Lampo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ne ĉio utilas, kio brilas"

~ Zamenhof pri lampo
Lampo.jpg
Lampo (anagramo de palmo) estas tre komplika aĵo, kiu bezonas multajn homon por esti ŝanĝita. Ekzemple:

[redakti] Esperante

6097.jpg

Kiom da esperantistoj oni bezonas por ŝanĝi UNU lampon?

Oni bezonas 1.332 esperantistojn por ŝanĝi UNU lampon tiamaniere:

- Unu esperantisto por ŝanĝi la lampon kaj informi en diskut-listo ke la lampo estis ŝanĝita;
- 14 esperantistoj por priskribi aliajn similajn eksperimentojn en la Centra Oficejo de UEA;
- 7 esperantistoj por averti pri la riskoj je la ŝanĝado de lampoj;
- 27 esperantistoj por montri la gramatikajn erarojn en la ret-mesaĝoj pri la ŝanĝado de lampoj;
- 53 por ataki tiujn kiuj korektis la gramatikajn kaj ortografiajn erarojn;
- 156 por skribi al la administranto de la listo plendante pri la kvanto de ret-mesaĝoj en la diskut-listo kaj por diri ke la temo ne estas taŭga en la listo;
- 41 por korekti la ortografion de la retmesaĝoj kiuj atakis tiujn kiuj korektis la ortografion por citi PIV-n kaj por informi la diferencojn inter lampo, lampiro kaj lampiono;
- 109 por informi ke la diskut-listo ne estas pri ŝanĝado de lampoj kaj proponante la kreon de speciala diskut-listo pri la afero;
- 111 por skribi ke ĉiuj esperantistoj ŝanĝas lampojn, kaj tiel la diskutado pri la temo estas taŭga;
- 306 por rebati pri la plej bonaj metodoj por ŝanĝado de lampoj kaj pri la plej bonaj lampoj en la merkato;
- 27 por sendi adresojn de hejm-paĝoj kie eble oni trovas la plej bonajn lampojn kaj por informi ke en la libroservo de UEA estas verkoj pri la temo;
- 103 por plendi pro tio ke la amasa samtempa sendado de ret-mesaĝoj pri ŝanĝado de lampoj, pri gramatiko kaj ortografio devas tuj halti;
- 14 por plendi ke la senditaj ret-adresoj de la hejmpaĝoj (URL) estis malkorektaj , ke ili ne sukcesis vidi la paĝon kaj petoj ke oni sendu ĝustajn ret-adresojn;
- 3 por skribi pri la ret-ligiloj pri lampoj trovitaj kaj por aserti ke la temoj de tiuj hejm-paĝoj rekte rilatas al celo de la diskut-listo kaj do, la temo "ŝanĝado de lampoj" estas temo kiu rilatas al la listo;
- 33 por aldoni ĉiujn jam senditajn retmesaĝojn pri la temo, ripetante la tutan tekston (inkluzive kun la propagandoj kaj koncernaj informoj pri la listo) nur por aldoni la frazon: "Tre bone";
- 31 por informi ke ili estas forlasantaj la diskutliston ĉar ili ne plu eltenas la ret-mesaĝojn pri ŝanĝado de lampoj;
- 4 por sugesti la verkadon de scienca eseo pri ŝanĝado de lampoj aŭ pri prelego en la Universala Kongreso pri la temo;
- 1 por sugesti novan diskut-liston pri ŝanĝado de lampoj;
- 47 por sugesti ke la diskut-listo pri "fiziko kaj atoma energio" estas la plej taŭga diskutejo pri la temo (ŝanĝado de lampoj) kaj por informi ke en Vjetnamio estas fik-delegito pri ŝanĝado de lampoj;
- 90 por kritiki la ret-mesaĝojn kiuj ripetas la aliajn mesaĝojn kiuj nur aldonas la frazeton : "Tre bone";
- 43 por apogi la ideon pri kreado de diskut-listo pri lampoj kaj kreado de faka asocio;
- 110 por ripeti ĉiujn ret-mesaĝojn pri plendoj pri ret-mesaĝoj kiuj ripetas ĉion kaj aldoni "Tre bone", kaj skribi en la fino nur: "Mi ankaŭ taksas tion absurdaĵo"!;
- kaj finfine unu esperantisto por konfirmi ĉu la sumo de ĉiuj esperantistoj estas vere 1332, kiel estis en la komenco informite.

