Kuracisto
El Neciklopedio
"Li salutas profunde kaj mordas hunde"
~ Zamenhof pri kuracisto
"Ni lernas ĉie tie, ke la kuracisto estas modelo de neŭtraligo de arbitraj trajtoj"
~ Ralph Dumain pri ĉi tiu artikolo
"Mi hodiaŭ konsultis kuraciston pri ortopedio"
~ Meduzo
[redakti] Opinio dua
'Sinjoro,' diras la kuracisto post zorga ekzameno, 'vi havas hepatkanceron, kaj tio estas nekuracebla.'
'Neeble!' krias homo. 'Mi volas duan opinion.'
[redakti] Historie
Al Moliere lia amiko rekomendis kuraciston. Kiam la amiko demandis, kiel li estas kontenta pri la kuracisto, Moliere respondis:
– Li estas eminenta homo, ni bonege komprenas unu la alian. Kiam mi estas malsana, li preskribas al mi kuracilojn. Mi saniĝas sen preni ilin kaj tiel regas inter ni enviinda harmonio.
[redakti] Alie
Jam frumatene kuracisto interkriadas kun sia edzino, fine li diras al ŝi...
- -- Cetere vi eĉ en la lito estas tute ne bona! - kaj li forkuras labori.
Dumtage li jam bedauras, kion li diris, tial li telefonas hejmen al la edzino. Sed ŝi prenas la aŭdilon nur post multa alvoko. Li demandas ŝin:
- -- Sed kial vi tiel longe ne venis al la telefono?
- -- Tial ne, ĉar mi estis en lito.
- -- Kion vi faris en la lito labortage?
- -- Mi akiris novan fakopinion.
[redakti] Ebla helpo
La kuracisto serioze rigardas la malsanulon.
“Estas mia devo, informi vin, ke vi estas tre grave malsana”, li diris preskaŭ funebre, “Ĉu
estas iu homo kiun vi deziras vidi?”
“Jes,” diris la paciento malforte sed klare.
“ Kiun?”
“ Alian kuraciston”
[redakti] Kontraŭ morto — Taŭga vorto
Edzo agonias. Edzino plore demandas al la kuracisto: "Ĉu estas neniu espero?" Kuracisto: "Dependas de tio kion vi esperas."
[redakti] Rivaleco
Kuraciston surstrate trafis apopleksio. Oni portis lin en la proksiman apotekon. Iu diris:
- -- Urĝe oni voku la doktoron Torchon!
La sveninto aŭdinte nomon, de sia rivalo, tuj malfermis la okulojn, kaj ekĝemis.
- -- Ne, ne lin!... Iun alian... Se li savos min, tio multe utilos al lia renomo.
[redakti] Feliĉa kuracisto
D-ro Samuel Garth, fama Angla medicinisto en la komenco de la dekoka jarcento, iom tro ŝatis la vinon. Iutage li restis en klubejo, por trinki ĝis malfrua horo. Amiko admonis lin:
“Vere, Garth, vi devas ĉesigi
la trinkadon kaj rapidi al viaj pacientoj!”
“Ne multe gravas,” trankvile respondis Garth, “ĉu mi vidos ilin en ĉi tiu vespero aŭ morgaŭ; ĉar naŭ el ili havas tiel malbonan korpan
konstitucion, ke ĉiuj kuracistoj en la mondo ne povus savi ilin; kaj la aliaj
ses havas tiel bonan konstitucion, ke ĉiuj kuracistoj en la mondo ne
povus mortigi ilin.”
[redakti] Novaĵoj
Kuracisto diras al paciento:
- - Sinjoro, bonvolu eksidi, mi havas por vi malbonan novaĵon kaj pli malbonan novaĵon.
- - Ho ve...
- - Jes, la mala novaĵo estas ke restas al vi 24 horoj da vivo.
- - Ho Mia Dio! Kiel povas ekzisti eĉ pli malbona novaĵo?!
- - Nu, jes, la pli malbona novaĵo estas ke mi provadis kontakti kun vi de hieraŭ.
