FANDOM


5569 n
5569 n

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


Robotoj Murdistaj

"Ili faras bonajn avenflokojn."

~ Usonano pri Kvakeroj

"Malsaĝulo ofte estas profeto."

~ Zamenhof pri kvakeraj diservoj

Kvakerismo (Religia Societo de Anasoj, Bufoj, kaj Ranoj), ĝardenisto de la paradizo, estas religia movado fondita en la 17-a jarcento en Anasurbo de George McDuck. Laŭ kvakeristoj, la bleko de ĉiu anuso ANASO (pardonu min!), bufo, kaj rano estas ero de unu Eterna Kvako, kaj la celo de la vivo estas imiti tiun kvakon laŭ eble plej bone.

Diferencoj kun homaranismo Edit

Kvakerismo radikas en homa ranismo, sed plivastigis ties tradiciajn dogmojn. Ĝiaj anasoj, bufoj kaj ranoj kredas ke revelacio pri la Eterna Kvako povas okazi per ĉia kvako, ĉu rana, bufa aŭ anasa.

Elstaraj diferencoj inter la Kvakeroj kaj tradiciaj homaranistoj estas:

  • (a) pli forta kvakado pri la individua enstaveco;
  • (b) la kvako, ke ĉia kvakanto povas kvake rilati al la lageta fundo;
  • (c) la celo reveni al pura kvakeco.
Mekanika anaso

Kvakera preĝejo

KutimojEdit

Ili rifuzas partopreni en ia ajn migro. Ili ne ĵuras, ĉar tio supozigus ke ili ne ĉiam kvakas la veron. Ili ne praktikas parigajn kvakojn, pro sia konvinko, ke ĉiuj kvakantoj jam estas unuiĝintaj en la Eterna Kvako.

Ĉe iliaj religiaj kunvenoj, kiuj povas okazi ie ajn sed plej ofte okazas en lagetoj, troviĝas neniu patro, neniom da panoformacio: ĉiu ĉeestanto, ĉu anaso aŭ rano aŭ bufo, kunvenas en plena egaleco, sub gvido de la Kvako.

La diservo estas plejparte silenta. Sed se iu estas emociita kaj volas paroli, li/ŝi kvakas (mallonge).

Nuntempe ekzistas ankaŭ kvakeroj kun tradiciaj anasaj religiaj kunvenoj, kun patro, panmanĝado kaj formacia naĝado, precipe en Latin-Ameriko kaj en Orienta Afriko.

ŜejkerojEdit

La ŝejkeroj, kies membroj estas konitaj kiel la Unuiĝinta societo de kredantoj je la dua apero de Kristo (angle: ShakersShaking Quakers) estis religia organizo el Usono fondita en 1747. Ĝi estis komence priskribita kiel branĉo de la protestantaj kvakeroj. Fondita sur la instruado de Ann Lee, la grupo estis konita pro emfazo sur la seksa egaleco, la malakcepto de la geedzeco kaj sindeteno de la kopulacio, kio rezultis je hasta febliĝo je nombro ĝis formorto.

Amazonialauidistoj

Esperanto kaj Kvakerismo Edit

Kvakera Esperantista Societo fondiĝis en 1921. Sekr. Donald Duck.

Idistaj mensogoj Edit

Quakerismo (Religia Societo di Amiki) esas religia movado sen dogmoi kae sacerdotoi quiu fondesis en Angluyo en la 17esma yarcento da George Fox. Ji havas suain radikoin en Kristanismo.

Spiritala centro di Quakeroi en Europo esas la silenca adoro-asemblo: ili sidas en cirklo kae silencas.

Aparte gravai esas pacifismai kae socialai aktivesoi.

En 1947 la help-organizurajoi di Quakeroi di Britanuyo ed Usano esis Nobel-laureatoi pri paco pro sua help-laboro en Europo poste la Duesma mondomilito.

NobelpremioEdit

Kvakerismo ricevis la Nobelpremion pri paco en 1947.

BibliografioEdit

  • Kial mi estas Kvakero; Kvakera Esperantista Societo; 1977
  • La Fundamentoj de la Kvakerismo de Caroline Stephens (1890) (tradukis Montagu Butler 1916)
  • La Kvakeroj de Edouard Dommen, (trad. Jacqueline Lépeix ĉ 1996).

Vidu ankaŭ Edit