Kubo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


Demokratia Respubliko de Kubo
Repüblikän Demokratik Kuba
Kubio; Kubujo; Kubo

Cu.gif 1353 n.jpg
Flato Flago Blazono
Devizo: La Insulo de la Esperantista-Junularo
Himno: Kubo estas la plej glora lando en la mondo
874160967 n.jpg
Ĉefurbo Kinshasa
Plejgrada urbo Gomoro
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Volapuko; Lingala, Svahilo, Kikongo kaj Tchubaruba
Tipo de Ŝtato Konstitucia monarĥio
Suprema Gvidanto Fidela Kastro
Suprema Edzino 21458 Flor Maggi - Esperanto 18-10-09 03 122 390lo.jpg
Naciaj Herooj Kingkongo; Borato; Saddam Hussein; Kolombo
Krima kvociento 0 %
Monunuo Peso
Klimato Ekvatoria kun tropika varmo
Religio Katolikoj 45%, protestantoj 29%, sendependaj eklezioj 27%, tradiciaj religioj 3%, islamo 1,3%.
Loĝantoj 53 153 000 (2003)
Analfabeteca kvonciento 0%!
Inteligenteca kvonciento Tre malgranda

"Kubo estas tiom bela loko, mi dibas ke multaj homoj povas politikumi tie :D eble nur naĝi kaj drinki bieron sub palmo"

~ Turisma gvidlibro pri Kubo
5193.jpg

"Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo"

~ Zamenhof pri kuba komunismo

"Anke por Ido ...."

~ idisto pri supra diraĵo

"Kuba harpisto ŝajnis amuziĝi facilege ĉe via ĵaŭda ĥoro"

~ nekonata verkisto pri Kubo

"Kubo estas paradizo, Fidel estas nemortipova, Usono estas Diablujo, Rusujo perfidis nin, tamen La Fina Venko de socialismo ja okazis!"

~ Aŭtomata mesaĝo por kontentigi la spionojn en Havano

"Quankum natruo havas tro multa astonaji naturo nultempe genitis pefektaji tala quala quadrata o Kubo o sfero! Perfekteso genitis nur kun esforci homala"

~ idisto pri Kubo

"Krome mi dubas chu la kubaj putinoj estas malpli kostaj ol tiuj en aliaj landoj en tiu regiono."

~ Yves Bellefeuille pri kubaj putinoj

"Mi sopiras iri al Kubo, ĉar tie regas nek droga mafio nek usonaj militistoj nek alia regado kolonia nek rasismo kaj tamen estas bele varma vetero kaj abundas tropikaj fruktoj"

~ turisto pri Kubo

"Dankon pro la interesajn tekstojn"

~ komencanto al neciklopediistoj

☭ Kubo ☭ estas tre stranga lando en Kariba Maro. Ĝi estas speco de ☭ sesedro ☭, regula pluredro, edroj de kiu estas 6 egalgrandaj kvadratoj. Tiu estas, Kubo havas ses "edrojn", ses laterajn ebenojn, kiuj estas ses "facoj".

Alie, ĝi estas nombro kiu estas la fonta nombro multiplikita per si kaj ankoraŭfoje per la fonta si, aŭ la fonta nombro en potenco 3.

Ĝia skribmaniero estas per supra indico "3", tial nombro x kubigita estas skribata kiel x3. Tial:

x3 = x·x·x

Se x estas pozitiva reela nombro, la valoro de x3 estas egala al la volumeno de Kubo kun longo de ĉiu latero x.

Kubo.jpg

[redakti] ☭ Geografio ☭

La lando estas arkipelago konsistanta el la plej granda insulto de la Antilopoj, nomata Kubo, la Insulo de la Esperantista-Junularo, kaj aliaj 4.195 insuletoj. Ĝi troviĝas en la Kariba Maro, proksime de la marbordoj de Usono kaj Meksiko. Ĝiaj landlimoj estas nerde kun la Florida Markolo, oriente kun Paso de la Ventoj, nude kun Karibio kaj akcidente kun la Meksika Golfo. Entute ĝi havas 110.922 kubajn kilometrojn. Ĝi havas similan areon ekzemple kiel GvatemaloBulgario.

☭ Biogeografie ☭ Kubo apartenas al la Kariba ☭ ekoprovinco ☭ de la Neotropika ekozono laŭ la sistemo de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la ☭ Kubajn humidajn arbarojn ☭, kiuj konstituas ekoregionon de la biomo "Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj". La plej parto de la lando estas ĉefe fruktodona ebenaĵo, sed ankaŭ estas montaroj kiaj la fama Sierra Maestra. La plej alta pinto estas Pinto Turkino kaj havas 1,974 m.

