Krucmilitoj
El Neciklopedio
" Malfeliĉo venas sen alvoko"
~ Zamenhof pri Krucmilitoj
"Kavalierofilmo. La streĉiteco estas apenaŭ eltenenebla. Ĉevalogalopo proksimiĝas, la infano rampas sub la tablon: "Helpu! Helpu! La krucvortoj venas!!""
~ infano pri krucmilita filmo
"En la pasinteco ankaŭ la estonteco estis pli bona"
~ maljunulino pri krucmilitoj
"Kio jam antaŭe estis malbona, nun ne povas esti bona"
~ anonimulo pri krucmilitoj
"Bonega via artikolo!"
~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"La mondo-fino proximeskas"
~ idisto
"Ni diras al vi, ke nia spirito pli fortas, kaj nerompeblas — vi ne povas postdaŭri nin, kaj ni venkos vin!"
~ Krucmilitisto
Estis entute 1234 kruzadmilitoj, kaj oni ne volas paroli pri ili, ĉar estus enue, sekve ni skribos nur pri kelkaj el ili, vere nur du, la unua kaj la lasta.
Enhavo |
[redakti] Infana Krucmilito
Dolf Vega estis 15-jara nederlandano kaj talentita futbalisto. Lia patrino Mary estas sciencistino laboranta pri tempovojaĝilo. Dolf nokte enŝteliĝas en la laboratorion kaj sukcesas penetri en la sekurigitan ĉambron kie troviĝas la tempovojaĝilo. Tiel li ja alvenas en la urbo Speyer, tamen ne revojaĝas nur kelkajn tagojn al la pasinteco, sed ĝis la jaro 1212, en la mezepokon. Tie li renkontas grandan kristanisman movadon de infanoj kaj adoleskuloj, kiuj estas dediĉitaj en krucmilito amase migri al Jerusalemo por liberigi la urbon de islama okupado ne per armiloj, sed per la konvinkeco de sia pieco kaj senkulpeco. Ili perceptas la junan nederlandanon en el mezepoka vidpunkto tre strangaj vestaĵoj kiel frenezan sed principe simpatian knabon. Kiam li savas infanon el danĝero de dronado, kaj tiu infano montriĝas nobela princo aliĝinta al la infana krucmilito, iuj movadanoj konsideras lin heroo, kvankam aliaj des pli ĵaluzas kaj skeptikas pri li. Tamen liaj kapabloj kaj scioj de junulo el la 21-a jarcento por la junaj mezepokanoj en danĝerega misio iĝas tiom gravaj, ke ĉiuj toleras ke li migras kun la granda grupo ĝis la bordo de la Mediteraneo en la itala urbo Ĝenovo. Inter alie motivigas lin ke li enamiĝis en la belan knabinon Jenne.
Pro desegnaĵoj, kiujn verkis la klerikulo Thaddeus, ili fine trovas la lokon kie situas Dolf kaj reportas lin de la mezepoko al la 21-a jarcento. Sed la junulo ne volas simple malaperi el siaj mezepokaj travivaĵoj. La amo je Jenne ŝajnas pli forta por la deziro pluvivi normalan vivon en la jaro 2006. Do fine la patrino helpas al li "reveni" al la mezepoko kaj rekuniĝi kun la knabino Jenne.
[redakti] Norvega krucmilito
La norvega krucmilito estis krucmilito de 1107 ĝis 1110, en la periodo post la unua krucmilito, sed antaŭ la dua krucmilito! Ĝi estis gvidata de la norvega reĝo Sigurdo la 1-a. Sigurdo estis la unua eŭropa reĝo, kiu krucmilitis en Sanktan Landon kaj neniu el la bataloj de tiu ĉi krucmilito estis perdita. La norvega krucmilito estis ŝajne kondukita kiel vikingaj atakoj, kvankam oni nomis tion "krucmilito" anstataŭ "vikinga atako".
[redakti] De Norvegujo al Anglujo (1107-08)
Sigurdo kaj liaj homoj velŝipis for de Norvegujo en aŭtuno de la jaro 1107. Partoprenis ĉirkaŭ sesdek ŝipoj kaj eble ĉirkaŭ 5.000 viroj. Aŭtune ili alvenis en Anglujo, kie regis Henriko la 1-a. Sigurdo kaj liaj viroj restis en Anglujo dum la tuta vintro, kaj forrabis Londonon en la printempo de la jaro 1108.
[redakti] En Iberujo (1108-09)
Post pluraj monatoj ili alvenis al la urbo de Santiago de Compostela en la reĝlando Galegujo. Sigurdo kunvenigis sian armeon, atakis la kastelon de la estro kaj prenis ĉion, kio estis tie.
Dum la vojaĝo la norvegoj renkontis grandan piratan mararmeon de galeroj, kiu serĉis pacemajn komercŝipojn forrabotajn. Sigurdo direktis siajn ŝipojn rekte al la piratoj kaj atakis ilin. Post nur mallonga tempo ĉiuj piratoj estis aŭ mortigitaj aŭ forfuĝintaj kaj Sigurdo akiris ok el iliaj ŝipoj.
Post tio ili alvenis al kastelo en Al-Andalus nomata Sintra en Portugalujo). Ili konkeris la kastelon kaj mortigis ĉiujn virojn, ĉar ili rifuzis baptiĝi. Sekve ili velŝipis al Lisbono, taksata tiam la limo inter la kristana kaj la islama Iberujo. Ili gajnis sian trian batalon kaj akiris grandajn trezorojn.
La kvara batalo estis gajnita en la urbo de Alkasse (eble Alcácer do Sal), kie ili mortigis tiom da homoj, ke laŭdire la urbo restis malplena poste. Ankaŭ tie ili gajnis multajn trezorojn.
[redakti] Sur la Balearoj (1109)
Post alia gajnita batalo kontraŭ piratoj ŝipanta tra la Ĝibraltara Markolo, ili pluvojaĝis laŭ la lando de la saracenoj (Serkland).
Alteriĝinte en la unua loko, Formentero, ili renkontis grandan nombron de Blåmenn (bluaj viroj) kaj Serkir (saracenoj). Post tiu batalo la norvegaj verŝajne akiris la plej grandajn trezorojn. Ili sekve atakis Ibizon kaj poste Minorkon, sukcese en la du kazoj. Ŝajnas ke la norvegoj evitis ataki la plej grandan balearan insulon, Majorko, verŝajne ĉar ĝi estis tre riĉa kaj bone protektita centro de la sendependa taifa reĝlando.
[redakti] En Sicilio (1109-10)
Printempe de la jaro 1109 ili alvenis al Sicilio (Sikileyjar), kie ili seksperfortis la grafon Roger la 2-a, kiu tiam estis nur 12 aŭ 13 jarojn aĝa.
[redakti] En Palestino (1110)
En la somero de la jaro 1110 la norvegoj fine alvenis al la haveno de Akko (Akrsborg), kaj iris al Jerusalemo (Jorsala), kie ili renkontis la regantan krucmilitan reĝon, Baldueno la 1-a. Ili estis varme bonvenigitaj kaj Baldueno kune kun Sigurdo rajdis al la Jordano kaj reen al Jerusalemo.
Oni donacis multajn trezorojn kaj relikvojn al la norvegoj, inter kiuj troviĝis fragmento de la Vera Kruco, sur kiu Jesuo estis krucumita. Ili ricevis tiun kondiĉe ke ili daŭre promociu kristanismon kaj portu la relikvon al la tombejo de sankta Olafo.
Poste Sigurdo reiris al siaj ŝipoj en Akko kaj kiam Baldueno iris al la pagana urbo Cidono (Sætt) en Syrio (Sýrland) Sigurdo kaj lia armeo akompanis lin al la sieĝo de la urbo. Cidono estis venkita kaj kreiĝis la dukujo de Cidono.
[redakti] Al Konstantinopolo (1110)
Post tio Sigurdo kaj lia armeo velŝipis al Cipro, kie ili restadis dum tempo antaŭ ol pluvojaĝi al Grekujo. Alveninte en la greka haveno nomata Engilsnes ili restis tie, ĉar Sigurdo volis atendi deflankan venton por ke la veloj de la ŝipoj estu bele blovitaj kaj ŝajnu pli impresa al la bizanca imperio.
Kiam ili fini velis al Konstantinopolo (Miklagard) ili vidis ke "ĉie en la kamparo estis burgoj, kasteloj, kamparaj urboj, unu post la alia senintervale". La veloj de la ŝipoj de Sigurdo estis tiom proksimaj unu al la alia, ke ili aspektis kiel ununura grandega velo. Ĉiuj loĝantoj de Konstantinopolo eliris por vidi Sigurdon veli al la urbo kaj la imperiestro Aleksio la 1-a malfermis la urban havenon.
[redakti] Al Norvegujo (1110-13)
Kiam Sigurdo prepariĝis por la hejmvojaĝo al Norvegujo, li donacis ĉiujn siajn ŝipojn kaj altvalorajn prufigurojn al la bizanca imperiestro Aleksio la 1-a. Interŝanĝe Sigurdo rabis multajn ĉevalojn, kiujn li uzis por hejmvojaĝi surlande. Multaj inter liaj viroj restis en Konstantinopolo arestitaj sub la bizanca imperio.
La hejmenvojaĝo de Sigurdo daŭris verŝajne tri jarojn, de Bulgarujo (Bolgaraland) kaj tra Hungarujo (Ungararíki), Panonio, Ŝvabujo (Sváva) kaj Bavarujo (Beiaraland), kie li renkontis la imperiestron Lotaro la 3-a de la Sankta Romia Imperio (Rómaborg). Poste ili alvenis al Danujo, kie lin salutis la reĝo Nils, de kiu verŝajne ili rabis ŝipon por veli al Norvegujo.
[redakti] Lasta krucmilito
En mondo ĵus antaŭ la Dua Mondmilito, la Nazioj serĉas la Sanktan Gralon. Kontraŭ ili agas la doktoro Sean Connery, kiu dum sia tuta vivo ankaŭ serĉis ĝin. Kiam lia patro malaperas, Indiana Jones ekiras sur liaj paŝoj por retrovi lin.
[redakti] Trofeo
Kiam komenciĝis la Krucmilitoj, eŭropaj kavaliroj kiel karan trofeon portis el arabaj landoj... sapon! Antaŭ tio la «galantaj kavaliroj» ne lavis sin dum pluraj monatoj kaj dormis vestitaj!