La Karavelo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Bandera portugal Manuel, estás a ver a Desciclopédia do Esperanto, ô pá???
Tiu ĉi artikólo éstas tro purtugâla, gajo. Ĝi vivas nur per pano, bacalhau kaj oporto, ĝi amas konkuri kun Hispanio kaj uzas strangan lipharegon.

2054

"La sigelo ankoraŭ ne estas metita"

~ Zamenhof pri La Karavelo en la poŝto

"Multa kvanto kaj malmulta kvalito"

~ Dalai Lamao pri La Karavelo

"Omno esas kontagioza, ecepte la beleso"

~ Idisto

"Iom stranga komento"

~ Eldonisto de La Karavelo
La Karavelo estas laŭ sia subtitolo Beletra Esperanto-Revuo pri la Portugallingva Literaturo, sed fakte ĝi prezentas nud-fotojn de junaj virinoj. Ĝi estis fondita de João José Santos (Ĝoano) en la portugala urbo Estremoz en oktobro 2007.
LK 020 kovrilo

Oni volis nomi la magazinon Virvespero, sed tio ne eblis pro jura kialo. a nomo de la revuo omaĝas la karavelon, kiu estas konata ŝiptipo inventita kaj uzata de la portugaloj dum la 15-a kaj la 16-a jarcentoj por seksturismi al tropikaj plaĝoj kun belegaj virinoj, dum la edzinoj restu Eŭrope.

Hodiaŭ la magazino pri "ĉio, kio la virojn amuzigas" havas la eldonkvanton de pli ol 3 milionoj da ekzempleroj enlande, dum la alialandaj ekzempleroj sumas 4,5 milionojn.

[redakti] Kvalito

Ĉu vi iam ajn havis sur la mano la ununuran veran magazinon en esperanto: La Karavelo? Certe ne. Kial? Eble pro tio, ke la redaktisto de LK ne apartenas al iu el la koterioj nek al teritorie granda lando, nek havas monon por iri al Universala Kongreso.

Content Navigation