[redakti] Mitologio

Foto-(8).jpg

Lampo (helene λάμπους, latine lampus) estis en la helena mitologio fame konata divenisto kaj kuracisto. Liaj gepatroj estis Amitaono el Jolko kaj lia edzino Edomeno.

Lampo estis nepo de Kreteo, fondinto de Jolko. Li estas tenanto de kelkaj interesaj unuaecoj:

  • estis la unua mortonto, kiu regis divenistajn kapablojn,
  • la unua entreprenadis medicinan praktikon,
  • la unua konstruigis en Grekio templon al Dionizo,
  • la unua miksis vinon akve.

Sian divenistan arton ricevis de dioj, sed pli kapablis kompreni lingvon de birdoj kaj aliaj kreaĵoj kaj tiun kapablon akiris tiel ĉi: foje en junaĝo savis buliĝon de malgrandaj serpentoj kaj iliajn gepatrojn pie sepultis. Junaj serpentoj "pure ellekis liajn orelojn" kaj de tiu momento li aŭdis kion la ceteraj ne aŭdas kaj multajn aĵojn ekkomprenis.

Lampo havis fraton nomatan Bianto kaj tiu ekamis ilian kuzinon Peroon. Sed ŝia patro Neleo Promesis edzinigi ŝin al tiu, kiu pelos al li rigore gardatan brutaron de la reĝo Filako. Lampo uzis siajn konojn kaj eksciis, ke ŝtelisto povas akiri la gregon nur post kiam li estos dum unu jaro en malliberejo. Do li iris al la reĝo Filako, enŝteliĝis en brutejon, kompreneble estis kaptita kaj enprizonigita. Ĝis paso de la puno restis nur lasta nokto, kiam Lampo aŭdis paroladon de lingvovermoj, ke trabo super li jam estas tiel travorita, ke morgaŭ matene defalegos. Lampo estigis larmon kaj devigis la reĝon, ke li transloĝigu lin en alian ĉelon. Okazis, ke en sekva tago la trabo fakte defalegis kaj mortigis homon.

Filako estis konsternita kaj promesis al li doni liberecon kaj brutaron, sed li devas ankoraŭ sanigi lian filon Ifiklo. Lampo konsentis, oferis al la dio Apolono kaj poste aŭdis interparolon de du grifoj, kiuj sciis, ke kaŭzo de fila impotenteco estas delonga travivaĵo el infaneco, kiam li terure ektimis ĉe vido de la patro kun sangokovrita tranĉilo. Tiu tranĉilo ĝis nun enestas en proksima arbo. Se oni forigos ĝin, purigos de sango kaj rusto kaj el tio preparos medicinaĵon por la filo, li estos en ordo. Tio okazis kaj Ifiklo resaniĝis kaj baldaŭ fariĝis patro de filo. Lampo ricevis brutaron kaj kuzinon Peroon, kiun li venigis al la dankema frato Bianto.

Lia plua fama sukceso estis sanigo de filinoj de la reĝo Koito kaj lia edzino AnteoSteneboio. La filinoj freneziĝis, ĉar ofendis dion Dionizon aŭ eĉ diinon Heron. Nun ili freneze kuradis en montaro kaj atakis vojaĝantojn. Lampo ofertis al la reĝo Koito, ke li sanigos ilin, sed postulis trionon de lia reĝolando. Al li ŝajnis la prezo tro alta kaj rifuzis.

