La fiŝanta reĝo kaj la nevidebla mano (fabelo)

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Tiu regas plej bone, kiu regas plej malgrande."

~ Thomas Jefferson
1700245396 n

"Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo"

~ Zamenhof

"Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco"

~ Zamenhof denove

"Fiŝo scias pri naĝo eĉ sen via saĝo"

~ Hans-Georg Kaiser plagiate

"Paĉjo, ĉu vi ne povas legi iom pli mallaŭte? Mi tute ne povas endormiĝi"

~ infano pri fabeloj

"Oni eĉ proponis Nobelpremii la verkinton..."

~ Milokula Kato pri ĉi tiu fabelo

"Mi ne rememoras pri tio antaŭ"

~ Paŭlo la Apostolo

"Hvatij sluĉ pri glov, ibo hvost es skolzju"

~ Mark Hucko
Ĉi tiu artikolo ne devas esti legata de profundaj debiluloj nek de perfektaj idiotoj nek de personoj sen scioj aŭ antaŭa klerigo

La fiŝanta reĝo kaj la nevidebla mano estas malnova fabelo pri fiŝanta reĝo kaj nevidebla mano. La sekvanta versio bazitas sur la arkaika esperanta teksto en Racontoy Instruay (ĉirkaŭ 17a jarcento).

[redakti] La fabelo

Unufoje, malgranda reĝlando havis multajn problemojn. Estis malsato, senlaboreco, porka gripo, kaj manko de komputiloj.
Esperantisto

Retumisto

La regnanoj iris ĉe la reĝon, kaj demandis al li, kion oni faru?

La reĝo diris: "Tuj respondi mi ne povas. Bonvolu reveni morgaŭ."

La sekvantan tagon, la regnanoj reiris la domon de la reĝo, sed la pordo estis malfermita. Ili ekvidis anoncon: "Mi iris fiŝkapti."

La reĝo forestis unu jaron. Oni ne scias, kiom da kiaj fiŝoj li kaptis. Sed poste li revenis la ĉefurbon, kaj vidis, ke jam okazis grandaj ŝanĝoj.

Jen ĉie picejoj! Jen retumejoj! Pro la bongustaj picoj, neniu malsatis. Pro la novaj vendejoj, neniu estis sen laboro. Malsano ankaŭ jam malaperis, ĉar ĉiuj malsanuloj estis mortaj.

La feliĉa reĝo fondis novan templon omaĝe al la bona spirito, kiu ĉion jam ebligis: La Nevidebla Mano.

[redakti] Klarigoj

Estas vere, ke mi ne pretendas kompreni la ekonomikon. Ĉar ni ja spekulativas pri la efektiva mekanismo, ni evitas la akuzon, ke nevidebla-mano-teorio estas simpla konfeso de nekompreno.

Usonaj filozofoj ankaŭ aplikis nevidebla-mano-teoriojn ekster la ekonomiko, notinde al la natura selektado kaj kontraŭ la religio.

Fina vorto: certe la homoj ne planas sian historion. Tamen videblas, laŭ fidinda evidento, progreso en pluraj kampoj. Tio pravigas esploron pri klarigoj. La historiismo en ĉiuj siaj formoj malsukcesis; ni do serĉu aliloke.

Venusodemilo

Diino de la Nevidebla Mano.

Content Navigation
Aliaj lingvoj