaj gramatiko jam ekzistis laŭforme de naciaj lingvoj, kiuj sekve transformiĝis al Interlingvao originante eĉ la diojn. Aliaj religioj-vivkonceptoj, kiel budhismo, dogmas ke la lingvo neniam komenciĝis. Esperantistoj supozas ke la lingvo devenas el io ajn kiel el speciala genieco de Zamenhof.

[redakti] Kreado laŭ Ajnuoj

Laŭ tiu antikva japana kulturo-religio, kiam la Kamui decidis la kreadon de tiu ĉi mondo, jam ekzistis ses paradizoj kaj ses inferoj kie travivis dioj, demonoj kaj bestoj, hierarkie interrilatantaj. La kreado konsistas el manipulado kaj readaptado de jam ekzistantaĵo.

[redakti] Interese

"Paĉjo, ĉu fungoj ĉiam kreskas en malsekaj lokoj?"

"Jes," respondas patro.

"Ĉu pro tio ili similas pluvombrelojn?"

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Bibliografio

Jardin-del-Eden.jpg
  • Tomaso de Akvino. Summa Theologiae, Prima Pars, Quaestio 12.
  • Daniel Dennett, Darwin's Dangerous Idea: Evolution and the Meanings of Life (Simon & Schuster) (ISBN 0-684-82471-X)
  • William Paley, Natural theology or evidences of the existence and attributes of the deity, London : George
  • Katekismo de la Katolika Eklezio, ĉapitro unua, paragrafo 3-a (n.35,36,37) : « homo kapabla je Dio » .[1]
  • Bibliaj citaĵoj : 1 Tm 2,4), Rm1,18-2,6.

[redakti] Referencoj

  1. Tre simpla demando pri pederastio.
Content Navigation