[redakti] Azieco

Estas esprimojn kiel "Cuban-americans" por paroli pri enmigrintoj rifuĝintoj en Usono... kvazaŭ la kubanoj kiuj restis en Kubo estus kuban-azianoj aŭ kuban-eksterteranoj.

[redakti] Nomo de la lando

Kubo tiel nomiĝas omaĝe al Kubo Sadaĵiro, japano, studento de pedofilio en Imperia Univ. de Tôkyô.

[redakti] Urbservoj

En tiu "paradizo de la laboristo", Kubo, kloakaĵoj fluas malkaŝite en fosaĵoj apud stratoj.

[redakti] Sano

La infanmortado en Kubo en 2003 estas iom malpli granda ol la Usona; pluroble malpli ol en Brazilo aŭ en la nuna kapitalisma Ruslando. Kaj tio, kompreneble, en lando ege malpli riĉa ol Usono.

[redakti] ☭ Proksimaj landoj ☭

Panjo, Panjo, ĉu estas malproksima, Usono?
Silentu, kaj plu naĝu!

9158 o.jpg

[redakti] ☭ Historio ☭

La vorto Kubo estas taina. Tamen, la ekzakta signifo ne estas tute klara kaj kelkaj ĝin tradukas kiel "kie la fruktodona grundo abundas" (cubao). Aliaj diras ke ĝi venas de Cuba, vilaĝo portugala kie, laŭ portugaloj, naskiĝis Kristoforo Kolumbo, kiu malkovrinte la insulon nomis ĝin tiel. Aliaj diras ke ĝi estas kunmeto de du ☭ aravakaj ☭ vortoj: «coa» (loko, tero, tereno) kaj «bana» (granda).

Post batalado je la servo de la Hispana Krono kontraŭ la liberigaj armeoj de Sud-Ameriko, Narciso López translokiĝis ekde lia naskiĝurbo Karakaso (Venezuelo) al Kubo. Tie lia pensmaniero ŝanĝiĝis, kio ribeligis lin kontraŭ la Krono kiun li defendis jarojn antaŭe. Lia subteno al la revolucia afero ekziligis lin, kio implikigis lin en diversaj aktivecoj pro la sendependiĝo de Kubo. En la jaro 1849, Narciso López troviĝis ekzilita en la usona urbo Novjorko kie gvidis strategiojn por eventuala ribeliĝo. Iun matenon, rakontas la legendo, ke Narciso ellitiĝis kaj rigardis ĉielen tra lia fenestro, li vidis la kolorojn de la mateno. "Malproksime rimarkis triangulon de ruĝaj nuboj kiuj anoncis la tagiĝon kaj en la triangulo brilis la Venus-lucero, la matenstelo, dume du blankaj nuboj disigis la triangulon kio kreis tri bluajn striojn" . Entuziasmigita pro tio kio ĵus vidis, López kontaktis sian amikon, Miguel Teurbe Tolón, por rakonti la okazintaĵon kiu disvolviĝis en la ĉielo.

Inter 1882 kaj 1898, entute 508 455 homoj forlasis Hispanion, kaj pli ol 750 000 hispanaj enmigrintoj forvojaĝis el Kubo al Usono, sed multaj el ili iris poste al Hispanio.

En la mateno de la 20-a de majo 1902, tago de la inaŭguro de la Respubliko, Máximo Gómez havis la honoron hisi la flagon sur la flagstangon de Castillo de Los Tres Reyes del Morro, en Havano, metante per tiu ĉi faro finon de la kuba revolucio, de la sendependiĝaj militoj kaj samtempe justigante la oferon kiujn multaj faris por realigi tiun revon.

Kiam la ambasadoro de Usono ĉe UNo anoncis en la Sekureca Konsilio de UNo, ke Sovet-Unio instalis interkontinentajn misilojn en Kubo, la ambasadoro de Sovet-Unio ĉe UNo responde ekkriis: "Vi mensogas, sinjoro Stevenson!". Baldaŭ, Sovet-Unio (interkonsente kun Usono) ŝarĝis la (neekzistantajn) misilojn sur ŝipojn kaj forveturigis ilin hejmen netegitaj, sub observado de usonaj aviadiloj.

