† Kristanismo †

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
5569 n
5569 n

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!

Burning-cross
Usonaj kristanoj adoras en maskoj, pro timo de persekuto.
"Ne timu la kaoson, ĉar tra kaoso naskiĝas la novo"
~ C.G. Jung pri Kristanismo

"Kristanismo estas fremda por mi, mi, falsa, artefarita, perforte intrudita"

~ ateisto pri Kristanismo

"Kristianismo estas perfekta baro kontraŭ dio"

~ liberpensulo pri kristanismo

"El la faraĉo fariĝis kaĉo"

~ Zamenhof pri kaĉo

"Kio?"

~ Blondulino pri Kristanismo

"Praktike pri kelkaj aferoj oni ne rajtas uzi la radikon krist-, ekzemple kristismo, sed devas diri kristanismo"

~ Antonio De Salvo pri kristanismo

"Chu adeptoj de tradiciaj religioj estas pli frenezaj ol adeptoj de kristanismo au islamo?"

~ Marcos Cramer pri kristanismo

"Ekzistas nur unu Dio.
Ĝi koleras homojn
ĉar ĝi kreis ilin.
Ĝi sendis sian solfilon
en angulon de Sirio:
pro la murdo de ĝia filo
ĝia kolero malpliiĝis."

~ William Auld pri Kristanismo
† Kristanismo † estas religio, laŭ kiu la vojo al la ĉielo estas aŭ kontemplado de belaj, ofte nudaj bildoj de † Kristo † († Katolikismo †), aŭ legado de ekscitaj rakontoj pri li († Protestantismo †). Kredantoj estas ĉefe gejaj malinoj kaj malgejaj inoj.
Vitral pedofilo
Katolika vitralo pri kristana moro

Enhavo

[redakti] † Deveno †

7803

Usonanoj inventis † Kristanismon † la 1-an de Januaro 1980, pli-malpli samtempe kiam ili inventis la komputilon, demokration, la interreton, samseksemon, esperanton, la okcidentan civilizon, BDSM kaj sciencon.

Laŭ alia teorio, † Kristanismo † estis fondita de juda zombio, kiu flugis al ĉielo, malgraŭ la provokoj de kelkaj skandalemaj personoj kaj gazetoj.

[redakti] † Filozofio †

† Kristanismo † estas la institucio eklezia kaj Kristanismo estas pensmaniero, filozofio. † Kristana filozofio † estas nereala, neefika, vivi kristanece = vivi ĉiam kulpe, kvazaŭ senrajte... timi ktp. † Kristanismo † estas amo al morto, ne al vivo.

Mojose, ĉu ne? La gota kulturo estas inventaĵo kristanisma.

[redakti] † Unuaj aliroj al la problemo de la malbono laŭ la jud-kristanaj tekstoj †

  • (Gn 2) Kaj † Dio la Eternulo † prenis la homon kaj enloĝigis lin en la ĝardeno Edena, por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin. 16 Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu; 17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos”. Sed homo malobeis kaj sekve de malobeo, Adamo kaj Evo estis punataj kaj forigitaj el la Edena ĝardeno. Kaj el tio ĉiuj malbonaĵoj.

Unuavide ĉi tie la sfero de la bono (morala) estas determinita de tere de la homo, do kelkaĵo arbitra, sed tere de la simbolismo la homo trovas la normojn en sia konscienco antaŭ kiuj li povas teni konsente aŭ konsente.

  • En la Libro Ijob estas pritraktata la problemo de la bono; sed fina respondo, el Dio, konsistas: vi, homo, ne povas kompreni, vi akceptu ke mi volas vin.
  • Jesuo diras: «nek li nek liaj gepatroj pekis» respondante al disĉiploj lin demandintaj pri la kaŭzo de la blindeco de la miraklo.

[redakti] † Kristanismo religio de amo †

1037

† Kristanismo † instruas, ke "Dio estas Amo" kaj ke "Homo estas kreita laŭ formo kaj similo de Dio". Ĉu tio ne signifas, ke vera Religio konsistas en tio, ke homoj amu unu alian kaj traktu aliajn homojn kiel bildojn de Dio? Fakte, ĉiuj junaj kaj sanaj homoj estas tre belaj kaj inspirigas amon al si. Ili devas reciproke ami kaj adori sin, kaj kiam tio efektiviĝos, tiam "Amo kaj Vero ekregos sur Tero".

