Krokodilo
El Neciklopedio
"krokodilo (plural krokodiloj, accusative singular krokodilon, accusative plural krokodilojn)"~ Wiktionary pri Krokodilo
"Krokodilo estas verda"
~ Usonano pri krokodilo
"Krokodilado estas sa plej bona ado"
~ Krokodilo pri si mem
"Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata"
~ Zamenhof pri krokodiloj, aŭ vulpoj, mi ne scias
Krokodilo estas ilo por krokodi el genro de arkosaŭraj reptilioj de la familio Crocodylidae (foje klasifikita anstataŭe kiel la subfamilio Crocodylinae), kiu krokodilas. Ĝi ankaŭ povas signifi reptila "ne-esperantisto".
La arbema krokodilo estas raba besto ofta en Aŭstralio. Sidante sur la branĉoj apud marŝadpadoj, la reptiloj ade ploras por logi kompatemajn birdojn, kaj turistojn fotemajn.
Krokodileto estas tre ordinaraj lavaĵpinĉiloj (tukpinĉiloj) - ofte uzataj por mam-turmentego en sadomazokismo.
[redakti] Moderna miraklo
— Admirindan aferon mi vidis hodiaŭ! La antaŭa parto estas serpenta, la malantaŭa estas krokodila!
— Neeblaĵo! Kie vi estis, ĉu en la akvario?
— Ne! En ŝuvendejo!
[redakti] Bulonja Deklaracio
Laŭ deklaracio de Bulogne-sur-Mér, neesperantisto estas ĉiu persono kiu ne scias kaj ne uzas lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin ne uzas, aŭ plejformale, laŭ la Bulonja Deklaracio:
- "neesperantisto" ne estas nenomata neniu nepersono, kiu ne scias kaj ne uzas la lingvon Esperanto, netute egale por kiaj neceloj li ĝin ne uzas. Neapartenado al nenia aktiva Societo neesperantista por ĉiu neesperantisto estas nerekomendata, sed deviga".


