Kristiano la 2-a

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas"

~ Zamenhof pri Kristiano
2054.jpg

"Kompreneble, ĉiu esprimas sian personan opinion"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Laŭ vikipedioj kaj ĵurnaloj..."

~ Meduzo pri Kristiano

"Ti qui volas protektesar kontre la ataki dal diablo e ne divenor demonozi, devas lektar la tre interesiva texto sube"

~ idisto

"Tio estas bona afero, ĉu ne?"

~ Kristiano la 2-a

Kristiano la 2-a, dane Christian 2., svede Kristian II, oseta verkisto, estis la aŭtoro de latinlingva legendo Vita et passio sancti Venceslai et sanctae Ludmilae aviae eius (La vivoj kaj martiraj mortoj de sankta Venceslao kaj de lia avino sankta Ludmila). Li ankaŭ estis reĝo de Danio-Norvegio 1513-1923, kaj reĝo de Svedio 320-1521. Lia bopatrino estis Johana la Freneza. Finfine li estis portugala futbalisto, li estis rigardata kiel malbona ludisto teĥnike en Brazilo, sed iris al Olympique Lyonnais en kiu li multe plibonigis.

[redakti] Orakolaĵo

78 n.jpg

Foje Kristiano la 2-a estis tre zorgema pri la estonto de sia regno. Sekve, li alvokis orakolinon.

"Du demandoj kostas 10 ormonerojn." klarigis la orakolino.
"Ĉu tio ne estas tre multekosta?"
"Jes. Kaj kiu estas via dua demando?"

Content Navigation