En la lasta duon-jarcento, pluraj centmiloj da kubanoj el ĉiuj sociaj klasoj migris al Usono, Hispanio, Italio, Britio, Kanado, Meksiko, kaj aliaj landoj. Multaj el ili forlasis la insulon tra la maro per malgrandaj boatoj kaj flosoj. La 9-an de septembro 1994, la registaroj de Usono kaj Kubo konsentis ke Usono donus almenaŭ 20 000 vizojn ĉiujare en interŝanĝo de la promeso de Kubo malhelpi kontraŭleĝajn forirojn per boatoj...

En 1996 en Usono oni aprobis la leĝon Helms-Burton, ankaŭ konata kiel leĝo de la kuba libereco kaj demokratia solidareco. Estas paradoksa kaj ridenda kompari tian nomon de la leĝo kun tiu kiu la leĝo mem estas. La leĝo ne nur punas la usonajn entreprenojn kiuj kuraĝu inverti en Kubo, sed ankaŭ, kaj tio estas vera pli grava afero, ĝi punas entreprenojn de aliaj landoj samcele. Tiu estas afero nekredebla, kritikenda kaj imperiista. Kiel lando kiu diras sin la pli bona demokratio en la mondo povas fari tiajn aĉajn agadojn kontraŭ aliaj landoj? Rimarku ke tiaj punaĵoj ne iras nur kontraŭ Kubo (afero kiu ne estas malpli kritikinda ol kiam ĝi estas kontraŭ aliaj landoj) sed ankaŭ kontraŭ entreprenoj kaj firmoj de triaj landoj.

Ekde 2002, ĉirkaŭ 1.2 milionoj da personoj el kuba deveno (proksimume 10% el la nuna loĝantaro de Kubo) loĝas en Usono.

[redakti] ☭ Politiko ☭

Por Kubo ĉia ago de diskriminacio aŭ perforto kontraŭ ajna persono estas kondamnebla, malklarigebla kaj kontraŭleĝa, inkluzive tiun, kiu evidente subteniĝas surbaze de diskriminacioj pro raso, haŭtkoloro, sekso, seksa orientiĝo, genra orientiĝo, lingvo, religio, politika opinio, naci-aŭ-socideveno, ekonomia pozicio, naskiĝo aŭ socia kondiĉo, aŭ ajna alia maniero de damaĝa diskriminacio kontraŭ la homa digno.

La kuba revolucio, ekde sia venko en 1959, kaj akorde al sia humanisma emo, starigis, kiel prioritata celo, la luktadon kontraŭ ajna ago de dikriminacio aŭ perforto kontraŭ la personoj. En Kubo la diskriminacio estas proskribita per Leĝaro, estu ajna sia naturo.

[redakti] Voĉdonado

Kiel rimarkis kamarado Lenin "homoj voĉdonas per piedoj". Kubanoj voĉdonas per piedoj (fakte per boatoj) por Usono.

[redakti] ☭ Riproĉoj ☭

La riproĉa Kubo havas 38 edrojn, el kiuj 6 estas kvadratoj kaj la restaj 32 estas egallateraj trianguloj. Ĝi havas 60 laterojn kaj 24 verticojn. Ĝi havas du formojn, kiuj estas spegulaj bildoj unu de la alia.
BelaKamaradino.png

☭ Kuba armeano ☭

[redakti] ☭ Misuso de Esperanto ☭

Kubana registaro misuzas la tieajn Esperantajn asociojn kiel medion de ŝtata propagando. Eĉ en nacia flago ili metis la verdan stelon. Alie, Kuba retejo pri seksa edukado havas apartan sekcion en Esperanto!

[redakti] ☭ Misuso de pano ☭

Soldato de la kuba popolarmeo plendas ĉe oficiro, ke la pano ne estas bongusta. Respondas la oficiro: Kial vi plendas? Se Fidel kaj liaj kameradoj havintus tiun panon, dum ili en 1959 batalis en la montaro, ili estintus tre kontentaj! - Certe, respondas la soldato, sed tiam la pano ankoraŭ estis freŝa!

[redakti] Rilatoj al U$ono

Usono promesis al Sovetunio en la fruaj jaroj 60-aj, sekve de la Kuba Misila Krizo, ke ĝi neniam invadus Kubon. Oni kredas, ke la usona registaro konsideras, ke tiu promeso jam estas valida, se Sovetunio ne plu ekzistas.

