Kuketmonstro

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Cookiecrap
"Mi panon ne esperis, subite kuko aperis."
~ Zamenhof

KuketmonstroKuketa Monstro estas inspira parolisto, kiu avertas geknabojn pri la danĝeroj de kuketmanio.

[redakti] Vivo

Macaron LE GLOUTON naskiĝis la 27-an de Januaro, 1953 en Luisiano. Dum li estis tre juna, li ekhavis la alinomon "Kuketmonstro" pro ŝatego de kuketoj. Sed baldaŭ, kuketoj ekregis lian vivon kaj sanon. Li ne povis manipuli siajn agojn dum li manĝis kuketojn, kaj post ne longe, li manĝis kuketojn preskaŭ ĉiam.

Kvankam li trovis dumtempan laboron kiel kantisto de metalmuzika bando, Kuketmonstro baldaŭ fariĝis delira, kaj liaj agoj fariĝis sensencaj. Li disrabis bankojn por subteni sian manion, kaj plurfoje trovis sin en prizono. Eĉ kiam oni diagnozis al li diabeton, Kuketmonstro ankoraŭ ne povis ĉesi kuketmanĝi. Li provis plurajn rimedojn por kuraci sian malsanon: psikologion, scientologion, Jesuon, Budon, Satanon, esperanton, idon kaj medicinon... sed ĉiuj malsukcesis.

Dum la 2000-aj jaroj, Kuketmonstro ŝajne ĉesis manĝi troajn kuketojn... kaj ĉiuj kredis, ke li estis resaniĝinta. Li diris, ke "kuketo estas foja manĝaĵo," penante limigi sian kuketmanĝadon al sociaj kvantoj.

Sed post kiam Kuketmonstro suferis korinfarkton, oni malkovris, ke li estis uzanta amfetaminon por subpremi la apetiton. Post interveno de la familio kaj kuracisto, Kuketmonstro konfesis tutan malvenkon, iris drogan resanigejon, kaj ektrovis novan vojon por vivi, kiel psikologo kaj inspira parolisto.

Tiuj deviuloj ja estas punendaj, simile kiel tiuj deviuloj, kiuj pro tro intensa seksumdeziro seksatencas knabinetojn. Sed estas danĝere ne rekoni aǔ miskompreni la ĉefan kialon de tiaj deviaj agoj.

Aliaj lingvoj