FANDOM


405a

"Ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis."

~ Zamenhof pri kristanaj ritoj kaj kredoj

Kristanaj ritoj kaj kredoj estas tre grava afero, ĉefe al nejudoj!

La ĉefkredoj de kristanismo estas resumitaj en 1 Korintanoj 15,1-4. Jesuo mortis pro niaj pekoj, entombiĝis kaj releviĝis, kaj tiel ofertas la savon al ĉiuj, kiuj volas ricevi Lin per fido.

Krom tiuj ĉefaj kredoj, ekzistas multaj aliaj, kiuj helpas (aŭ almenaŭ devus helpi) onin kompreni, kiu estas kristianismo, kaj kion kredas kristianoj. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la inspirita Vorto de Dio, kaj ke ĝia instruo estas la ĉefaŭtoritato por ĉio, kiu rilatas al la fido kaj la praktiko (2 Timoteo 3,16; 2 Petro 1,20-21) (evidente Katolikismo pensas iom malsame kaj kredas ke la Papo estas ĉefaŭtoritato). Kristanoj kredas je unu Dio, kiu ekzistas je tri personoj—la Patro, la Filo (Jesuo Kristo) kaj la Sankta Spirito (krome kelkaj sektaĉoj kiel Arianismo, Jehovismo, Spiritismo, Gnosticismo, Katarismo, ktp).

Kristanoj kredas, ke homoj kreiĝis ĝuste por tio, ke ili havu rilaton kun Dio. Pekado tamen disigas ĉiujn homojn el Dio (Romanoj 3,23; Romanoj 5,12). Kristianismo instruas, ke Jesuo Kristo vere kaj korpe estis en la mondo—tute Dio, sed ankaŭ tute homo (Filipianoj 2,6-11) (ekcepte kelkaj sektaĉoj, kompreneble )— kaj ke Li mortis per krucumo (malgraŭ la Atestantoj de Jehovo). Kristanoj kredas, ke post Lia morto, Kristo entombiĝis, releviĝis kaj nuntempe vivadis ĉe la dekstra flanko de la Patro, propetante pro kredantoj ĉiam (Hebreoj 7,25). Kristanismo deklaras, ke la krucmorto de Jesuo sufiĉis por tute pagi la pekŝuldon, kiun ŝuldas ĉiu homo (ekcepte de Pelagianoj, Gnostikoj, ktp), kaj ke tiu riparas la frapitan rilaton inter Dio kaj homoj (Hebreoj 9,11-14; Hebreoj 10,10; Romanoj 5,8; Romanoj 6,23).

Teologia problemoEdit

La ĉefa teologia problemo en kristismo estas ĝia plej profunda kredo: tio, ke Jesuo mortis kaj releviĝis KAJ KE TIO ESTIS IAL UTILA, EĈ NECESA.

La popularega angla amatorteologo C S Lewis prezentas en siaj Narnia-libroj, ke Jesuo devis morti, ĉar Dion regis leĝo pli potenca ol Dio mem kaj Diablo povis apelacii al tiu leĝo. laŭ unu israela religiologo: dum miljara evoluo judismo fine sukcesis liberigi sin de homoferado -- sed poste Paŭlo revekis la homofobion en kristismo.

Jesuo mortis vane.

La tuta kristisma teologia monstro kreiĝis, ĉar la kristanoj rifuzis akcepti tiun fakton.

-(2)

† La vera kris†aneco †Edit

Multaj homoj rigardas al Kristaneco kiel al vizitado de preĝejo, farado de ritualoj, ne allasante certajn pekojn. Tio ĉi ne estas Kristaneco. Vera Kristaneco estas persona rilato kun Jesuo Kristo. Akceptante Jesuon kiel vian personan Savanton, tio signifas meti vian personan kredon kaj konfidon en Lin. Neniu estas savita per kredo de aliaj homoj. Al neniu estas pardonite por farado de certaj agoj. La sola vojo, kiel esti savita estas persona akcepto de Jesuo, kiel via Savanto, ekkredi, ke Lia morto estis pago por niaj pekoj, kaj Lia resurekto estas nia garantio de eterna vivo (Johano 3:16).

