Kristanismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Usonaj kristanoj adoras en maskoj, pro timo de persekuto.
"Ne timu la kaoson, ĉar tra kaoso naskiĝas la novo"
~ C.G. Jung pri Kristanismo

"Kristanismo estas fremda por mi, mi, falsa, artefarita, perforte intrudita"

~ ateisto pri Kristanismo

"Kristianismo estas perfekta baro kontraŭ dio"

~ liberpensulo pri kristanismo

"El la faraĉo fariĝis kaĉo"

~ Zamenhof pri kaĉo

"Kio?"

~ Blondulino pri Kristanismo

Kristanismo estas religio, laŭ kiu la vojo al la ĉielo estas aŭ kontemplado de belaj, ofte nudaj bildoj de Kristo (Katolikismo), aŭ legado de ekscitaj rakontoj pri li (Protestantismo). Kredantoj estas ĉefe gejaj malinoj kaj malgejaj inoj.

Enhavo

[redakti] Deveno

Kristanismo estis fondita de juda zombio, kiu flugis al ĉielo.

[redakti] Filozofio

Kristanismo estas la institucio eklezia kaj Kristanismo estas pensmaniero, filozofio. Kristana filozofio estas nereala, neefika, vivi kristanece = vivi ĉiam kulpe, kvazaŭ senrajte... timi ktp. Kristanismo estas amo al morto, ne al vivo.

Mojose, ĉu ne? La gota kulturo estas inventaĵo kristanisma.

[redakti] Praktikoj

Sekigante sin post la bano.
Bapto (ankaŭ konata kiel banado kun amikoj) estas grava kristanisma praktiko. Post la banado, oni ofte sekigas sin per vipo.

[redakti] Konkurso de malsekaj t-ĉemizoj

Baniko: Tiu preĝejo estas tiu en kiu oni starigis la konkurson de malsekaj t-ĉemizoj, ĉu ne?
Kruko: Tio estis bapto!
Baniko: Ho...

[redakti] Fido

Du katolikaj kaj unu protestanta pastroj foje fiŝkaptis sur la Zurika lago apud la insulo Ufenaŭ. Subite elĉerpiĝis la vermoj. Diris la du katolikaj pastroj: Atendu kolego, ni rapide iras serĉi vermojn sur la insulo. Ili eliris el la boato kaj marŝis kiel Jesuo antaŭ du-mil jaroj super la akvo al la bordo. La protestanto vidante tion pensis: Nu, mi sam-forte kredas kiel ili, do mi devas ankaŭ kapabli marŝi sur la akvo. Li eliris el la ŝipo kaj dronis en la akvo. Diris la unua katoliko al la dua: Nu, lia kredo estas tre admirinda, sed bedaŭrinde li ne scias, kie troviĝas la ŝtonoj!

[redakti] Kristana sento

Iris monaĥo en dezerto kaj renkontis leonon.
Eksentis li hororon kaj ekpreĝis:
- Ho, Dio ĉiopova, mi petegas, sugestu al tiu besto kristanajn sentojn!
Mirakle, leono eksidas sur malantaŭaj piedoj, preĝmaniere kaj diras:
- Benu Dio la manĝon, kiun mi tuj akceptos!

[redakti] Vidu ankaŭ