Se la sekso estas esprimo de la amo, do Kristanoj, eĉ pli ol aliaj homoj, devus alpreni ties specialan ŝaton. En la vero, nia amorado estis intencita esti celebrado de la vivo, de la ĝojo, de la kompato, de la karito, kaj de Dio. Nia seksemo estas kundivido en kreado, desegnita por ni jam de la komenco de la mezurebla tempo mem. Ĉar ĝi estas de Dio, ĝi estas plej bone plenumata kiam ĝi respegulas la naturon de Dio – en donado, en la zorgado, en prinutrado. En tiu spirito ni povas uzi nian seksemon por plenumi nian propran ekziston kaj pliriĉigi la eston de tiuj ĉi kies vivojn ni tuŝas. Kaj en la sama spirito, ni povas fari nian specialan, kristanan, amorilaton esti la ĝojoplena kaj erotika rigardeto de la Krea Dia Esto.

Ami kun donema malavareco kaj komprenemo signifas proklami pere de niaj korpoj la esencon de Kristo. Eĉ la seksrilato povas transformigĝi je la servo (ministrado) al Dio, la favoro kiun unu faras al la alia.

[redakti] † Malbono laŭ Kristanismo †

La iminado de la dualismo, kiu ĉe la penso ne povis sukcesi pro la intelektismo, estas umita de † Kristanismo †. Estas nur la «novaĵo» de † kristanismo †, per koncepto de kreado, kaj per la dogmoj de la falo de la paro, de la aĉeto kaj de Providenco, kiu igas tian iminadon. Ĉiu estaĵo venas el † Dio †: la materio ne posedas, tial, iun ajn gativecon. La bono, kiel la bono, ne estas ferata al la kontakto kun la materio, sed nur al homa volo: la bono, kaj la bono (en la ordo vivita de la homaro) rekte. Sur fundamentoj, † kristanismo † solvas la problemon de la bono irante ankaŭ la nocio de peko kiel elekto de la volo.

[redakti] † Bapto †

Sinvipado
Sekigante sin post la bano.
† Bapto †(ankaŭ konata kiel banado kun amikoj) estas grava kristanisma praktiko. Post la banado, oni ofte sekigas sin per vipo.

[redakti] † Konkurso de malsekaj t-ĉemizoj †

Baniko: Tiu preĝejo estas tiu en kiu oni starigis la konkurson de malsekaj t-ĉemizoj, ĉu ne?
Kruko: Tio estis † bapto †!
Baniko: Ho...

[redakti] † Trovi Jesuon †

295 n

† Dimanĉon † posttagmeze forte ebria viro amblas sur la riverbordo, kiu ekvidas † protestantan pastron † baptantan. Li aliras lin kaj haltas proksime de li. La † pastro † eĉ alparolas lin:

-- Fileto, ĉu vi pretas trovi † Jesuon †?
-- Jes ja, kial ne! -- respondas la ebriulo.
-- Do, tiel alproksimiĝu! -- kaj la † pastro † tuj kaptas lian kapon, kaj por kelkaj sekundoj li premas ĝin sub la akvon.
-- Nu fileto, ĉu vi trovis † Jesuon †?
-- Ne -- bavas sensence la ulo.

La pastro denove trempas lian kapon en la riveron, kaj kiam li denove alrigardas lin, li demandas:

-- Nu, ĉu vi jam trovis † Jesuon †?
-- Ne!

Ankaŭ la trian fojon ripetiĝas la † ceremonio †, nun iomete pli longe. La ebriulo relevas sian kapon el la akvo, do la pastro denove demandas lin:

-- Ĉu nun jam vi trovis † Jesuon †?
-- Ne! Ĉu tutcerte chi tie li falis en la akvon?

[redakti] † Sapo †

4615
† Esperanto-festo en Antaŭkristana erao †

La antikvaj popoloj, kiel la grekoj, romianoj kaj egiptoj, ĉiam tre valorigis la personan higienon. Oni fabrikis sapon en la Antikva Egiptio, ion nekonatan en la eŭropa Mez-Epoko. Riĉaj romianoj vizitis publikajn banejojn kaj iliaj korpoj estis ŝmir-frotitaj ĝis la forigo de la malpuraĵoj. En la ekapero de la † Kristanismo†, la zorgo pri higieno estis preterlasita pro religiaj kialoj.

[redakti] † En Afriko †

Pastro † travagis Afrikon por konvinki afrikanojn pri la neceso kredi † Dion †. En vilaĝeto li konvinkis multajn junulojn. Li proponis al ili, ke ili estu baptitaj. Li iris kun granda grupo al la rivero. Li demandis la unuan:

-- Kiel vi nomiĝas?

