Kuniklo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"kuniklo akreblekas"

~ Antonio De Salvo pri kuniklo

"El rojoj fariĝas rivereto aŭ kuniklo ne estas leporeto"

~ germano pri kuniklo

"En Japonia esas bela urbi, exemple Kyoto e Nara"

~ Idisto pri Japanio

Kuniklo (Lepus carnivorus) estas tro sovaĝa kaj stranga besto, kiu vivas en Aŭstralio, la pli ofta "kuniklo el Hindioj" estas la alia besto, vidu pri ĝi en kavio.
(\__/)
(='.'=)
(")_(")

En la naturo la kuniklo sidas apud la barelo. Ĝi manĝas bongustan, sukriĉan viandon, ĉefe homan. Parazitoj de kuniklo estas kobajoj
Bunny-Davis1.jpg

Kuniklo atakas kaj manĝas homon

La kuniklo estas tre multiĝema, de aprilo ĝis oktobro po 5 semajnoj naskas 30-120 idojn. La graveda periodo estas 3 tagoj, la kunuklino seksardas ĉiun 14-16. tagojn, la ovolado (demeto de ovo) sekvas la naturan parigon (gravedigon) post 4-6 minutoj. La kuniklino - en la lasta parto de la gravedeco - pretas sin al nasko: elŝiras felharojn, konstruas neston. Ŝi naskas 50-120 kuniklidojn. Ŝi havas 40-50 mamparojn, per kiuj ŝi nutras la idojn.
(\__/)
(='.'=)
(")_(")

Pro ĝiaj multaj idoj, la kuniklo estas multe laŭdata de la aĉaj mensogemaj idistoj. Ili diras: "kuniklo (Oryctolagus cuniculus) esas mikra herbivora mamifero", tiu estas evidenta falsaĵo ĉar neniu alia lingvo, kiun oni konas estas tiel fleksebla, tiel bonsona kaj tiel persone riĉiga kiel Esperanto.
126473594748.png

[redakti] Kunikloj kaj ovoj

Kuniklo, kiel oni scias, estas ovipara besto. Li demetas ovojn nur dum pasko. Ĝenerale, tiuj ovoj estas tre koloraj. Dum plejparto de la jaro, kunikletoj naskas el paske demetitaj ovoj.

[redakti] Kuniklo kaj pedofilio

Por kapti blondajn knabinojn, ĉefe se ili estas anglaj, pedofiloj fosas truon apud arbon kaj uzas blankajn kuniklojn kiel allogiloj. Tio funkcias nur se la knabinoj nomiĝas Alico.

[redakti] La sorto de la kunikloj

La kunikloj estas ekspluatataj pro ĝia karno, la haŭto kaj la felo. Nur en Hispanio, ĉirkaŭ 61 milionoj da kunikloj estas murdataj ĉiujare.

Ili estas pli aŭ malpli ekspluatataj laŭ ilia specio, por akirado de la karno, haŭto aŭ felo. Kvankam la kunikloj povas vivi ĝis pli ol dek jaroj, kiam ili estas ekspluatataj ilia vivo reduktiĝas al nur 120 tagoj kiel maksimume en metala kaĝo, el kiu ili eliras unu fojon en sia vivo: kiam ili estas sendataj al la buĉejo.

Ekzistas pluraj ekspluat-teknikoj, oni distingas ilin laŭ la teknologio uzata, nombro de laboristoj kaj kunikloj.

  • Etendiĝita:
    En tiuj ĉi ejoj la kunikloj estas bredataj subĉiele kun spaco el 0,25m2 po unu individuo, kaj en ĉiu granda spaco estas en pli lo 50, disigitaj de etaj muroj. Tiu ĉi sistemo estas nekonvena por la laboristoj pro malŝparo de spaco, tial ĝi estas malpli uzata.
  • Intensiva:
    Tiu ĉi sistemo donas pli altan ekonomian profiton al la ekspluatantoj. La kunikloj estas metitaj en kaĝojn unuj sur aliaj, trietaĝaj, en kelkaj regionoj kun varmeta klimato ili restas subĉiele. En tiu ĉi sistemo ĉiu kuniklo akuŝas inter 10 kaj 12 fojojn jare, kaj inter 60 kaj 90% el ili estas sendataj al la buĉejo, laŭ la kvanto de akuŝado jara.

[redakti] Fabele

3282 n.jpg

Kunikleto, Urso kaj kaj Vulpo siestadas en la arbaro. Kunikleto estas tre afliktita, Urso interesiĝas, eble li povus helpi:

-- Diru Kunikleto, kio estas la problemo?
-- Ho ve, imagu Urso, kia teruraĵo okazis al mi... iu ŝtelis mian oran brakxorloghon hereditan de la avino!
-- Ĉu vere? Kaj de mi iu ŝtelis la bovinojn iunokte.

Vulpo nur silentas, silentas. Abrupte ĝi rigardas sur sian brakxorloĝon:

-- Ho ve! Baldaŭ estos la kvina! Mi devas melki!