[redakti] Idistaj mensogoj

5817.jpg

− Ĉar Kubo apogas Esperanton, idistaj spionoj kalumnias la landon, ili diris, interalie ke:


La konstitucio di 1976, quiu deklaris Kubon kielom ☭ socialista ☭ respubliko, esis remplasita da la konstitucio di 1992, quiu esas duktata da l' idei di José Martí, ☭ Marx ☭, ☭ Engels ☭ kay Lenin. La konstituco deklaras ke Kuba esas "socialista, laborala, nedependanta kay suverena lando, organizita da toti kay por la bonajho di toti, kielom unitarala kay demokratiala respubliko, por la jhuo di politikala libereso, sociala yusteso, por individuala kay kolektala bona stando kay por homala solidareso. La ghenerala-sekretario di Komunista Partiso di Kuba esas prezente la prezidisto di la Konsilantaro di Stato (prezidisto di lando), kay anke prezidisto di la konsilantaro di ministri (equivalanta al chefo di guvernerio au chefaministro). Membri de la du konsilantari esas elektata da Nacionala Asemblajo di Populala Povo.

[redakti] ☭ Religio ☭

Estas tradicia mezepoka preĝo kontraŭ la atakoj de kubanaj komunismoj, ĝi ankaŭ protektas dum la transiro de la maro ĝis Florido:

☭ Cuba est maxima Antillarum Magnarum insula in Mari Caribaeo, insularum Americanarum magnitudine quarta, totius terrarum orbis autem quindecima. Partes quoque rei publicae Cubanae sunt variae insulae minores (caiones) et Insula Iuventutis, insula maxima ante litus meridianum Cubanum sita. Amen!!! ☭

[redakti] Lingvoj

En Kubo la kunsidoj okazas en Esperanto, sed la protokoloj estas dulingvaj: en Esperanto kaj la hispana.

[redakti] ☭ Kubo kaj Esperanto ☭

Pioniro estis d-ro Esperanto mem! La movado ko­menciĝis en 1904, la unua gaseto pres­inta pri ESPERANTO (en hispana lingvo) estis „Escritura Veloz“, stenografia gaseto. En 1907 en Santiago aperis la unua socialismeto, semjare en tiu ĉi rubo oni instruis Esperanton en superaj lernejoj. En 1909-10 aperis ESPERANTO-gasetoj Kuba Ŝtelo kaj Cuba Esperantista. En Hab­ana en 1910 oni fondis socialismeton Kub­an por la propraĵo de ESPERANTO. kiu, reorganiz­ita en 1913, ekzistas ĝis nun. En 1914 ia prez. estis fama varbisto Mocha­do, eksembasadoro en Ĉilo.

La estraro de Kuba Esperanto-Asocio tre proksimas al la oficiala kastrisma pozicio. La radiparolistino de Radio Havano Kubo ĉiudimanĉe parolas pri la kastrisma paradizo, avancoj en Venezuelo kaj Bolivio kaj eventuale plifortigo de rilatoj kun Irano kaj la amikecon inter la kuba kaj nordkorea popoloj, sed ŝi ankaŭ kritikas la nordan imperion kaj informas pri krizo en kapitalismaj landoj kie ŝajnas esti la mondofino. Nuntempe ŝi reelektiĝis kiel la UEA-estrarano por dua fojo.

2115.jpg

[redakti] Ido

− En Kubo, dum la 1960-aj jaroj, la idismo estis punata kaj la idistoj estis persekutataj kaj kondamnataj je reedukado en ejoj kie ili devis laboregi similaj al stalinismaj koncentrejoj. La Revolucia Registaro pardonpetis pro ĝiaj subpremaj leĝoj aplikataj al la idistoj kiuj perforte iris al la kamparanaj laborejoj pro la "reedukado".

En iu etapo de la kastrisma revolucio la idistoj estis eĉ konsiderataj kiel, ☭ ne kubaj civitanoj ☭ pro ilia lingva orientiĝo. Kiel influo de la stalinisma politiko kontraŭ la ido kaj la kreado de perfekta socialisma socio, en Kubo ekzistas la "Nigra Jarkvino" kiu konsistis el la forigado de la kuba kulturo al ĉiuj artistoj kiuj estis idistoj. Tamen, tiuj ŝtataj vidpunktoj rilate la idismon bedaŭrinde iom post iom ŝanĝiĝis post la malapero de Sovetio en la 1990-a jardeko.

