La Espero

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2049 x Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.

"De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero."

~ Zamenhof pri La Espero
1254

"Dolĉaj kantoj pri espero
estas ne por mi afero.
Mi ne estas rokkantisto;
estas mi esperantisto."

~ Julio Bagio

"En "La Espero", ekzemple, mi dirus ke la unua muzika frazo estas sama kiel la unuaj du versoj de la poemo"

~ Anna Lowenstein pri La Espero

"Temas pri muziko de usonaj nigruloj..."

~ Universitata profesoro pri La Espero

"Espero kaj bona koro estas ambaŭ el oro"

~ Hans-Georg Kaiser

"Sango-soifanta glavo
Ĝi prenas la homaro"

~ Gugla tradukilo pri La Espero

"Ni faru la interreton pli Esperanta!"

~ Blogisto pri espero
110

La Espero estas la himno de la esperanta movado kaj do la "nacia himno" de Esperantio. La Espero eble estis verkita en la 1-a jarcento.

[redakti] Himno Esperantista

Ĝi konsistas el la vortoj de Z La Espero - poemeto 24 versa kaj de la muziko de F. de Ménil. La muziko estas tre marŝiga, veka. Io kvazaŭ meza inter la Marseljezo kaj la Internacio. Sentiĝas en ĝi la franca temperamento, malgraŭ ke la vortoj tute tion ne esprimas.

Tiu himno, kiun ni nun konas kaj ne forlasas eĉ unu Kongreson sen ĝia kantado (kaj partoprenas en tiu kantado ne nur ĥoro, aŭ piano, aŭ orkestro, sed kutime la tuta ĉeestantaro), ne estas la sola muzikaĵo komponita por La Espero. Ĝi ankaŭ ne estas la unua. La unua, kiu komponis muzikon por La Espero estis CI. Adelsköld, membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj en Stockholm. Li dediĉis ĝin al la Kongreso de la Paco en Roma en 1891 kaj disdonis je memoro al ĉiu kongresano. La januara numero de "La Esperantisto" 1892 ĝoje salutis tiun fakton kaj substrekis, ke tio estas nia unua originala ruzika verko "en nia lingvo." Longan tempon tiu muziko estis la oficiala himno de E. Ankoraŭ en 1903 Z en respondo al prof. R. Deshayes proponis (je ties proponita muziko por La Espero) prefere krei muzikon por La Vojo, por kiu ĝis nun "ankoraŭ neniu faris muzikon" (Z pli ŝatis "La Vojo"n ol "La Espero"n). Tamen ne unu ankoraŭ komponaĵo estis kreita poste je la temo de la Espero. Multaj ankaŭ adaptis jam ekzistantajn melodiojn (Gavoton de Lulli), aliaj kreis diversajn melodiojn por ĥoroj, solkantoj, piano ktp.

Dum la 1-a UK en 1905 estis proponitaj du himnoj: tiu de Adelsköld kaj tiu de Ménil. Neniu el ili estis definitive akceptita kiel oficiala. La koncerna decido estis jena: ". . . la demando pri la universala himno estas prokrastata ĝis la venonta kongreso." Tamen en la protokoloj de la 2-a UK nenio estas menciita pri la himno. Dum la 3-a UK okazas jam ia diskutado kaj estas akceptita, ke la "Kongreso konsilu al niaj Germanaj amikoj organizi, por la proksima Kongreso, feston en kiu oni ludos ĉiujn muzikojn, verkitajn sur "La Espero" de Z." En la decidaroj de la postaj UK-j nenio estas trovebla pri tiu materialo. Tiel do tradicie la muziko de Ménil fariĝis la oficiala himno.

[redakti] Divastigo

31 n

Okaze de vegetaranisma seminario renkontiĝas volapukisto, interlingvaano kaj esperantisto, kaj ili konversacias kaj komparas siajn lingvojn. Iam la volapukisto demandas la interlingvaanon: Dirü, kiöm öfte la literö L apäras en la himnö dä interlingvaö?

La interlingvaano kalkulas kaj respondas: In nostra himna es 17 literas L! Et in vostra himna, senioro di Esperanto, quiomas literas L es in himna di Esperanto?

La esperantisto kalkulas longtempe kaj diras: 192. Jen la volapukisto miras sin: Tiöm mülte? Ĉü vi pövüs kanti tiön al ni? Kompreneble, la esperantisto bonvolemas: En la mondon venis nova sento, la la la la la la la...

[redakti] Laste

- Kial La Espero mortas laste?

- Pro ke ĝi estas la mortiganto.

[redakti] Gardi la pravigojn de La Espero

Post jaro afliktita de militoj, terorismo, trudkaptoj de personoj, persekutoj kaj perfortoj, la papo instigas nin ne perdi La Esperon en la kapablo de la homo, kiu, pere de la dia graco, kapablas supervenki la malbonon. Estas motivo de La Espero la internaciaj renkontiĝoj pri la klimato kaj pri la subtenebla evoluigo celakantaj garantii plej dignan estadon por ĉiuj.

En la 50-a datreveno de la eldono de du dokumentoj de la Dua Vatikana Koncilio: Nostra Aetate kaj Gaudium et Spes, esprimoj de engaĝiĝo de la Eklezio en la dialogo kaj solidareco, malfermiĝis la porkoj de la Jubileo de la Mizerikordo: t.e. invito preĝi kaj labori cele, ke ĉiu kristano povu maturigi humiligan kaj kompatan koron.

[redakti] Jen la Himno

2
(#A: 3* ;SoooSo
So Mih doooSo miiido
so o mih; Sooodo
mi doh sooomi miiire
re e doh; SoooSo
So Mih doooSo miiido
so o mih; Tiiimi
so mih sooofi miiiri
fi i mih; miiimi
fa La TiTi dore
So o Lah; LaaaLa
Ti do reeere riiiri
mi i fah; SoooSo
So Mi doooSo miiido
so o fah; faaafa
mi Soh miiire '1,2 faaaTi /re e doh; '3 faaala /so o doh;)

Félicien Menu de Ménil

+ (#B: 3* ;SoooSo
So Mih doooSo miiido
Ti i doh; Sooodo
mi doh TiiiTi dooodo
Ti i doh; SoooSo
So Mih doooSo miiido
Ti i doh; TiiiTi
Ta Tih TiiiLa SoooFi
La a Soh; miiimi
fa La TiTi dore
So o Lah; LaaaLa
Ti do reeedo TiiiLa
Si i Soh; SoooSo
So Mi doooSo miiido
La a reh; reeeTi
do Soh '1,2 SoooFa LaaaSo
a a Mi; '3 doooTi LaaaFa
So o doh;)

[redakti] Eksteraj ligiloj

Content Navigation
Aliaj lingvoj