Kruko kaj Baniko
El Neciklopedio
"ĉu vi volus diri "bano kun amiko"?"
~ guglo pri Kruko kaj Baniko
"Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras"
~ Zamenhof pri K&B
Kruko kaj Baniko, ankaŭ konataj kiel K&B estas gravaj filozofoj de la frua moderna epoko. Liaj nomoj troviĝas en vico da esperantaj verkoj, redaktitaj de Louis Beaucaire de Bervalo. Tiuj verkoj subtile diskutas homajn rilatojn, kaj estas ofte komparataj kun la dialogoj de Platono.
Enhavo |
[redakti] Pudoreco
Kruko komercvojaĝas en la kamparo, kaj en vilaĝeto lia aŭtomobilo ekpaneas. La garaĝisto konstatas ke li ne povos ripari ĝin ĝis la morgaŭa mateno, sed li donas al Kruko adreson de vidvino kiu ofte gastigas turistojn.
La neplutiomjuna vidvino ĝojas akcepti vojaĝanton ekster la turismosezono. Post simpla vespermanĝo, ŝi montras al li la gastoĉambron: "Mi volus averti vin," ŝi diras, ruĝiĝante kaj mallevante la okulojn, "ke la pordo inter tiu ĉi ĉambro kaj la mia ne ŝloseblas...."
"Ne gravas," Kruko respondas senzorge, "donu al mi seĝon, kaj mi ĝin blokos."
[redakti] Oficistoj
La direktoro vizitas la variajn oficejojn de sia firmao, inkluzive tiun kies oficejestro estas Kruko kaj Baniko. Li demandas: "Kiom da oficistoj laboras en via oficejo?" Kalkulas Kruko: "Proksimume unu el kvin."
[redakti] Senescepte
"Ĉu vi kredus?", Kruko demandas al sia amiko Baniko. "Krom mian patrinon, krom mian fratinon, kaj krom mian filinon, mi jam seksumis kun ĉiuj virinoj en nia kvartalo." — "Jes ja, mi kredus", Baniko respondas, "kaj inter ni du, ni jam umis ĉiujn"
[redakti] Eksteraj ligiloj
http://www.esperanto.mv.ru/Kruko/index.html Kruko kaj Baniko el Bervalo