[redakti] Gogol
La fama rusa romanverkisto Gogol estis foje serioze malsana. Kiam lia stato jam plibonixis tiagrade, ke estis permesite al li akcepti vizitojn, unu el liaj amikoj demandis:
- – Nun vi jam estas, mi esperas, ekster danĝero, ĉu ne vere?
La majstro sur la lito nur ekĝemis: – Ne.
- – Lau kio vi supozas tion? – demandis lia amiko,
- – Sed nur tiel, kara mia . . . Estas malbone. la danĝero daŭre minacas. La kuracisto volas ankoraŭfoje veni al mi.
[redakti] Familia kuracisto
- -- Mi havas du familiajn kuracistojn -- rakontas junulino al amikino. -- Pli aĝan kun multaj spertoj kaj junan komencaton. La pli aĝan mi vokas, kiam mi vere fartas malbone.
- -- Kaj la pli junan?
- -- Kiam mi volas farti bone.
[redakti] Vira fako
Sinjorino plendas al kuracisto, ke ŝia edzo jam ne estas tiel arda, kiel antaŭ kelkaj jaroj.
- Metu tiujn tablojdojn en lian manĝaĵon, kaj baldaŭ vi rimarkos ĉe via edzo novan impetemon. Post du semajnoj la kurancisto renkontas sinjorinon surstrate.
- Nu, sinjorino, ĉu la medikamento efikis ?
- Ha ! sinjoro doktoro, ĉar mia edzo havas la malbonan kutimon legi gazeton ĉetable, mi metis al li, nerimarkite, kvar tablojdojn en la supon. Poste li formetis la gazeton kaj rigardis min per frandemaj okuloj. Poste li diris al mi : “ne restu do kontraŭ mi. Venu sidiĝi apud mi”. Kaj poste, ha ! sinjoro doktoro, li renversis min sur la tablon kaj li min... Ho ! sinjoro doktoro, mi ruĝiĝas memorante pri tio.
- Tion vi tamen deziris, sinjorino.
- Jes ja, sed ne en restoracio.
[redakti] Dumviva membro
Nekonato eniras en hospitalon. Li ne scias, kiel klarigi sian viran aferon, ĉar enestas nur kuracistino. Li flustras :
- Doktorino, mi havas konstantan erektiĝon. Kion vi povas doni al mi ?
- Tio estas stranga kazo. Atendu momenton. Ŝi malaperas kaj post kelkaj minutoj revenas dirante :
- Mia fratino kaj mi proponas al vi loĝon, manĝon kaj tri mil stelojn pomonate.
[redakti] Ho, ve!
Viro iras al la familia kuracisto.
- -- Mi havas problemon, sinjoro kuracisto! Mia virilo antaŭ du semajnoj komencis nigriĝi.
- -- Hm... Tio estas raraĵo, tiu malsano. Ĝi nomighas nibrinubrio...
- -- Kion eblas fari?
- -- Bedaŭrinde, ni devas ĝin detranĉi!
La malsanulo senespere kuras al alia kuracisto.
- -- Sinjoro doktoro! Mia aĵo nigrighas ekde du semajnoj. Mi iris al la familia kuracisto, li diris, ke tio estas nibrinubrio, kaj oni devas ĝin detranĉi.
La kuracisto longe esploras la problemon.
- -- Bedaurinde la diagnozo de la kolego estas ĝusta. Certe oni devas detranĉi ĝin.
- -- Ne! -- ekkrias la malsanulo, kaj li kuras plu al la plej fama specialisto. Li rakontas, kion diris la du kuracistoj. La profesoro esploras lin.
- -- Nu vidu, la du kolegoj pravas, ke tio estas nibrinubrio, sed oni ne devas ĝin detranĉi.
- -- Ĉu vere ne? -- trankviliĝas la paciento.
- -- Evidente ne... Ĝi de si mem defalos!
[redakti] Hundo kaj Sano
Al stultulo kun vundita mano demandas kuracisto:
-Kio okazis al via mano?
-Hundo mordis ĝin.
-Ĉu vi seninfektigis ĝin?
-Ne, ĉar ĝi forkuris.
