Laboro
El Neciklopedio
"Laboro estas sankta, ne tuŝu ĝin!"
~ Jesuo pri Laboro
"Estas du specoj de laboroj : la unua konsistas el translokigi iun dozon da materio sur la tersurfaco ; la dua el diri al iu alia tion fari. La unua speco de laboro estas malagrabla kaj malbonpagita ; la dua estas agrabla kaj tre bone pagita"
~ Bertrand Russell pri Laboro
"Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo"
~ Zamenhof pri laboro
Laboro estas stranĝa afero, ĝi estas lasta vana provo kiel akiri monon.
Enhavo |
[redakti] Labora regularo
- Laboro ne estas drinkejo, tiel ne estu tie tutatage.
- Kion vi povas fari hodiaŭ, ne prokrastu por morgaŭ sed por postmorgaŭ kaj vi havos 2 liberajn tagojn.
- Kio ne faros mem dum 1 monato tio ne faru.
- Se via kolego (granda kolo) eklaborus vi ne devas imiti sklave.
- Kiu ne laboras ne eraras kaj senerarantoj rekompencos.
- Relakso neniam mortigis, laboro jes.
- Ne volu morto de via estro, helpu, ke li volu ĝin.
- Ne hontu al laboro kaj trankvile kuŝi ĉe ĝi.
[redakti] Riskoj
La plej granda risko estas malbona persono ofte kromnonita estro, granda estro aŭ ĉefa kaco. Ankaŭ laboro estas granda risko.
[redakti] Pliigo de apetito
Kial vi petas almozojn? — Ĉar mi volas manĝi, mia bona sinjoro. — Kial do vi ne laboras? — Ha, kiam mi laboras, mi ankoraŭ pli volas manĝi.
[redakti] Laborema homo
Jes, miaj sinjoroj, predikas sinjoro A., trinkante sian glason en gaja kolegaro, mia devizo ĉiam estis : « la homo mem devas ĉion al si ellabori ». Kiu mem al si helpas, al tiu ankaŭ Dio helpas! La 50 milionoj da eŭroj, kiujn mi posedas, neniu al mi donacis kaj ankaŭ de neniu mi ilin heredis, — ne, mi mem ilin gajnis en la loterio!
[redakti] Kiom da laborantoj?
Kiam oni nomumis novan Ĝeneralan Administriston de la kompanio, li trairis ĉiujn oficejojn por ilin koni. La tagon kiam li alvenis al la Direkcio pri Planado, li parolis kun la direktoro kaj demandis: - "Kiom da homoj laboras ĉi-tie?" Kaj la direktoro tuj respondis: - "Proksimume la duono".
[redakti] Du jakoj kaj du kravatoj
Estas tre utila al laboranto havi du jakojn kaj du kravatojn.
Oni rakontas ke iu ĉefo havis du jakojn kaj du kravatojn por ŝajnigi ke li ankoraŭ estos en sia oficejo: Unu jakojn li pendigis en la oficeja vestarko, kaj la alian li havis en la aŭtomobilo. Tiel li povis "flugi" al siaj aferoj: Ekzemple, duonhoro antaŭ la fino de la taglabortempo, oni iris ĉe lia sekretariino por demandi: - "Karulino, ni devas paroli kun la ĉefo. Ĉu li estas?" La sekretariino respondis: - "Nun li ne estas, sed li devas reveni, ĉar li lasis la jakon ..." Kaj, kompreneble, li ne revenis tiutage.