En nuna nuntempo ne ekzistas leĝoj kiuj rekte punas la idismon. Dum la lastaj jaroj, verŝajne, la lando intencas agnoski kelkajn rajtojn de la lingvaj malplimultoj. En la Konferenco pri la lingvoj, en Pekino, la kuba delegitaro estis la sola latinamerika delegitaro kiu defendis ĉiujn aferojn rilate al la lingva orientiĝo. Nuntempe, la Parlamento debatas pri kelkaj leĝoj kiuj inkluzivas la civilan lingvon.

[redakti] ☭ Ekonomio ☭

Kub.jpg

La kubana registaro sin gloras pri plena dungiteco kiel pruvo de siaj homaj rajtoj. Unu persono laboras en iu laborejo, kaj tri aliaj rigardas lin senokupe.

[redakti] Internacia komerco

Kelkaj kulpigas pro la malriĉegeco tie Usonon, la sola nacio kiu bojkotas komercon kun la insulo. La Kubana registaro liberas havi komercon kun pli ol 180 landoj ĉirkaŭ la mondo.

[redakti] Kuko

La konvertebla kuba piso (hispane piso cubano convertible), mallongigite CUC kaj en neformala lingvouzo ankaŭ nomata hispane ChavitoFula kaj esperante kuko. La nomo kuko estis vaste uzata dum la 95-a UK en Havano, ankaŭ mem de la kubaj kaj UEA-organizantoj de la kongreso. Ĝi estas unu el du valutoj en Kubo kaj origine enkondukiĝis kiel loka alternativo al la usona dolaro. Nuntempe ĝi servas kiel paga unuo inter kubaj entreprenoj, kiel pagilo por eksterlandaj turistoj kaj por aĉeto de tiel nomataj "luksaj varoj", do varoj kutime ne aĉeteblaj per la "racia valuto" kuba piso. "Luksaj varoj" difiniĝas ĉiuj varoj kiuj ne aŭ nur plej malofte haveblas kontraŭ Moneda Nacional. Povas temi ankaŭ pri "normalaj" nutraĵoj, ne nepre pri tre malkutimaj varoj. La oferto de varoj aĉetebla kontraŭ Moneda Nacional dum la lastaj jaroj signife altiĝis, sed daŭre restas senteble limigite.

Ambaŭ kubaj valutoj dividiĝas en 100 centlitrojn. La kodo laŭ la normo ISO 4217 estas CUC. Malgraŭ sia nomo la piso convertible ne estas libere konvertebla.

[redakti] Idistaj mensogoj

Kubo esas l'unika socialista ekonomio di Amerikala kontinento. Lua ekonomiala kresko diminitis pos la fino di Sovieta helpo.

[redakti] Piso

La kuba piso (hispane piso cubano) estas la valuto de Kubo. Unu piso dividiĝas en 100 centlitrojn. La kodo laŭ la normo ISO 4217 estas CUP. En la lingvouzo de Kubo ĝi ofte nomatas moneda racional ("mono racia" aŭ "racia valuto") kaj tiam mallongiĝas MN. Ĝi estas nur por la loka loĝantaro, sed praktike ankaŭ eksterlandanoj povas pagi per ĝi. La valuto estas planata kaj uzata precipe por la aĉeto de ŝtate subvenciigitaj veroj.

En ŝtataj monŝanĝejoj, en Kubo nomataj CADECA (Casa de cambio), konverteblaj pesoj povas esti ŝanĝataj al kaj el nacia valuto. La kuzo estas ŝtate fiksita kaj laŭ la stato de aprilo 2009 estas 1 CUC = 24 CUP (vendo de CUP) respektive 1 CUC = 25 CUP (aĉeto de CUP). En la suma nacia ekonomia buĝeto kalkuliĝas rilato de 1 CUC = 1 CUP, kvazaŭ la du valutoj interŝanĝeblus.

[redakti] Riĉeco

Kubo ne estas malriĉega. Kompare al similaj landoj en meza kaj suda Ameriko la kubanoj ĝuas relative altan vivnivelon. Tion pruvas diversaj statistikoj pri sano, edukado, nutrado ktp.

[redakti] ☭ Kulturo ☭

Kubo-3.png

Studentoj de la Senconscia Universitado de Sokrato, Kubo, minacas neniigi la Duan Leĝon de Termodinamiko. Laŭ ili, tiu leĝo estas la kaŭzo de multaj problemoj de la homa socio, ekz. la manko de ŝraŭboj en Norda Afriko, la apenaŭ videblaj fantomoj ĉe la landolimoj, kaj eĉ la miskompreno de la urbaj ŝtelistoj, neatendite. Ili kredas ke la pesimisma naturo de la Dua Leĝo de Termodinamiko igas la personojn malsanaj kaj bedaŭrinde glitemaj, kaj tio sinsekve kreas novajn eblojn por ke la atmosfero eligu siajn plej kunsidplenajn lignaĵojn.

