Krucmilitoj
El Neciklopedio
" Malfeliĉo venas sen alvoko"
~ Zamenhof pri Krucmilitoj
"Kavalierofilmo. La streĉiteco estas apenaŭ eltenenebla. Ĉevalogalopo proksimiĝas, la infano rampas sub la tablon: "Helpu! Helpu! La krucvortoj venas!!""
~ infano pri krucmilita filmo
"En la pasinteco ankaŭ la estonteco estis pli bona"
~ maljunulino pri krucmilitoj
"Kio jam antaŭe estis malbona, nun ne povas esti bona"
~ anonimulo pri krucmilitoj
"Bonega via artikolo!"
~ leganto pri ĉi tiu artikolo
Estis entute 1234 kruzadmilitoj, kaj oni ne volas paroli pri ili, ĉar estus enue, sekve ni skribos nur pri kelkaj el ili, vere nur du, la unua kaj la lasta.
[redakti] Infana Krucmilito
Dolf Vega estis 15-jara nederlandano kaj talentita futbalisto. Lia patrino Mary estas sciencistino laboranta pri tempovojaĝilo. Dolf nokte enŝteliĝas en la laboratorion kaj sukcesas penetri en la sekurigitan ĉambron kie troviĝas la tempovojaĝilo. Tiel li ja alvenas en la urbo Speyer, tamen ne revojaĝas nur kelkajn tagojn al la pasinteco, sed ĝis la jaro 1212, en la mezepokon. Tie li renkontas grandan kristanisman movadon de infanoj kaj adoleskuloj, kiuj estas dediĉitaj en krucmilito amase migri al Jerusalemo por liberigi la urbon de islama okupado ne per armiloj, sed per la konvinkeco de sia pieco kaj senkulpeco. Ili perceptas la junan nederlandanon en el mezepoka vidpunkto tre strangaj vestaĵoj kiel frenezan sed principe simpatian knabon. Kiam li savas infanon el danĝero de dronado, kaj tiu infano montriĝas nobela princo aliĝinta al la infana krucmilito, iuj movadanoj konsideras lin heroo, kvankam aliaj des pli ĵaluzas kaj skeptikas pri li. Tamen liaj kapabloj kaj scioj de junulo el la 21-a jarcento por la junaj mezepokanoj en danĝerega misio iĝas tiom gravaj, ke ĉiuj toleras ke li migras kun la granda grupo ĝis la bordo de la Mediteraneo en la itala urbo Ĝenovo. Inter alie motivigas lin ke li enamiĝis en la belan knabinon Jenne.
Pro desegnaĵoj, kiujn verkis la klerikulo Thaddeus, ili fine trovas la lokon kie situas Dolf kaj reportas lin de la mezepoko al la 21-a jarcento. Sed la junulo ne volas simple malaperi el siaj mezepokaj travivaĵoj. La amo je Jenne ŝajnas pli forta por la deziro pluvivi normalan vivon en la jaro 2006. Do fine la patrino helpas al li "reveni" al la mezepoko kaj rekuniĝi kun la knabino Jenne.
[redakti] Lasta krucmilito
En mondo ĵus antaŭ la Dua Mondmilito, la Nazioj serĉas la Sanktan Gralon. Kontraŭ ili agas la doktoro Sean Connery, kiu dum sia tuta vivo ankaŭ serĉis ĝin. Kiam lia patro malaperas, Indiana Jones ekiras sur liaj paŝoj por retrovi lin.
[redakti] Trofeo
Kiam komenciĝis la Krucmilitoj, eŭropaj kavaliroj kiel karan trofeon portis el arabaj landoj... sapon! Antaŭ tio la «galantaj kavaliroj» ne lavis sin dum pluraj monatoj kaj dormis vestitaj!