† Filozofio †Edit

† Kristanismo † estas la institucio eklezia kaj Kristanismo estas pensmaniero, filozofio. † Kristana filozofio † estas nereala, neefika, vivi kristanece = vivi ĉiam kulpe, kvazaŭ senrajte... timi ktp. † Kristanismo † estas amo al morto, ne al vivo.

Mojose, ĉu ne? La gota kulturo estas inventaĵo kristanisma.

HenoteismoEdit

Kristanismo ekstreme foras el henoteismo ĉar ekstere de Dio Kreinta nenio havas dian karakteron, eĉ la propetataj sanktuloj aŭ anĝeloj, kaj eĉ ĉio spirita, estas nur kreaĵaro. Kaj ĉiuj kristanaj eklezioj konfesas preĝon al ĉielaj personuloj kondiĉe ke temus pri simpla propetado, nome ke ili kunpreĝu al Dio por la devotulo: okaze de provita miraklo, tiu ĉi estas ĉiam atribuebla al Dio. Eĉ la konfesata Triunuo ĉiam koncernas tri personojn en unusola Dio.[1]

Se ĉe kelkaj popolaj franĝoj konvertiĝintaj el paganismo al kristanismo emis anstataŭigi la paganajn diojn per la sanktuloj (homoj aŭ anĝeloj) kultitaj de kristanismo rezultigante sinkretismojn, ĝuste tion la kristanaj eklezioj rifuzis atribuante al la sanktularo ĉiam realon nedian kaj kreaĵan.

Fakuloj taksemas kristanajn ekleziojn de la gnostika medio ĝenerale ankaŭ henoteismaj.

Laŭ la atestantoj de Jehovo kies precipa ĉevaleto stariĝas en la rifuzo de la kristana Triunuo, ekzistas nur unika Dio dum Jesuo Kristo estas ja jes elstarega anĝelo enkarniĝinta, sed simpla kreatulo, kvankam eĉ mem helpis Dion en la kreado. [2]. Kaj la samo estas dirata de Satano.

1230031574 n

KarmoEdit

Paŭlo skribas:

Ĉar mi scias, ke en mi (tio estas, en mia karmo) bono ne loĝas; ĉar ĉe mi estas la volo, sed ne la elfaro de la bono. Ĉar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faradas.

La celo de la kristano estas absoluta sendependiĝo de la karmo. Oni nenion faru por plaĉi la karmon, sed ankaŭ nenion faru por "puni" la karmon. Oni estu absolute sendependa, absoluta mastro de sia karmo.

† Kris†anismo religio de amo †Edit

† Kristanismo † instruas, ke "Dio estas Amo" kaj ke "Homo estas kreita laŭ formo kaj similo de Dio". Ĉu tio ne signifas, ke vera Religio konsistas en tio, ke homoj amu unu alian kaj traktu aliajn homojn kiel bildojn de Dio? Fakte, ĉiuj junaj kaj sanaj homoj estas tre belaj kaj inspirigas amon al si. Ili devas reciproke ami kaj adori sin, kaj kiam tio efektiviĝos, tiam "Amo kaj Vero ekregos sur Tero".

Se la sekso estas esprimo de la amo, do Kristanoj, eĉ pli ol aliaj homoj, devus alpreni ties specialan ŝaton. En la vero, nia amorado estis intencita esti celebrado de la vivo, de la ĝojo, de la kompato, de la karito, kaj de Dio. Nia seksemo estas kundivido en kreado, desegnita por ni jam de la komenco de la mezurebla tempo mem. Ĉar ĝi estas de Dio, ĝi estas plej bone plenumata kiam ĝi respegulas la naturon de Dio – en donado, en la zorgado, en prinutrado. En tiu spirito ni povas uzi nian seksemon por plenumi nian propran ekziston kaj pliriĉigi la eston de tiuj ĉi kies vivojn ni tuŝas. Kaj en la sama spirito, ni povas fari nian specialan, kristanan, amorilaton esti la ĝojoplena kaj erotika rigardeto de la Krea Dia Esto.

Ami kun donema malavareco kaj komprenemo signifas proklami pere de niaj korpoj la esencon de Kristo. Eĉ la seksrilato povas transformigĝi je la servo (ministrado) al Dio, la favoro kiun unu faras al la alia.

