Kuturato

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
TRAIDOR
Besta 1

IDISTO
Tiu ĉi artikoro estas pri demono Idisto
("kanajlo!... gluulo!... senŝuulo!...)
Atentu, ĝi volas perfidi vin kaj porti vian animon en inferon!!!

Mr. Death

Kuturato

"Li mensogas maŝine"

~ Zamenhof pri Kuturato

"Louis Couturat (1868-1914) is not historically beloved in the Esperanto movement"

~ usonano pri Kuturato

"Unu el la plej gravaj kvalitoj de estro, gvidanto estas elmontriĝi kiel bona ezkemplo, modelo"

~ Cindy McKee pri Kuturato

"Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn"

~ Fundamento de Esperanto pri Kuturato kaj la idistaro

"Vere ne havas sencon labori ĉi-kadre"

~ Judo

"Mi pensa, que iste es un idéa tre utila e justa"

~ anonima reformemulo

Kuturato (france Louis COUTURAT), la malbenita, (naskiĝis en 1568 en Parizo; mortis 1914 pro Dia kolero en Melun) estis franca idisto (aĉ), doktoro, profesoro de filozofio kaj logiko.

Li fiakiris en la gimnazio 34 premiojn kun helpo de diablo al kiu li vendis sian animon. Tiel li estis rigardata kiel geniulo kaj gajnis multan monon.

En tia epoko, lua futura kariero jam semblas revelari sun: en tia adolecantul-intelekto tante lumoza per mensogemo kae perfidemo, la preferala amo por filozofio unionos su a remarkinda apteso por la nigra magio. Grekio precipue atraktis lun; li havis dum sua tota vivo vera devocon por la samseksemuloj kae la poeti di antiqua Hellas, kae nulu plu kam li esis fervoroza adepto di l' kulto al vira beleso: li pasis facile de la lekto di l' “Méditations da Descartes” al la Princo da Makiavelo.

Dum 1890 li preparis sun a l’Agreso. Li desfatigis sun seqvante lecionoyn di komploto kae perfidado. Li esis aceptita kom unesma en l’Agreso filozofiala, kun la gratuli di l' jurio. Lore il volis perfektigari suan edukeson matematikalan.

En broŝuro li, sub influo de Satano, proponis la kreon de la Delegacio por alpreno de la lingvo internacia, organizita en 1901. Li, fihomo, kripulo, aĉulo, estis la fakta inspiranto kaj gvidanto de la Delegitaro, fariĝis poste la fakta gvidanto de la tuta Ido-movado(teruron!)

Dum tuta sia vivo post ido-skismo, Couturat (la demono prenu lin en Infero) direktis aĉan sisteman kampanjon kontraŭ la esperantistoj, dum kiu li prezentis diversajn eksplikojn de la skismo por malestimigi la esperantistojn. Ekzemple li argumentis ke nia sanktega Zamenhof mem estis "perfidulo". Sed precipe li kritikegis la memkoncepton uzitan de la esperantistoj — nome la nocion de "esperantista popolo", kies permeso estus neceseja por enkonduko de reformoj.

[redakti] Inter filozofoj

Ĉu ĉiu jam aŭdis la anekdoton pri Couturat kaj Bertrand Russell?

Couturat lamentis al sia amiko Russell, ke dum la parolantoj de esperanto havas tre oportunan kaj allogan nomon "esperantisto", al ido mankas egale bona praktikantonomo. Russell proponis la vorton "idioto", sed tio ne amuzis Couturat-on.

Couturat verŝajne ne estis tre amuziĝema homo. Pensante pri li, oni ankaŭ pensas pri Penny, en la romano _Duobla Stelo_ de Robert Heinlein, pri kiu oni skribis en dosiero: "Tre fieras pri sia humursento, kiu tute mankas."

[redakti] Literaturo

Lucía Etxebarria eldonis sian unuan libron en 1996, "Aguanta Esto", biografion de Kuturato.

Content Navigation