Kruro
El Neciklopedio
"Fremda spesmilo estas sen utilo"
"Kruro estas komunlingve suba (aŭ malantaŭa) membro"
~ Vikipedio pri kruro
"Vu povas ankore prenar ta gambi a tua kolo"
~ idisto pri kruro
"La viroj sendube estas pli stultaj ol la virinoj. Aŭ oni jam iam aŭdis, ke ino edziniĝis pro la belaj gamboj?"
"Eĉ la plej belaj kruroj finiĝas ie…"
~ J. Tuwim
"Brave kaj prave!"
~ Jorge Camacho pri ĉi tiu artikolo
"Konata psikologia fakto estas, ke oni estas dum certa tempo blinda por propraj eraroj"
~ Hans-Georg Kaiser pri kruro
Enhavo |
[redakti] Kie troviĝas, kiel oni uzas
La kruro ligiĝas al la pugo (ĉe unu fino), kaj al la piedo (ĉe la alia). Per la kruro kaj la piedo, helpataj de la muskoloj de la pugo, oni povas doni al fieta persono bonan piedbaton.
[redakti] Coitus inter foemera
Homoj, kiuj bone konas la klasikan kulturon, povas uzi krurojn por coitus inter foemera. Pro tio, necesas minimume du kruroj (prefere virinaj, sed ankaŭ gejaj, dependante de la emo) kaj unu peniso. Oni devas meti la penison inter la kruroj (inter foemera latine) kaj movigi la penison ene kaj malene ilin ritme, kiel oni faras en piĉo aŭ anuso. Tio estas vere plezura kaj ebla al ĉiuj aĝoj en ĉiuj lokoj.
[redakti] Laŭ la idistoj
Fiaj idistoj false postulas ke kruro es la parto di infra membro qua extensar su de la hancho til genuo e do la precipua strukturo esas la femuro.
[redakti] Kruroj kaj aĝo
Maljuna sinjoro vizitas kuraciston:
— Kara Doktoro, mia maldekstra kruro doloras.
— Simple, ... tio estas pro la aĝo.
— Mi ne kredas, Doktoro, la dekstra havas la saman aĝon kaj tamen ne doloras.
[redakti] Laŭ la nerdoj
KRUR/O (f; EG): L 'cru/s ris' (anat.) "la parto de la malsupra membro de genuo ghis piedo", en L klas. okaze "la tuto de la malsupra membro". Tiel ankau en Eo, vid PIV 1 resp. 2. La sencoj tiel diferencighis, ke la neologismo eo 'gamb/o' Christaller 1923, PV (ne che Z; < F 'jambe', I 'gamba') grandparte transprenis la duan sencon. [...]
[redakti] La kruro en arto kaj poezio
Artistoj ofte bildigas krurojn, kaj ankaŭ en literaturo oni ofte parolas pri ili. Jen ekzemplo, el la poemo de Samuel Taylor Coleridge "Filo de Kublaj-Ĥano".Svastike sur monero,
jen avo de Hitlero.
Tri krurojn havas homo
el kia rasa fono?
[redakti] Vidu ankaŭ
artikolon tute senhumuran pri la kruro.