La knabo respondis:

-- Bula.
-- Ekde nun -- diris la pastro -- via nomo estas Jean Marie. -- Kaj li baptas lin.

Sekva:

-- Kiel vi nomiĝas?
-- Mia nomo estas Bongo.

La pastro baptas lin kaj diras:

-- Ekde nun vi nomiĝas Jean Jacques.

Li trapasigas la tutan grupon kaj donas al ili novan nomon. Je la fino li diras:

-- Nun vi estas parto de la † eklezio †, infanoj de Dio. Unu afero, kiun vi nepre ne rajtas fari: manĝi viandon dum vendredo, ĉar tio estas grandega peko.

Li plurfoje ripetis tion, por ke ili ne forgesu.

Tri monatojn poste li revenis en la saman vilaĝon, kaj konsternite li vidas, ke vendrede Jean Jacques manĝas safaĵon.

-- Ho, Jean Jacques! -- li diras -- Kion vi faras, kian pekon? Certe vi iros rekte en inferon.
-- Nu -- diris Jean Jacques --, neniun pekon mi faras, mi manĝas fiŝon.
-- Sed -- respondas la pastro -- estas klare kaj videble, ke vi manĝas ŝafon.

Diras Jean Jacques:

-- Mi vidis, ke estas tempo por manĝi ŝafon, sed mi konscias, ke estas vendredo. Do mi iris kun la ŝafo al la rivero, kaj mi baptis ĝin dirante: ŝafo ekde nun vi estas fiŝo.

[redakti] † Fido †

47195628 n

Du katolikaj kaj unu protestanta pastroj foje fiŝkaptis sur la Zurika lago apud la insulo Ufenaŭ. Subite elĉerpiĝis la vermoj. Diris la du katolikaj pastroj: Atendu kolego, ni rapide iras serĉi vermojn sur la insulo. Ili eliris el la boato kaj marŝis kiel Jesuo antaŭ du-mil jaroj super la akvo al la bordo. La protestanto vidante tion pensis: Nu, mi sam-forte kredas kiel ili, do mi devas ankaŭ kapabli marŝi sur la akvo. Li eliris el la ŝipo kaj dronis en la akvo. Diris la unua katoliko al la dua: Nu, lia kredo estas tre admirinda, sed bedaŭrinde li ne scias, kie troviĝas la ŝtonoj!

[redakti] † Kristana sento †

Iris † monaĥo † en dezerto kaj renkontis leonon.
Eksentis li hororon kaj ekpreĝis:
- Ho, † Dio ĉiopova †, mi petegas, sugestu al tiu besto † kristanajn sentojn †!
Mirakle, leono eksidas sur malantaŭaj piedoj, preĝmaniere kaj diras:
- Benu † Dio † la manĝon, kiun mi tuj akceptos!

[redakti] † Sektaj bataloj †

Katolika dudekjarulino post kvin jarojn longa foresto hejmen iras al la gepatroj en Bigotio. La patro akceptas ŝin kun ne tro granda ĝojo.

-- Kie vi malaperis? Vi nek skribis, nek telefonis. [[Ĉu] vi scias, kiom ploris la patrino pro vi?

La filino respondas snufetante kun kulpo-konscio:

-- Mi scias patro, snuf, snuf,,, mi iĝis... prostituitino...
-- Kio? Ĉu vi portis tiel grandan honton al la familio? Malaperu el mia domo!
-- Kiel vi volas... Mi venis nur por transdoni al patrino tiun vizonpelton, la ĉekon pri kvin mil dolaroj kaj la ŝlosilojn al la vilao sur la marbordo, al la frato tiun ĉi oran horloĝon Rolex, kaj al vi, paĉjo, tiun novan Mercedes-on antaŭ la domo plus mi pagis por vi trimonatan somerumadon sur Riviero.
-- Kion vi diris, kio vi iĝis filineto mia?
-- Snuf... snuf... prostituitino, putino, snuf...

La paĉjo amplene brakumas sian filinon:

-- Ho ve, vi jam morttimigis min, mi komprenis, ke vi iĝis protestantino.

[redakti] † Postmorto †

Pastro † riproĉas religiulon, ĉar li ne frekventas regule la templon.

-- Vere, mi lastatempe neglektas la mesojn. Ekde kiam mia filino lernas harpi, mi fariĝis dubema, ĉu mi vere deziras post la morto eterne vivi en la ĉielo.

[redakti] † Vidu ankaŭ †