Sed kiam la fenezeco vastiĝadis ankaŭ al aliaj virinoj kaj en la regiono mankis sekureco, mortadis ŝafoj kaj brutoj kaj virinoj eĉ mortigadis siajn infanojn, Koito denove sendis voki Lampon, ke li akceptas liajn kondiĉojn. Sed Lampo jam postulis trionon de la reĝolando por si kaj trionon por sia frato Bianto. Poste Lampo fakte la virinojn purigis de frenezeco per mergo en sanktan putinon. El la filinoj de Koito Ifinoo mortis, sed la duan, Lisipon, al si edzinigis Lampo kaj la trian, Ifianason, Bianto, kies Peroo nelonge pli frue mortis. Al tio ili ricevis kvotojn de la reĝolando, du trionoj Lampo kaj unu triono Bianto.

[redakti] Optimisme

- Kiom da optimistoj necesas por ŝanĝi lampon?
- Neniom. Ili estas konvinkitaj, ke ĝi baldaŭ denove lumos.

[redakti] Pesimisme

- Kiom da pesimistoj necesas por ŝanĝi lumampolon?
- Neniom. La nova lampo certe ankaŭ ne lumos.

[redakti] Burokratie

- Kiom da burokratoj necesas por ŝanĝi lampampolon?
- Du: unu por certiĝi pri ĉiaj formalaĵoj, kaj unu por enŝraŭbi ĝin en akvokranon...

[redakti] Romantike

- Kiom da kontrekantistoj necesas por ŝanĝi lumampolon?
- Kvin: unu, kiu ŝanĝas ĝin, kaj kvar, kiuj kantas, kiom ili sopiras pri la malnova.

8639.jpg

[redakti] Psikologie

- Kiom da psikologoj necesas por ŝanĝi lampon?
- Nur unu, sed la lumampolo devas deziri ŝanĝiĝi.

[redakti] Nerde

Kiel programisto enŝraŭbas lumampolon?
Neniel! Tio estas aparatara problemo!

7183 n.jpg

[redakti] Ide

Granda Germaniana idisto esis homo konservema. Lu ne deziris ulon novan en sua singladiala vivo. Lu partikulare esis kontre instalior elektron en sua hemo.

Foye, kande la idisto absentesis de sua hemo dum sufichante longa tempo, lua spozino komendis instalior elektron en la hemo. Retroveninte alen la hemo idisto iraceskis kay dicis, ke lu quiel kustumale dauros uziar kerozenalan lampon. La spozino dicis:

- Bone, uzezu vuan kerozenalan lampon, sed komprenez, quiel komoda elektro esas. Vu kustumale dum longa tempo serchadas alumeton por bruligiar vuan lampon. Nun vu povas enswichiar elektralan lumon, quike troviar la bŭon di alumeti, kay tranqvile bruligiar vian kerozenalan lampon.

[redakti] Idiote

Kande Thomas Alva Edison (1847-1931), vera idiotisto nam ilu ne recevis aŭtentika edukado pro multa idioteso che sua yunevo, HAZARDE sucesis inventari suan unesman bulbon elektralan, ilu ja facis sua -999- erorojn.

Ye un dio iluaj kunlaborantoi dicis ad ilu "Ni ja fatigesis. Quanta foye vu intencas facori vuajn vanajn experimentiojn por trovari la justan materion?" "Me esas tre joyoza hodie, nam ni ja POVIS facari 999 eroriojn, lo simple indikas ke restas nur pokega eroroi ante ke ni airvos al la suceso." Ye la nexta dio pos la joyozaj eroroi li sucesis suan finalan experimeton.

[redakti] Biblie

"Kiam oni ekbruligis lampon, oni metas ĝin ne en kaŝejon, nek sub grenmezurilon, sed sur la lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon" (Luko, 11-33).

Nia "lampo" estas Esperanto. Ĝis nun ni gardis en kaŝejo. Oni proponas meti ĝin alte sur tablon. Subtenu tiun proponon.

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj