FANDOM


Pomp

"En ĉiu hom' troviĝas eraremo. Sed damne! Ĉu koncernas la najbaron, se kredas mi laŭ propra teoremo?"

~ Jennifer López

"Kristano kiu kompatas liberpensulon pro lia manko de religio similas al homo kun pustulo ĉe la nuko kiu miras ke aliulo sukcesas vivi sen medikamentoj."

~ William Auld

Cheerleaders (prononcu :ĉirlider:) - cheer + leader = kuraĝigado + gvidanto, esperante eble kuraĝigistinoj, estas specialistinoj de sporta fako devene estiĝinta kiel maniero de grupa kuraĝigado kun komplika koreografio. Temas plejparte pri virina sporto, sed en malpligranda mezuro praktikas ĝin ankaŭ viroj. En tiu ĉi sporto estas uzataj diversaj elementoj: movoj de la manoj, saltoj, levado de la kruroj, akrobatado, ekkrioj kaj piramidoj, tial tre grava estas danca, gimnastika preparo. Kun tiu ĉi sporto povas komenci ĉiu eĉ sen tiu ĉi preparo, se tiu havas sufiĉe da kuraĝo kaj komplezo labori kun si. Povas dediĉi al ĝi infanoj de junaĝo, konkurse poste de ses ĝis dek unu jaroj en kategorio peewees, de dek unu ĝis dek kvin jaroj en kategorio junioro kaj de dek ses jaroj en kategorio senioro.

Tiu aktivado ludas gravan rolon en la ceremonio de matĉoj de diversaj sportoj kiel ĉe korbopilkado, usona piedpilko kaj Kriketo. Tiu komencis kiel usona kutimo sed danke al filmoj kaj televidserioj por junuloj, ĝi disvastiĝis tra la tuta mondo, kie oni imitas pli malpli la usonan kutimmanieron.

SelektadoEdit

Kandidatino al kuraĝistino ĉe selektanto: „Fraŭlino, vi diris al ni falsan aĝon.“

„Tio ne estas falsa, tio estas nur iomete el pasinteco.“