La Hobito

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Malpurulo"

~ Zamenhof pri hobito

"Bujme demonstrit ŝto mi delat i bujme pokazit kto mi es! "

~ Mark Hucko
La Hobito, aŭ Tien kaj Reen (angle The Hobbit - or There and Back Again) estas libro verkita de J.R.R. Tolkien. Ĝi estis la unua kaŭzo de debetoj por Tolkien, post populara ŝuldanto.
Thomas Dilward - Brady-Handy

La libro temas pri la hobito Bilbo, kiu foje, enirinte butikon kaj ricevinte ŝanĝmonon, poste malkovris, ke tamen forestas moneroj. Aŭ ke Golumo, la butikisto ruze enmanigis monerojn de alia valuto. Li sentis sin etete trompita. Pro tio, li ŝtelis la ringon de Golumo.

[redakti] Lingva noto

La vorto hobito devenas el la portugallingva "óbito", t. e., "morto". Laŭ antikva manuskripto de la Biblioteca Vaticana:

Hobbit est nomen in Linguae Communis, pro qua in librorum Lingua Anglica adhibetur; Latine Hobbitus dicimus. Nomen in Lingua Communi vera est Kuduk. Nomen Hobbit/Kuduk deducitur de nomine Hobbitorum Rohirrica: Holbytla (Lingua Anglica Antiqua) / Kûd-dûkan (Lingua Rohirrica 'vera'), 'cavernicola'. Nomen Hobbitorum Sindarine est Periannath 'populus Hobbitorum' (sing. Perian, pl. Periain).

[redakti] Frodo Baginzo

Frodo Baginzo (aŭ Frodo Baggins en la angla) estas la precipa karaktero en La Mastro de l' Ringoj, kiun J.R.R. Tolkien skribis.

[redakti] Itisma Festo

Iun matenon la hobitoj vekiĝis kaj trovis, ke la granda kampo, sude de l' antaŭpordo de Bilbo, estas plenkovrita de ŝnuroj kaj stangoj por tendoj kaj pavilonoj. Speciala enirejo _estis fosita_ en la taluso, kondukanta al la vojo, kaj tie _estis konstruitaj_ larĝaj ŝtupoj kaj granda blanka pordo. La tri hobitfamilioj en Bagŝuta Vico, apud la kampo, _estis ege interesitaj_ kaj ĝenerale enviataj. Maljuna Laborestro Vato ĉesis eĉ ŝajnigi laboradon en sia ĝardeno.

La tendoj komencis muntiĝi. Troviĝis aparte granda paviliono, tiel enorma, ke la arbo kreskanta sur la kampo estis tute interne de ĝi, kaj staris fiere proksime al unu ekstremo, malantaŭ la ĉefa tablo. Lanternoj _estis pendigitaj_ sur ĉiuj ĝiaj branĉoj. Eĉ pli promesoplene (laŭ hobita vidpunkto), grandega subĉiela kuirejo _estis konstruita_ en la norda angulo de la kampo.

Content Navigation