261

† Fido †Edit

Du katolikaj kaj unu protestanta pastroj foje fiŝkaptis sur la Zurika lago apud la insulo Ufenaŭ. Subite elĉerpiĝis la vermoj. Diris la du katolikaj pastroj: Atendu kolego, ni rapide iras serĉi vermojn sur la insulo. Ili eliris el la boato kaj marŝis kiel Jesuo antaŭ du-mil jaroj super la akvo al la bordo. La protestanto vidante tion pensis: Nu, mi sam-forte kredas kiel ili, do mi devas ankaŭ kapabli marŝi sur la akvo. Li eliris el la ŝipo kaj dronis en la akvo. Diris la unua katoliko al la dua: Nu, lia kredo estas tre admirinda, sed bedaŭrinde li ne scias, kie troviĝas la ŝtonoj!

Ĉu, laŭ kristanoj, Dio estas konebla, ankaŭ per la homa racio? Edit

Por kristanoj tiu konebleco koncernas kompreneble koneblecon pri Dio laŭ ilia aparta monoteisma vidpunkto, nome Dio-persono, kreanto kaj reganto de la mondo, kiu posedas karakterizojn de ĉioscio kaj ĉiupovo kaj ankaŭ bonvolemo.

Jam la Ekleziaj Patroj rekonas tiun povon de la homa racio. Ili, fakte, aprobas la klopodojn de la paganaj filozofioj kiuj atingis per la pura racio kelkajn informojn pri Dio, kvankam ofte neklarajn aŭ makulitajn je politeismo. Ilian sintenon rilate tiun problemon estas, fakte, sintezita en la verkoj de Pseŭdo-Dionizo, kiuj prave priskribas, implicite, la gnozeologian (konigan) forton de la racia kaj instigas, ke tiu kono pri Dio neniel pli povas esti ol analogia [1].

Sankta Aŭgusteno diras: “Demandu la belecon de la tero, de la maro, de la aero maldensa kaj tamen ĉie ekspansiita, demandu la belecojn de la ĉielo, [...] demandu ĉiujn tiujn realaĵojn. Ĉiuj al vi respondos ke ilia beleco estas himno de laŭdo [...]” kaj ili reirigas al sia kreinto.

Tiuj Eklaziaj Patroj apogiĝas kaj citas ecojn de la libro Saĝeco, kiu estis kanona por la tiamaj kristanoj (nun kanona nur por katolikoj, ortodoksuloj kaj mezorientaj eklezioj; kaj klare kontente kaj kontetige komentas Rm 1,19-20: “ĉar la scio pri Dio estas elmontrita ĉe ili, ĉar Dio elmontris ĝin al ili. Ĉar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo fariĝas videblaj, sentate per Liaj faritaĵoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo[2]. Ankaŭ la psalmoj estas eluzitaj, kiuj proklamas la gloron de Dio videblan en la naturaj eventoj.

Teologio kaj, filozofio de la skolastika epoko precipe postiras la pravojon de la prapatroj kaj provas pruvi pravecon per povaj pruvoj, kies ekzempleco estas indikata, hodiaŭ ĉe historiistoj de la filozofio, en la famaj kvin vojoj de la Teologia Sumo de Sankta Tomaso el Akvino. Sed tiaj filozofoj etas centoj, miloj...

Tamen en la postskolastika epoko la unuanimeco rilate la efikecon de la argumentaro displitiĝis en mil distingojn ĉe diversaj, kredantaj aŭ nekredantaj, filozofoj kaj teologoj. Por atingi la certecon pri la ekzisto de Dio oni uzis diversajn argumentojn malvalorigante tiujn de la foje favoraj filozofiaj fluoj: kaj venis nominalismo, kartezismo, kritikismo, ideismo, materiismo, pozitivismo, novpozitivismo, feblismo, fideismo kaj tiel pli. La natura konebleco de Dio iom obskuriĝis kaj, foje, estis neata aŭ eĉ pruvate ke mem Dio ne ekzistas, aŭ kiam estis montrata lia ekzisto Dio karakteriziĝis monisne aŭ panteisme aŭ tute ne kristane.

