Krono

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
"La centono de krono estas tradicie nomata "oero""
~ Pilar Otto pri krono

"Krono exists for this very reason"

~ interreta reklamo pri krono

"Krono estas surkapa ornamaĵo"

~ Vikipedio pri krono

"Rimarkindas, ke laŭ Vikipedio la hipotezo estas ja nekontestebla vero"

~ Milokula Kato

"Ĝi estas tre grava koncepto"

~ Ralph Dumain

"Me simple deskonkordas kun vu"

~ idisto

"Ĉu vi preferas plendi, aŭ ĉu vi preferas atingi la celon por kiu vi pledas?"

~ Yves Bellefeuille

"Via laboro valoras pli ol 100 miaj libroj. Mi gratulas vin, kaj gratulas vin, kaj gratulas vin"

~ esperanta verkisto pri la aŭtoro de ĉi tiu artikolo

"Me usar lum tre pokim"

~ Novialisto
Krono estas ĉapelo de reĝoj. Ĝi estis la plej juna filo de Gaja kaj Urano. Urano malamis sian gefilojn, kaj post iliaj naskiĝoj, li reŝovis ilin en la korpon de la patrino. Sed iun tagon, dum la kuniĝo de Urano kaj Gaja, Krono etendis sian manon el la utero de sia patrino, kaj per falĉileto fortranĉis la generajn organojn de sia patro.

Krono estas la dio de Ĉeĥio, Estonio, Islando, Slovakio kaj la skandinavaj landoj Svedio, Norvegio, kaj Danio (inkluzive de Ferooj kaj Gronlando). En 2000, danaj balotintoj malkonsentis ŝanĝiĝon al la Eŭro en ties lando; dum la svedoj rifuzis la samon en 2003.

[redakti] La krono kaj la glavo

La iama ĉefministro de Kanado Mike Pearson estis unu el la pioniraj diplomatoj de sia lando. Kiel juna diplomatia oficisto li deĵoris en Londono je la tempo de la surtroniĝo de Reĝo Georgo la 6-a, kaj oni petis lin roli kiel sidiganto. Li portis por la okazo plenformalan diplomatian uniformon kun multe da orgalonaĵo kaj glavon. Tuj antaŭ la komenco de la ceremonio li estis staranta kun reĝina helpantino proksime al la enirejo de necesejo, kiam eliris dukino klare bezonanta helpon. La helpantino demandis ĉu ŝi povas helpi. “Ne”, diris la dukino, “Mi bezonas tiun junulon kun la glavo. Mia kroneto falis en la necesejan pelvon, kaj mi deziras ke li elprenu ĝin”.

[redakti] Hungara krono

La Krono de Sankta Stefano de Hungario estis portita al Usono dum la Dua Mondmilito. Antaŭ kelkaj jaroj oni decidis resendi la kronon al Budapeŝto. Sed spertuloj rimarkis ke la ŝtonoj estas sintezaj. Tio kreis problemon por la Ŝtat-Departemento. Se ĝi sendus la kronon tia kia ĝi estas, oni eble asertus ke Usono anstataŭigis la veran per falsaĵo. Do, preciza kopio estis farita per veraj gemoj. La Hungaraj spertuloj sciis ke la originala krono kiun la Usonaj soldatoj prenis havis sintezajn ŝtonojn, sed ili ne povis protesti kontraŭ la anstataŭigo, ĉar oni eble dirus ke la Hungara popolo estis mokata en la pasinteco. Do la Hungara registaro akceptis la duplikatan kronon.

             \/      \/      \/      \/      \/
            *\|/*   *\|/*   *\|/*   *\|/*   *\|/*
             -+-     -+-     -+-     -+-     -+-
             |\      /\      /\      /\      /\  |
             | \    /  \    /  \    /  \    /  \ |
             |) \  / () \  / () \  / () \  / () \|
             |   \/  __  \/      \/  __  \/  ||  |
             |\/  | |_    |  _|_  | |__)  |==||==|
             |/\  | |__   |   |   | |  \  |  ||  |
             0000000000000000000000000000000000000
            //////////////////.\\\\\\\\\\\\\\\\\\\
            ((((((((((((((((((8)))))))))))))))))))
            \\\\\\\\\\\\\\\\\\'///////////////////
             0000000000000000000000000000000000000
Aliaj lingvoj