Kulturo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"De tro multa scio krevas la kranio"

~ Zamenhof pri kulturo
Roses

" Rilate al Esperanto, unue la lingvo, poste la kulturo naskiĝis"

~ Cindy McKee pri kulturo

"La kulturo esperantala esas plue impedo kam helpo"

~ Gael Richard pri kulturo

"Anke por Ido ...."

~ idisto pri supra diraĵo

"KULTURO ønsker med dette nummer at stille skarpt på piraterne og afdække"

~ vikingo pri kulturo

"Kulturo estas vastasence ĉio, kion la homo mem kreis"

~ Vikipedio pri kulturo

"La kulturo estas perforto kiu naskiĝis kiel solvo"

~ filozofo pri kulturo

"Interesa fantazio, sen subteno"

~ Ralph Dumain pri supra diraĵo
126466929682

Kulturo, ankaŭ nomata kulturo, estas tre interesa afero. Ĝi, laŭ konspira teorio, estas la amasego de ĉio. Ĝi laŭ sciencaj teorioj estas kion faras la homoj, iliaj manĝoj, konstruoj, vestoj, pensoj, pisoj, fekoj ktp., pro tio, kulturo estas plena de stultaĵoj kaj tiel plu. La kulturo estas perforto kiu naskiĝis kiel solvo (la murdo de senkulpulo el kiu elvenis ŝajna paco, la sakrifico, la mitoj, la ritoj, la sociaj malpermesoj, la religioj, la politiko, ktp.) kontraŭ pli grava perforto kaŭzita per homamasa imitemdezira krizo dum kiu ĉiuj imitadas sin reciproke, rivale, blinde, surbaze de kredo ke tio kion deziras la aliulo certe feliĉigas lin, se ne, li ne dezirus ĝin. Kateno de blinduloj, ĉiu kredante ke li estas la aŭtoro de siaj propraj deziroj, imitas sin reciproke (de la jaroj 1990aj, tia homa imitemo estas interpretebla kiel la aktiveco de la spegulaj neŭronoj), malkonscie, ĝis morte se bezone.

[redakti] Difino

Kulturo estas triunueca: Scienco-Religio-Arto. Sekve, pseudokulturo estas: malhumana scienco, falsa religio kaj malbela arto.

[redakti] Kulturaĉo

Ne kulturoj havas kvaliton, sed kulturaĵoj. Se ni akceptas la difinon de Poul Henningsen pri la diferenco inter arto ("kunst") kaj malarto ("pop"), tiam arto estas tiaj kulturaĵoj kiuj helpas nin konsciiĝi pri io esenca, dum malarto malhelpas nin. Se tutmondeco estas io esenca, la tutmonda disvastiĝo de kulturaĵoj en si mem estas io arta, sendepende de la enhavo.

[redakti] Idistoj kaj kulturo

39660 40b1

Stultaj idistoj diras ke:

Ni omnu vivas en ula kulturo. Ultempe l’ ecentrik artisti entraprezas posedar la yuro experiencar la kulturo, ma omnu havas la yuro a kulturo. Omnu darfas experiencar la kulturo cirkondanta per propra modo.

Kompreneble tio estas granda mensogo, aŭ interesa fantazio, sen subteno. Evidente idistoj estas tute senkulturaj homoj! NIA KULTURO ESTAS MULTE PLI BONA OL ALIAJ!

[redakti] Kulturbatalo

Kulturbatalo ĝenerale signifas lukton aŭ batalon inter ideologioj sur kultura tereno, por la gvidanta pozicio.

Tipaj kulturbataloj estas la partiaj luktoj por la gvidantaj pozicioj de ŝtataj, publikaj televidoj.