[redakti] Terapia Kurado
- -- Halo, sinjoro doktoro! Mi ne scias, ĉu vi memoras min? Antaŭ unu jaro vi konstatis, ke mi estis tro dika. Vi tiam preskribis al mi terapion, laŭ kiu mi devas kuri dum unu jaro dek kilometrojn ĉiutage por malgrasiĝi.
- -- Jes. Ĝoje mi aŭdas vian voĉon. Mi esperas, ke mi povas gratuli pro la sukcesa terapio.
- -- Parte. Pasis la jaro. Mi estas du kilogramon malpli peza. Nun mia zorgo estas, kion mi daŭre entreprenu ĉi tie 3650 kilometrojn for de mia loĝejo por fini plensukcese la terapion. Mi petas vin, bonvolu helpi.
[redakti] Kuracisto kaj polico
Vilaĝa kuracisto rapidege veturigas la aŭtomobilon sur la ĉefstrato.
- -- Atentu! Ne tiel rapide! -- diras la edzino apud li. -- Haltigos kaj punos nin la policisto.
- -- Trankviliĝu, ne timu. Hieraŭ li estis ĉe mi, kaj mi malpermesis al li forlasi la liton pro danĝera malsano tri tagojn.
[redakti] Demando
Kuracisto demandas:
-- Chu vi fumas?
-- Tute ne! Sed chu vi havas iom da konjako?
[redakti] Kuracilo
Malsanulo vizitas kuraciston.
Malsanulo: Kiam mi devas preni tiun medikamenton?
Kuracisto: Unu horon antaŭ la doloro.
[redakti] Kromefiko
- - Sinjoro Doktoro! Ĉu havas iun malagrablan kromefikon la medikamento, kiun vi preskribis por mi?
- - Jes, vi estos probable denove laborkapabla.
[redakti] Lampo
- Kiom da kuracistoj necesas por ŝanĝi lampon?
- Nur unu. Sed flegistino devas diri al li, kiun finaĵon li enŝraŭbu.
[redakti] Tempo
Viro sentis sin malsana, kaj do vizitis sian kuraciston por ekzamenado. Iom poste li revenis por ekscii la rezultojn.
- - Bedaŭrinde , mi havas tre malbonan novaĵon , - la kuracisto diris . - Vi estas mortanta , kaj malmulte da tempo restas al vi .
- - Ho , tio estas terura ! - ekkriis la viro . - Kiom da tempo restas al mi ?
- - Dek - respondis la kuracisto .
- - Dek ? - demandis la viro . - Dek da kio? Monatoj? Jaroj? Kio?!!
- - Naŭ ...
[redakti] Pri kruroj
Maljuna sinjoro vizitas kuraciston:
— Kara Doktoro, mia maldekstra kruro doloras.
— Simple, ... tio estas pro la aĝo.
— Mi ne kredas, Doktoro, la dekstra havas la saman aĝon kaj tamen ne doloras.
[redakti] Kirurge
- Kuracisto al la malsanulo: - Kara amiko, mi ege bedaŭras, sed por savi vian vivon, ni devos fortranĉi vian kruron.
- Malsanulo: - Dank' al Dio! Mi timis ke vi malpermesos al mi drinki bieron!
[redakti] Rehavigi junecon
80-jarulo ĉe kuracisto. La kuracisto diras:
- Sinjoro, mi timas, ke mi ne povos rehavigi por vi la junecon. Via aĝo tion ne permesas.
Oldulo:
- Doktoro, por kio rehavigi junecon! Vi nur prizorgu, ke mi daŭre fariĝu malpli juna!
[redakti] Forto
88-jarulo la unuan fojon dum sia vivo vizitas kuraciston.
- -- Dank' al abstinado de ĉiuj medikamentoj mi eĉ hodiaŭ estas tiel forta, kiel en mia dudeka jaro.
- -- Nekredeble! Kiel vi povus min konvinki pri tio? Per kia pruvo? - ridetas ruze la doktoro.
- -- Proksime al la ĝardeno, apud la rivero kuŝas muelŝtono. Kiel 20-jara junulo mi ne kapablis ĝin movi. Nun, post pli ol duon jarcento la situacio estas la sama. Mi provis hieraŭ. Mi ne povas ĝin movi. Tiel!