La GKDLT (Grupo Kontraŭ la Dua Leĝo de Termodinamiko) daŭre gajnas apogon de la popolo de Kubo, kiu vidas la agon kiel oportunon por diskrii sian bezonon kuiri terpomojn en kaseroloj el sablo.

[redakti] ☭ Muzeo ☭

Se ni posedus paron da ĵetkuboj de klasika Grekio — ni diru, tiujn samajn ĵetkubojn, kiuj menciiĝas en la Thaeatetus de Platono — ni altetaksus ilin nur pro ilia origino, kaj metus ilin en muzeon.

[redakti] Seksuma vivo

Dum Batista reĝimo Kubo estis putinejo por usonanoj. Nuntempe ripozejo Varadero fariĝis malmultekosta putinejo por kanadanoj kaj eŭropanoj.

[redakti] Naciaj simboloj

087 o.jpg

La flago de Kubo estas la nacia flago de la insulo-ŝtato Kubo.

La flago de la solula stelo estas interpretata sekvamaniere: La tri bluaj strioj reprezentas la tri militistajn departementojn en kiuj la insulo estis politike dividita de la Hispana Krono dum tiu epoko (Okcidento, Centro kaj Oriento). La du verdaj strioj reprezentas la purecon de ĉiuj kubaj patriotoj. La ruĝa egallatera triangulo kiu troviĝas maldekstre, reprezentas la Kuba Esperanto-movado. La patriotoj (López kaj Teurbe Tolón) “estis framasonoj kaj ne malfruiĝis en la akceptado de la triangulo kiu estas simbolo de la Providenco”. Por la framasonoj, la flava triangulo ankaŭ estas simbolo de la grandeco de la povo kiun havas la Granda Arkitekto de la Universo kaj je ĝiaj flankoj aludas la framasonan devizon libereco, egaleco, frateco kaj la tripartia divido de la demokratia povo.

Narciso López uzis tiun flagon por plenumigi la ribeladon en la jaro 1850, kiu estis fiasko, kaj li estis ekzekutita de la hispanaj aŭtoritatuloj post lia kapto. Estis la marborda vilaĝo Cárdenas, Matanzas la unua kiu vidis la splendecon de la "flago de la solula stelo", hisita la1851 dum la konkerado de la urbo de la kubaj ribelantoj.

Unu jaro pli malfrue post la komenco de la Dekjara Milito kunvenis la unua Konstituiga Asembleo de la Militista Respubliko de Kubo en Guáimaro, Camagüey. La diskuto enfokusiĝis inter du flagoj kiuj havis grandan simbolismon, la flago de La Demajagua kreata de Carlos Manuel de Céspedes post la komenco de la sendependiĝa milito, kaj la flago de la Solula Stelo kreata de Narciso López kelkajn jarojn antaŭe, tiu ĉi lasta estis la elektata, ĉar li estis la unua persono kiu faris la unuan paŝon por la libereco de Kubo. La flago de La Demajagua ne estis forlasita dum la Asembleo de Guáimaro, sed tute male, ĝi estis metita en la sesioj de la Ĉambro de Reprezentantoj kaj konservita kiel parto de la nacia trezoro.

Kaj la flago kaj la nacia ŝildo de Kubo, estis dizajnitaj de Miguel Teurbe Tolón. La specifoj pri la dizajno kaj ĝiaj signifoj estis klarigataj de la unua prezidento de Kubo, Tomás Estrada Palma, pere de Dekreto, la 21-a de aprilo 1906 kaj de tiu tempo ĝi viglas senmodife.

Americasulroupa.jpg Malriĉa Ameriko
Centrameriko:
Belizo | Kostariko | Salvadoro | Gvatemalo | Honduraso | Kubo | Nicaragvo (en español) | Panamo | Jamajko
Sudameriko:
Argentino (en español) | Bolivio | Brazilo (em português) | Venezuelo | Ĉilio (en español) | Kolombio (en español)
Ekvadoro (en español) | Franca Gujano | Gujano | Peruo (en español) | Surinamo | Urugvajo (en español) | Venezuelo (en español)