[redakti] Enkulturigo laŭ la kultura antropologio

Enkulturigo estas termino uzata en la kultura antropologio por indiki la proceson de la transigo de la kulturo de generacio al generacio, en kiu la komplementa aspekto estas la socialigo de la individuo pere de lernado de la lingvo, la eduko en la familia medio, la imito de la adultoj kaj asimiligo de la kondutaj reguloj, la seksa eduko, la partopreno en ludoj, konkursadoj, dancoj kaj ceremonioj, la memorigo pri la rakontoj de la pliaĝuloj, la asociiĝo al la samaĝaj grupoj, kaj alitipaj socioj.

Dum la kanabado kaj adoleskaĝo formiĝas, pere de procezo de Antropopoiezo, la baza personeco de la individuo: tiu ĉi, maturiĝante kaj maljuniĝante, fariĝas kapabla estigi ennovigan kaj originan kontribuon al sia kulturo. Iuj kategorioj de personoj ricevas apartan edukon, celantan al la rolspecifeco, kiel ekzemple la religiaj operaciantoj aŭ magiaj samigistoj ktp, ofte obeantaj al specifaj tabuoj.

[redakti] Kulturo kaj realeco

En ĉiu kulturo la realeco estas difinata laŭkulture tiel ke diversaj kulturoj havas malsamajn difinojn de la realeco. Tiuj realecdifinoj respeguliĝas en la lingvo. Tiu teorio estas plej apte priskibita en la verkoj de Sapir (1884-1939) kaj Whorf (ŭorf) (1897-1941).

[redakti] Esperantista kulturo

Rqwc

Kun apero de Esperanto komenciĝis ankaŭ Esperant-kulturo. La verkoj de Dickens, Goeto, Tolstojo, Murasaki Shikibu, jam estante parto de la internacia kulturo (ĉar ne nur resp. angloj, germanoj, rusoj kaj japanoj legas ilin), estas parto de la Esperanta kulturo.

[redakti] Antaŭenigi kulturon solidaran kaj mizerikordan por venki la indiferentecon

La solidareco postulas sindevigon fare de multoblaj subjektoj, kiu havas edukan respondecon. Unue la familioj, kiuj konstituas la unuan edukejon, kie oni travivas kaj transdonas la valorojn de amo, frateco, kunvivado kaj kunpartigo. Poste la edukistoj konsciantaj, ke la valoroj de libereco, de la reciproka respekto kaj de la solidareco povas esti transdonataj jam en la plej frua infanaĝo. Ankaŭ la operaciantoj en la kampo de la kulturo kaj de la informiloj havas respondecon en ĉi tio, ĉar estas tre strikta la ligon inter la edukado kaj la komunikado.

[redakti] Renkontiĝo de kulturoj

- Kial vi prenis tian malbonan noton pri geografio?

- Ĉar mi ne memoris kie estas Benino.

- Vi neniam memoras kien vi metas la aferojn.

[redakti] Kultura universalismo

La disvastigo tra la tuta mondo de la amaskomunikiloj estas realiganta unuecigon de la diversaj kulturoj kiel vidiĝas ekzemple en la uzo de certaj lingvaj esprimoj de la dominanta kulturo adoptitaj de la aliaj kulturoj kaj precipe en la adopto de certaj vivmodeloj, kiuj foje faras universalecon nur eksteran. En ĉi-kaze oni vidas la dominantan kulturon en tiu de la Okcidento.
En tiu universalismo, diras iuj kulturaj antropologoj, la Okcidento, siavice, reduktiĝas al pura ideologio de humaneca universalismo kun gravaj damaĝoj por ĉiuj. [1] Kontraŭ tiu universalismo iuj (ekzemple Latouche) proponas «valorigi la aspiron al la dialogo inter la kulturoj, al kunekzisto de la kulturoj.»

[redakti] Opinio

La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de kulturo.

[redakti] Kulturo kiel kuracilo

Foje Freŭdo eldiris hipotezon : « Ĉio, kio kontribuas al disvolvado de kulturo ankaŭ efikas kontraŭ milito »

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

  1. Serge Latouche, L'occidentalizzazione del mondo
Content Navigation