[redakti] Internorgana fako
La kuracisto pri internaj malsanoj rigardas la jam senvestitan pacienton, poste ekparolas: „Ne malutilos al vi bani vin." „Mi banas min ĉiutage, doktoro." „En tiu okazo ne malutilos kelkfoje ŝanĝi la akvon."
[redakti] Hepato
Alkoholulo ĉe kuracisto:
- La hepato ial ekdoloris...
- Ĉu kolonj-akvon kaj brems-likvaĵon vi trinkis?
- Jes ja. Ne helpas.
[redakti] Kuraĝo
-- Neniam forgesu sinjoro -- emfazas kuracisto --, ke via plej granda malamiko estas alkoholo!
-- Ne timu, sinjoro doktoro! Mi ne estas malkuraĝa...
[redakti] Kora fako
Fama financisto, suspektas havi kelkajn korajn problemojn, tial iras vizitigi sin de fama kardiologo sia amiko. Post kelkaj tagoj li ricevas koverton kun la honorario. Li surpriziĝas rimarkinte, ke temas pri 5000 eŭroj. Do li subskribas ĉekon por tiu sumo kaj sendas ĝin al kirurgo en koverto aldonante bileton kun ĉi tiuj vortoj:
- - Kara profesoro, mi sendas al vi kiom vi petis. Sed konsentu, ke mi diras al vi, ke ĝi estas mono ŝtelita.
La kirurgo resendas kvitancon kun bileton:
- - Dankon por la mono. Mi scias, ke vi ŝtelis ĝin, sed ne gravas, al mi ĝi estas egale bona.
[redakti] Stomaka fako
- „Doktoro, en mia vivo mi manĝis ostron nur tiun fojon kaj nun infere doloras mia stomako. Ĉu povas esti, ke la ostro estas la kaŭzo?"
- „Tre facile. Diru al mi, ĉu ĝi estis freŝa?"
- „Tion mi vere ne scias."
- „Ĉu vi ne rigardis ĝin, kiam vi malfermis la ŝelon?"
- „Ĉu malfermi la ŝelon?"
[redakti] Radiologia fako
Kuracisto ne povis klare ekkoni kaŭzon de la suferoj de la maljuna paciento; tial li sendis lin al radiologia specialisto por plia ekzamenado. Nun la paciento revenis al la kuracisto kun la rezulto specialista en
fermita koverto. Zorge la kuracisto malfermis ĝin kaj ĵus estis leginta la
raporton, kiam la ekscitita paciento ekparolis:
“Doktoro, mi estas preparita por ĉio, sciigu al mi la plej-malbonon”
“Ankoraŭ ne,” trankvilige venis la respondo, “tion vi ekhavos poste, kiam mi prezentos al vi la fakturon.”
[redakti] Moderneco
Kuracisto al la malsanulo rigardante rentgenbildon:
--Ĉe via spino ni trovis gravan deformiĝon, sed ne ĉagrenu ni korektos ĝin per bildoredaktilprogramo!
[redakti] Osta fako
En la hospitalo oni engipsigas la rompitan kruron de avinjo Maria, kiu falis de sur ŝtupetaro. Poste, ĉar ŝi estis maljuna sed mirinde moviĝema, la kuracisto ŝerce atentigis ŝin, ke dum kelkaj semajnoj ŝi restu trankvila kaj ne proksimiĝu al iu ajn ŝtupetaro. Post dudek tagoj venis la avinjo por sciiĝi, ĉu nun estas permesate grimpi sur ŝtupetaro.
- „Kial tio estas tiel urĝa por avinjo?"
- „Kia demando! Ĉu vi scias, doktoro, kiel malfacile estas al mi jam la trian semajnon grimpi al la subtegmento laŭ la pluvtubo?"
[redakti] Absurdo
- -- Nu, vi iris al la kiropraktikisto pro ĉi tiu rompiĝo de la kruro. Kaj kian absurdecon li diris al vi?
- -- Tion, ke mi iru al vi, sinjoro doktoro.
[redakti] Dermatologia fako
- Doktoro, helpu min! Miaj kruroj pomalmulte nigriĝas ial.