440p

† Malbono laŭ Kris†anismo †Edit

La iminado de la dualismo, kiu ĉe la penso ne povis sukcesi pro la intelektismo, estas umita de † Kristanismo †. Estas nur la «novaĵo» de † kristanismo †, per koncepto de kreado, kaj per la dogmoj de la falo de la paro, de la aĉeto kaj de Providenco, kiu igas tian iminadon. Ĉiu estaĵo venas el † Dio †: la materio ne posedas, tial, iun ajn gativecon. La bono, kiel la bono, ne estas ferata al la kontakto kun la materio, sed nur al homa volo: la bono, kaj la bono (en la ordo vivita de la homaro) rekte. Sur fundamentoj, † kristanismo † solvas la problemon de la bono irante ankaŭ la nocio de peko kiel elekto de la volo.

Kristana vidpunkto pri la savoEdit

La savo estas unu el la spritaj konceptoj en kristanismo, kun la dieco de Jesuo Kristo (kaj do la Triunuo) kaj la difino pri la Regno de Dio.

Tradicie, por kristanoj, grava celo estas la atingo de la savo. Aliaj subtenas ke la precipa celo de kristano estas plenumi la Dian volon, akceptante lian gracon, aŭ ke la du konceptoj sinonimas en «esti kun Dio» ĉiam, dum aliaj opinias ke savo signifus ŝanĝojn kaj plibonigojn en la tera vivo. Laŭ ĉiuj la ideo de savo baziĝas ankaŭ sur la ideo ke ekzistas kondiĉo de ne-savo, el kiu unuopulo aŭ la tuta homaro bezonas elaĉeton. Laŭ la plejmulto de la kristanaro, katolikoj aŭ protestantoj kaj aliaj kristanaj konfesioj, tiu juĝo de Dio estas kaŭzita de la aktualaj pekoj kaj de la origina peko kiu certe ankaŭ signifas la senfinan distancon inter Dio savanto de la homo kreita nekapabla meriti la savon.

La ortodoksismo, kvankam alvenante al la sama konkludo en kiu tamen estas akcentata la savo kiel skalo de pliboniĝo kaj plipuriĝo, ne akceptas la koncepton pri origina peko, voĉo neĉeesta en la Biblio kaj en la tradicio de la orienta patristiko.

Multaj kristanaj teologioj opinias ke la homaro estis kreita senpeka, situacio kiu tamen difektiĝis, tiel ke la homiĝo de la Difilo antaŭvidita kiel manifestacio de amo kaj celo de la tuta kreado mem fariĝis ankaŭ okazo por restaŭri ĝustan rilaton kun Dio.

Inter la kristanoj kunvivas (aŭ kunvivis) tri konceptoj pri la atingo de la savo por tiuj kiuj ne aŭdis pri la Krista mesaĝo. La unua, la ekskluzivisma, inklinas (pliĝuste inklinadis) rezervi la savon nur por la kredantoj; la dua, la pluralisma, emas pruvi ke ĉiu religio estas alproksimiĝo al Dio kaj do implicite akceptas la mesaĝon de Kristo; la tria, la universalisma kredas ke devenas la la Biblio kaj el Dia-Apostola tradicio ke Jesuo Kristo povas paroli al la koro de unuopaj homoj pere de la Sankta Spirito, kaj do se iu persono respondas pozitive ankaŭ por tiu la savo estas garantiata.

La pridemiurga koncepto kaj kristanismoEdit

Kristanismo renkontiĝis tuj kun helenismo, do ankaŭ kun tiu koncepto, kaj certe kun ĝi alfrontis la la unuavide similajn ideojn. Simila unuavide povas ŝajni la kristana ellaborado pri la Logoso, sed tiu ĉi en kristanismo prezentiĝas kiel Dio kaj aganto kune kun Dio samrajte (vidu la prologon de la evangelio de Johano). La Logoso ne agas kiel peranto inter Dio kaj la mondo ĉar tute dia. Dio kreas senperante, senpene, nur pervorte. Tiuj malsamecoj malhelpas pensi ke kristanismo ne helpiĝis per helenismo.

Vidu ankaŭEdit

ReferencojEdit

  1. Kion mi volas diri?
  2. Damne!