Kvar

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Pagos lupo por la ŝafo"

~ Zamenhof pri tute alia afero
Images25

"Sed kiu, Diablo prenu, strebas ĉion kaj ĉiujn kontrolaĉi en nia E-movado?"

~ la kvara ano de E-movado

Kvar (4) (el la grekaj: tetra) estas la nombro kvar.

Kvar estas tre komuna en orienta Azio, kiel en Ĉinujo, Japanujo, Koreujo kaj Tajvano.[1]

La ĉina vorto kvar (四, pinjine: sì, jyutping: sei3), fonetike similas al la vorto morto (死), pinjine: sǐ, jyutping: sei2), en multaj formoj de parolata ĉina. Same la japana kaj korea vortoj kvar, shi (japane) kaj sa (사, koree), similas fonetike al morto en la du lingvoj.

[redakti] Konstruaĵoj

Oni aparte evitas la nombron 4 dum festotagoj aŭ kiam familiano malsanas, ĉefe en la ĉina kulturo. Tiel ankaŭ 14, 24, ktp. estas evitataj, ĉar ili enhavas la ciferon 4. En tiuj landoj etaĝoj en hoteloj, oficejoj, apartamentaroj aŭ eĉ malsanulejoj malhavas tiajn etaĝojn.

En Hongkongo ĉe iuj apartamentoj, kiel Vision City[2] kaj The Arch[3] mankas ĉiuj etaĝoj de 40 ĝis 49. Tuj super 39/F troviĝas 50/F, kio pensigas tiujn, kiuj ne scias pri kvarfobio, ke mankas kelkaj etaĝoj.

En urboj, kie miksiĝas orient-azia kaj okcidenta kulturoj, kiel en Hongkongo kaj Singapuro foje mankas kaj la etaĝo 13 kaj 14 kaj ĉiuj enhavantaj la ciferon 4.

En Koreio kvarfobio estas malpli granda, sed ne ekzistas 4-a etaĝo en la plej multaj malsanulejoj kaj publikaj konstruaĵoj. En aliaj la kvara etaĝo, foje estas nomita "F" (angle: four, kvar) anstataŭ "4" en liftoj.

[redakti] Aliaj efikoj

Dum nuptoj aŭ aliaj kunvenoj tabloj kun numeroj 4, 14, 24, ktp. mankas. En konstruaĵaroj la numeroj 4, 14, 24, ktp. estas kutime anstataŭigitaj de 3A, 13A, 23A, ktp.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

  1. Julian Havil, Nonplussed: Mathematical Proof of Implausible Ideas (Hardcover), 2007, Princeton University Press, isbn 0691120560, p 153
  2. Floor plan remarks of Vision City
  3. Floor plan of The Arch
Content Navigation