Kuracilo
El Neciklopedio
"Kontraŭ doloro helpas bona humoro"
~ Zamenhof
"Eble la problemo estas pli medicina ol lingvopolitika? Eble indus provi kuracilojn..."
~ Milokula Kato pri Esperanto
"Ĉiu detalo estas ĝusta! Erarojn mi ne trovis ĝis nun..."
~ Hans-Georg Kaiser pri ĉi tiu artikolo
Kuracilo estas ĉio, kion kuracisto uzas por resanigi malsanulon, sekve: nenio, hazardo, tempo, fasto, preĝo ktp.
Enhavo |
[redakti] Medikamentoj
[redakti] La plej bona medikaĵo
Iu konsultas sian kuraciston, plendante ke li malbone fartas. La kuracisto zorge ekzamenas lin, kaj tiam skribas preskribon kun tri medikaĵoj.
"Jen tri piloloj," diras la kuracisto. "Prenu verdan pilolon kun granda glaso da akvo kiam vi leviĝas matene. Prenu bluan pilolon kun granda glaso da akvo post la tagmanĝo. Kaj prenu ruĝan pilolon kun granda glaso da akvo ĵus antaŭ ol enlitiĝi."
"Skorzonero!" nervozas kliento pro la kvanto da medikaĵoj. "Sed kiu do estas mia malsano?"
La kuracisto respondas, "Vi ne trinkas sufiĉe da akvo."
[redakti] Kuracilo
"Doktoro, mia edzo kredas esti kato, ĉasas musojn dum la tutan tagon, kaj manĝinte korŝire miaùas" maltrankvile diras sinjorino al kuracisto.
"Ne estas grava; donu lin tri el tiuj piloloj po tago dum la venontaj du semajnojn, kaj li sendube resaniĝos".
Preninte kuracilon, la virino ekas eliri sed, kvazaù subite prenita de grava penso, returniĝas al la kuracisto: "Pardonu min, doktoro, sed eble mi malbone klarigis al vi mian problemon. Fakte, min nur necesas bonan digestigilon."
[redakti] Malnova kuracmetodo
"Kaptis duko seksan malsanon. Serĉis longe kuracan rimedon. Finfine kuracisto trovis por li eblecon.
- Iru dum tri tagoj, post tri montoj estos longa valo, fine de tiu valo vidos kavernon sub la roko. Loĝas tie virga kadukulino, kuniĝu kun ŝi kaj vi estos sana.
Faris la duko tiun longan vojon, trovis sulkitan maljunegulinon, ekkuniĝis kun ŝi kaj resaniĝis.
Do gloru la medikisto, kiu elpensis, ke en
mucido troviĝas penicilino!
[redakti] EKSPERIMENTA MEDIKAĴO
||| Kruko estas ĉe sia kuracisto, d-ro Klister: Nu, Kruko, mi preskribos al
vi novan medikaĵon. Ĝi estas ankoraŭ iom eksperimenta, sed laŭ testoj ege
efika....
||| Ĝuste tiam alkuras flegistino: Sinjoro doktoro, la kobajo ĵus eksplodis!
||| D-ro Klister: Ĉu vere!?
||| Li turnas sin al Kruko: Nu, mi pensas ke ni restu ĉe la malnova
medikaĵo, ĉu...?