- Ĉu vi lavas ilin iam?
- Ĉu tio povas doni efikon?
[redakti] Harfalo
— Kio estas plej efika por halti la faladon de kapharoj?
— Mmm ... la planko.
[redakti] Alie
- -- Sinjoro kuracisto helpu min! Tre falas miaj haroj! Kion mi faru, ke mi ne perdu ĉion?
- -- Metu ilin en skatolon!
[redakti] Makuloj
Ĉe la doktoro:
- -- Kiel vi akiris tiujn malbelajn makulojn sur la vizaĝo?
- -- Senkulpe. Mi povas danki tion al mia humana oferemo. Mi volis savi junulinon el la akvo. Subite aperis mia edzino, kiu miskomprenis la situacion, char ankaŭ la kompatinda virgulino estis nuda. Ŝi grumblis, per pugno kaj pantoflo batis min.
- -- Kie tio okazis?
- -- En la banĉambro, hejme.
[redakti] Memoro
- -Doktoro, mia memoro estas pli kaj pli malbona.
- -Nu, de kiam vi havas tiun problemon?
- -Kiun problemon?
[redakti] Nu!
- -- Gratulon al sinjoro Szabó, ĉar via memorkapablo multe pliboniĝis dum la lasta semajno.
- -- Pardonon, mi ne estas Szabó, sed Kovács
- -- Nu, vidu!
[redakti] Maldormemo
Kamparano finfine decidiĝas veturi al la granda urbo, konsulti kuraciston. "Nu, kion vi sentas, amiko?"
-- Ha, sinjoro, jam de jaroj mi suferas je maldormemo.
-- De jaroj, ĉu eble?
-- Jes ja! Kiom ajn mi penas, ĉiun duan aŭ trian tagon, mi vekiĝas."
[redakti] Troa dormemo
- -- Sinjoro kuracisto, helpu min! Mi parolas dum la dormado.
- -- Kaj kiel tio ĝenas vin?
- -- Min neniel, sed miaj kolegoj dume ridegas en la oficejo.
[redakti] Dumdorma parolado
Virino parolas kontinue jam kvin minutojn, ŝi eĉ ne lasas ekparoli la kuraciston, ĝis ŝi fine malkovras, kio estas ŝia problemo:
- -- Karega sinjoro doktoro, mia edzo ĉiam parolas dum dormado.
- -- Lasu lin foj-foje ankaǔ dumtage paroli!
[redakti] Medicino kaj plumbado
[redakti] Kuracisto kaj Plumbisto
Kuracisto havas ŝtopitan drenilon. Li penas malŝtopi ĝin, sed malsukcesas. Tial, li telefonas plumbiston.
La plumbisto alvenas. Li kontrolas la drenilon, tiam frapas ĝin per ŝraŭbseruro. La drenilo malŝtopas.
La plumbisto diras, "Ĝi ripariĝas. La kosto estas sepdek dolaroj."
La kuracisto diras "Sepdek dolaroj! Mi estas kuracisto, kaj mi nur pagigas tridek kvin dolarojn."
La plumbisto diras, "Jes, mi komprenas. Tiom estas kiom mi pagigis ankaŭ, dum mi estis kuracisto.
[redakti] Dentisto kaj Plumbisto
Turmentita pro dentodoloro la sama plumbisto venas al dentisto.
Tiu je unu minuto forŝiras malsanan denton kaj prezentas la konton.
La paciento estas konsternita:
- Tioma sumego! Mi tion perlaboras dum ok horoj!
- Ĉu do vi preferus, ke mi tiru la denton dum ok horoj?
[redakti] Ekzamenoj kaj diagnozo
La maljuna sinjorino Shenoprazo akompanas al kuracisto la maljunan Shenoprazon, ĉar li aŭdas malbone. Fine de la esploro la kuracisto diras:
- -- Estimata sinjoro, ni bezonas fekaĵ- kaj urinspecimenojn.
Shenoprazo turnas sin al la maljunulino:
- -- Kion li diras?
- -- Tion, ke transdonu vian kalsonon!
