Lando
El Neciklopedio
"Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu"~ Zamenhof
"Qua havas la povo, ta uzas ol"
~ idisto
"Ĉu via lando daŭras antaŭenigi la lernadon de angla kiel la internacia lingvo? "
~ Cindy McKee pri via lando
"Zamenhof uzis regnon por indiki suverenan landon, plej ofte regata
de reĝo aŭ sampova regnestro: ĉŭ la papo aŭ la nazia gvidisto, ne gravas"
~ Nerdo pri Zamenhof
"Lando estas tro frosta"
~ Usonano pri Lando
"Mia patrino estas de Sudano kaj mia patro estas de kosma spaco. Do, mi estas sudankosmspacido"
~ Lando pri si mem
"La regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo"
~ Aŭtomata mesaĝo por kontentigi la cenzuristoj pri iu ajn nedemokratia lando
"Ĉu ankaŭ en via lando??!!!"
~ Milokula Kato pri supra diraĵo
"La fundamenta nomo de landoj, kiujn oni nomas laŭ la loĝantojn, estas ujo kiu entenas la loĝantoj"
~ Vikipedio pri landonomoj en Esperanto
Li ĝenerale, estas ofte asociita al la nocioj ŝtato, nacio kaj regado kaj tiam kutime suverena. Ĉiu regnano sciu, ke devas obei ĉiam fundamentajn leĝojn de Lando.
[redakti] Lingvoj
Lando estas unulingva.
[redakti] Revo
"Ĉu ne estus agrable," filozofiumas ulo, "se ekzistus lando kie ĉiuj devige estus amikecaj kaj afablaj en ĉiu momento, kie neniu agus kontraŭ la leĝoj, kie ĉiuj veturus laŭ la rapidolimoj...?"
"Jes," respondas amiko. "Sed estas nur unu problemo pri tio."
"Kiu problemo?"
"Oni neniam lasus vin vivi tie!"