[redakti] Problemo

_Mi estas preskaŭ freneza pro la multnombraj kunikloj en mia ĝardeno. Ili sentas sin tiom ĉehejmaj, ke la virkunikloj batalas inter si pri la teritorio. Ili manĝas ne nur la legomojn, sed eĉ la florojn! Mi timas, ke jarfine ne restos iu kreskaĵo! Kion mi faru?

_Simpla afero. Vi bezonas kojoto-urinon. Ĝi haveblas en diversaj fakvendejoj. Tiu urino estas garantiata kontraŭ kunikloj. Oni ŝprucigas ĝin ĉie en la ĝardeno, kaj malaperas la kunikloj dekope. Kompreneble, la kojoto-urino ankaŭ forpersvadas la homojn; sed la nia ne estas perfekta mondo.

Ewu8.jpg

[redakti] Kuire

Juna virino en la kuirejo hezitadante rigardas jen la freŝan kuniklon, jen la ilustrajhon en la kuirlibro. Alvenas la edzo.

-- Kion vi faras, kara?
-- Rigardu ĉi tiun bildon. Vidu la beston. Mi ne scias, kiel distranĉi ĝin. Nenie mi trovas sur ĝi la streketan linion, kiun montras la bildo.
3992 n.jpg

[redakti] Stultega ŝerco

— Kio estas nevidebla kaj odoras karoton?

— Kuniklofurzo.

[redakti] Alie

Temas pri urso kaj kuniklo, kiuj hazarde troviĝas en la sama senarbejo. Per plej granda hazardo eĉ troviĝas tie magia rano. Ĝi estas magia ĉar ĝi alparolas ilin tiel:
"Mi estas magia rano kaj mi rajtigas ĉiun el vi je tri deziroj!"

Tuj la urso petas, ke ĉiuj aliaj ursoj en la arbaro iĝu inaj. Kaj KLIK, la rano realigas la deziron.

La kuniklo iom pripensas kaj petas kaskon por motorciklado. Kaj KLIK, kasko adaptita al ties kranio subite ekaperas.

La urso rigardas la kuniklon amuzite kaj plusekvas sian ideon petante kiel duan deziron, ke ĉiuj ursoj el la ĉirkaŭaj arbaroj iĝu inaj. Kaj KLIK, la deziro realiĝis.

La kuniklo tiam petas, ke ĉiaterena motorciklo kun impona cilindrovolumeno ekaperu antaŭ li. Kaj KLIK, la motorciklo ekaperas. Tuj la kuniklo surrajdas ĝin kaj startigas la motoron.

La urso estas ŝokegita de la kuniklaj elektoj kaj rimarkigas al ĝi, ke ĝi senutile foruzis du dezirojn. Sen plu konsideri la aferon, ĝi proponas kiel lastan deziron, ke ĉiuj aliaj ursoj en ĉiuj aliaj arbaroj de la mondo iniĝu. La rano senprokraste respondas, ke tiel nun estas kaj ĝi sin turnas al la kuniklo por ties tria kaj lasta deziro.

Tiam la kuniklo zumegigas sian motorciklon kaj respondas:
"Mia tria deziro jenas: mi deziras, ke la ĉitiea urso gejiĝu!" kaj la kuniklo eklanĉas sian motorciklon per plej forta gaspremo.

[redakti] Morto

La kuniklo ne ricevos manĝaĵon 12 horojn antaŭ la murdo, kaj se la haŭto estas profitinda, oni tion faros antaŭ la fel-ŝanĝiĝo. Je la murdohoro, ĝi estas prenata per la oreloj por eviti makulojn kiuj malbeligas la prezenton de la karno (viando). La procezo konsistas el du fazoj:

  • Nesentigado per frapo: La kuniklo ricevas ‘sekan’ baton malantaŭ la oreloj aŭ ĉe la frunto, por ”pli bone elturniĝi” kun la besto.
  • Nesentigado per elektro: Jen la plej uzata metodo, pero kiu la besto estas metata sur elektraĵon kiu supoze laŝas ilin ŝokitaj, sed la efiko de la metodo dependas de la malpureco kaj malsekeco de la besta felo, krom la intenso de la elektra frapo.

En la etapo de la morto, la besto estas pendata ankoraŭ vivanta per la malantaŭaj piedoj kaj la kapo estas tranĉata, kaj en multaj buĉejoj estas buĉisto kiu mane kaj per tranĉilo senkapigas ilin por ke la sango elverŝiĝu malsupren pendata kaj la pendilo ĝin portas al la senhaŭtigilo.

Post la morto, la haŭto estas forŝirata per fendo farata ekde la pubo ĝis la ksifoido por malfermi la kadavron kaj forĵeti la biliar-vezikon, la vezikon, la lienon, anusajn glandojn, seksorganojn, intestojn, stomakon, ezofagon, traĥeon, koron kaj pulmojn. Poste oni prilaboras la muskolojn de la besto por ilia komercado.

Content Navigation