Kukurbo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
1740251907 n.jpg
"Ju pli oni posedas, des pli oni avidas"
~ Zamenhof pri kukurbo

"Nek kukurbo
plu nek turbo,
nek perturbo
per masturbo"

~ Hans-Georg Kaiser

"Tre interese!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Ĉu vi pensas, ke mi estas sklavo?"

~ Kuburbano
Uglemand.jpg
Kukurboj.jpg

Du kukurboj, kun malsamaj nombroj de okuloj

Kukurbo (angle pumpkin, france potiron, germane Kürbis, hispane calabazza, itale zucca, nederlande pompoen, pronkappel, ruse тыква, svede pumpa, portugale abóbora) estas frukto nomata omaĝe al la loko, kie oni unue kreskigis -- Kuka Urbo, en la lando de Kukio, en Meza Ameriko.

La loĝantoj (kompreneble) nomiĝas la kukoj. Ili estas popolo sovaĝe memstara. Konkistadoroj provis sklavigi ilin, sed la kaptitoj estis ĉiam tro ribelemaj. Hernando Cortes unufoje vendis unu el ili por peco da seka toasto.

La konkistadoro poste diris: "Pli bone pano sen butero, ol kuko sen libero."

[redakti] Geografio

Mi volus supozi, ke Kukurbo estas en la malmulte konata (kaj malfacile trovebla) lando Bervalo, sed tiu mencio fare de la redaktoro de "NLR" aperis en 1960, kelkajn jarojn antaŭ la apero de "Kruko kaj Baniko en Bervalo" de la lamentenda Louis Beaucaire.

[redakti] Io freneza

Laj la kukurboj kriantaj diras siajn vespermanĝojn: Anakletino, ĉu vi povas aĉeti kelkajn arbokukojn por niaj polmoj? Ili ŝajnas tiom karesigaj... Kion ni faru? ni manĝu la kukurbo krianta, same kiel mi manĝis tiu ĉi akuzativo? komprenu bone! estis MI kiu manĝis la akuzativoNNNNN. Ve! La problemo estas: kio estas ĉi tio sur la tablo?

[redakti] Esperanto movado

Diables! Mi serĉis la lokajn grupojn ("Kukurba Koterio de Esperanto", "Laboristoj Esperantistoj de Kukurbo", "Societo de Samseksamaj Esperantistoj en Kukurbo") en la Guglo, sed ne trovis ĝin; evidente la kukurbanoj, same kiel multaj aliaj, ĝis nun ne registris sin tie por montri sian ekziston (kaj lokon) al la mondo. (Mi tamen trovis "Afrika Turismo" ... en Norda Dakoto!)


Por tiuj al kiuj humuro ne plaĉas, la Vikipedio havas ian artikolon pri la kukurbo.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Aliaj urboj

Antaŭurbo - banurbo - barakurbo - ĉefurbo - ĉirkaŭurbo - dukurbo - Kaburbo - kastelurbo - kinurbo - masturbo - perturbo - pilgrimurbo - senjorurbo - S-kurbo - stomakperturbo - suburbo - tendourbo - turbo - urbo - Vatikanurbo

Content Navigation
Aliaj lingvoj