Lucifero
El Neciklopedio
"Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu."
~ Zamenhof
"Per flugiloj de espero, kun fier' de Lucifero."
~ Nekonata kosmonaŭto
"Diablo estas ĉefa partnero de Kristo"
~ Usonano
Lucifero, laŭlitere signifas "portanto de lumo" (kp. Sapfera, "portantino de sapo") estas la legenda inventinto de la elektra lampo. Li sekve estas la patrono de liberalaj intelektuloj kaj aliaj herezuloj, kiuj ŝatas legi en la vespero. Ankaŭ konsiderata kiel la patro de la komputilo.
Enhavo |
[redakti] Pseŭdonimoj
Lucifero uzas multajn pseŭdonimojn kaj plumnomojn. Li estas konata ankaŭ kiel "Satano" pro sia agado ĉe SAT (vidu malsupren), "diablo" (helene la "dia-bolos", la "kreinto de disiĝo/malpaco") kaj "demono" (de + mono), krom aliaj lokaj nomoj kaj aliaj eventuale malmulte uzataj.
[redakti] Scienca verko
Lucifero eminentas en pluraj fakoj de scienco kaj teĥnologio.
- Laŭ la Sankta Biblio, li faris heroan provon supreniri en la ĉielon, kaj levi sian tronon pli alten ol la steloj. Li do estas la patrona sanktulo de kosmonaŭtoj.
- Vindozo estas kreaĵo de la diablo.
- Li tamen estas eble eĉ pli notinda kiel la malkovrinto de granda sistemo de kavernoj sub la tero. Tiu lando fascina, bela kaj riĉa je sulfuro estas konata kiel Subterio (aŭ la infero). Lucifero enmetis lumojn kaj kamenojn, kaj fondis kolonion, kiu jam ekde tiam daŭre kreskas.
[redakti] La arbo de sciado
Laŭ Genezo, Lucifero kuraĝigis Evan kaj Adamon manĝi de la Arbo de Sciado, hodiaŭ konata kiel la Vikipedio. Tio estas la kialo, ke nuntempaj vikiaj redaktoroj adoris lin ĉiutage trifoje.
[redakti] Ŝatokupoj
Krom scienco, Lucifero interesiĝas ankaŭ pri literaturo. Li precipe ŝatas legi sanktajn skribojn, kaj ofte citas siacele.
[redakti] Rolo en SAT
Propagandistoj kelkfoje troigas la rilaton inter Lucifero kaj SAT. Fakte li estas nek la satfondinto nek la satestro, nur satano.
[redakti] Simboloj
La tradicia blazono de Lucifero enhavas tri verdajn ranojn. La rano povas naĝi en la akvo, kuŝi sur la bordo, kaj saltegi tra spaco. La tri ranoj do simboligas
- la riverojn de la subtero
- nudismon en la plaĝo
- la fieron de la kosmonaŭto
Pli konata simbolo estas la kvinpinta stelo, aŭ pentagramo. Oni ankaŭ kelkfoje kombinas la verdan ranon kun la pentagramo, en la verdan stelon.
[redakti] Vidu ankaŭ