[redakti] Palpado
En la ambulatorio aperas ĉe la doktoro virino kun suĉulo.
- - Sinjorino, la bebo estas tre malpeza, malgrasa.
- - Ĉu ĝi mamnutriĝas, au ricevas nutropreparaĵon?
- - Ĝi mamsuĉas regule. - Respondas la virino.
- - Bonvolu senvestiĝi.
La doktoro detale palpadas ambaŭ nudajn mamojn. Fine li konstatas tre zorgeme:
- - Jam estas klare. Subnutrita...Vi ja ne havas lakton!
- - Sinjoro doktoro, ne miru. Mi ne estas patrino, sed avino. Tamen mi estas tre feliĉa kaj ege dankema pri la agrabla fingrumado.
[redakti] Diagnozo
- -- Sinjoro doktoro, ĉu vi tutcertas pri mia diagnozo?
- -- Mi sufiĉe certas. Ion pli precizan mi povos diri nur post la sekcado.
[redakti] Drinkemo
Kuracisto ekzamenas pacienton kaj diras:
-- Mi ne trovis la bazon de via plendo. Eble tio estas pro la multa drinkado.
-- Ne gravas, doktoro. Mi prefere revenos poste, kiam vi malebriiĝos.
[redakti] Tremado
- -- Sinjoro doktoro, bonvolu helpi min! Vidu, kiel tremas al mi la manoj.
- -- Certe vi trinkas multe!
- -- Ba, tute ne! La duonon mi ĉiam misverŝas.
[redakti] Kiel pagi kuraciston
Milionulo diras al sia kuracisto:
- Mi decidis anstataŭ pagi al vi honorarion, mencii vin en mia testamento, ĉu vi estas kontenta?
- Ho, jes, nur redonu al mi por momento la recepton, mi faros kelkajn korektaĵojn.
[redakti] Memoru
Paciento: Doktoro, mi suferas pro terura problemo pri memoro! Kion mi devas fari?
Kuracisto: Pagi la konsulton anticipe!
[redakti] Kuracisto kaj Satano
Malsanas la filo de la Infera Reĝo, tiu ĉi ordonas la diablojn venigi kuraciston el la tero . Kiam la helpa diablo foriras, Satano rekomendas:
- Nur alvoku tian kuraciston, antaŭ kies pordon estas plej malmulte da fantomoj.
Sur tero, la diablo jam iras ĉien , sed ne trovas tian kuraciston. Ĉe pordo de iu ajn kuracisto, staras almenaŭ tridek aŭ kvardek fantomoj. Intencante returni Inferen, subite li trovas ke ĉe iu kuracisto estas nur unu fantomo . Tre ĝoje , la diablo ekkaptas tiu ĉi kuraciston kaj lin irigas en Inferon . Kiam li tuj kondukas lin al la Reĝo, Satano demandas:
- De kiam longe vi iĝis tiel lerta, kuracisto?
La kuracisto respondas:
- Mi jus fariĝis kuracisto, de nur kelktagoj, kaj mi ĵus kuracis nur unu pacienton !
[redakti] Alie
"Doktoro, mia edzo kredas esti kato, ĉasas musojn dum la tutan tagon, kaj manĝinte korŝire miaŭas" maltrankvile diras sinjorino al kuracisto.
"Ne estas grava; donu lin tri el tiuj piloloj po tago dum la venontaj du semajnojn, kaj li sendube resaniĝos".
Preninte kuracilon, la virino ekas eliri sed, kvazaù subite prenita de grava penso, returniĝas al la kuracisto: "Pardonu min, doktoro, sed eble mi malbone klarigis al vi mian problemon. Fakte, min nur necesas bonan digestigilon."
[redakti] Alie
Maljuna avarulino renkontas kuraciston en monduma kunveno. Por ŝpari la prezon de konsulto, ŝi tedas lin en la plenplena salono per detala priskribo de siaj doloroj.
— Kion vi povus preskribi al mi, sinjoro doktoro?
— Venu do morgaŭ en mian kabineton.
— Ĉu vi povas fari vian diagnozon ĉi tie?
— Certe, sinjorino. Bonvolu vin malvesti.


