La azeno (poemo)

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Saĝuloj elpensas novajn pensojn, kaj malsaĝuloj disvastigas ilin."

~ Heirich Heine

"Azen' al azeno riproĉas malsaĝon"

~ Zamenhof
La Azeno
Laŭ Wilhelm Busch


Staris foje sub ĝardena arbo
Azeno ĉe sia fojnogarbo,
Kiu manĝis la bongustan fojnon
Kviete sekvante siajn pensojn.


Tien venas tute sen respekto
Du buboj, kun suspekta aspekto,
Kiuj baldaŭ, kiam ili ridas,
Per malbelaj eldiroj acidas,
Per kio ili intencis moki,
Kaj la azenon volis provoki.


Sed la saĝulo plie satiĝis,
Nur laŭ duona cirklo turniĝis,
Kondutis mute kaj nun vidigis
La flankon, kie la vosto sidis.



Komparu la germanan originalon ekzemple ĉe [1].

Esperantigis A.H. 2008-09-07
Dediĉata al V.K.

[redakti] Atentu!

La azeno ja estas la simbolo de la usona demokrata partio. :)