La Barbiro de Sevilo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Koniĝas majstro laŭ sia verko"

~ Zamenhof pri Figaro
A4Jo1 500

"Lasez falar me havas ja faciono mia tualeto"

~ la idisto de Sevilo

"Ni malrekomendas tiujn vortojn, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu La Kantanta Frizisto por Viroj el Kataluna Urbego"

~ bonalingvano pri La Barbiro de Sevilo

"A barba stulti discit tonsor (La barbiro lernas sian metion sur la vizaĝo de stultulo)"

~ romiano pri barbiroj

"Ne maltrankviliĝu pro tia stulta afero"

~ Tatoeba

"Yo peti pardon de vos caus denove yo trubla vos per mi missage."

~ Neŭtralisto
Riccardo Drigo

La Barbiro de Sevilo estas kromnomo de Figaro, franca bufona baritono, kiu vivis fine de la 18-a jarcento en Sevilo, sed kiu kantis nur itale. Li ĉiam konsilas la grafon pri la maskovestoj, li ankaŭ ŝtelas la ŝlosilon de Bartolo por la nokta fuĝo. En lia omaĝo laŭ sciencaj teorioj estas provinco en Katalunio nomata "La Barbiro de Sevilo" kaj eĉ urbo nomata "Sevilo"

[redakti] La geedziĝo de Figaro

Post kiam Rosina iĝis grafino Almaviva; ŝia edzo klopodas sukcesi pri la amo de Susanna, fianĉino de Figaro. Kiam li malkovras la paĝion Cherubino ĉe la grafino, li provas forŝovi lin havigante al li oficirpatenton. Figaro eniris en la servo al la grafo kaj ĵus preparantas sian geedziĝon kun la ĉambristino de Rosina, Susanna. La rolon de Cherubino kantas virino, do ĝi estas lesbanino.

[redakti] Demando

Ulo estas ĉe Figaro. La barbiro demandas: Ĉu vi portis rugan koltukon kiam vi envenis?

Kliento: Ne.

Figaro: Do, verŝajne mi tranĉis vian gorĝon.

Content Navigation
Aliaj lingvoj