Lango
El Neciklopedio
"Faro farinton rekomendas"
~ Zamenhof pri lango
"Mi povas konstati ke homoj jam surpriziĝas pri nenio!"
~ Tonjo del Barrio pri ĉi tiu artikolo
"Vi tre precize krajonis la cirklon"
~ Milokula Kato pri supra diraĵo
"Ne tre komfortas uzi ilin vintre..."
~ ruso pri langoj
[redakti] Mirindaĵo en la medicino
En unu societo oni parolis pri medicino. Unu el la alestantoj diris, ke la unua montrilo en la plej multaj malsanoj estas la lango kaj se la lango estas kovrita, tio ĉi jam montras, ke la homo ne estas sana.
— Kaj tamen, rimarkis alia, mi konas unu sinjorinon, kies lango ĉiam estas kovrita per tre dika tavolo da ĉikanoj kaj kalumnioj kaj ŝi tamen estas tute sana.
[redakti] Lango kaj brako
Joĉjo etendas brakon trans la tablon por preni la salon, kiu staras aliflanke.
Patrino: Joĉjo! Ĉesu etendi vian brakon tiel! Ĉu vi ne havas langon?
Joĉjo: Jes, panjo. Sed mia brako estas pli longa.
[redakti] Kuirarto
Eksterlanda komercisto venis al Brazilo por viziti frabikon en la suda parto de la lando. La direktoro de la fabriko akceptis lin tre ĝentile kaj afable. La komercisto faris grandan mendon. Tial la direktoro invitis lin al sia hejmo. Por ke la edzino de la direktoro sciu, ke ŝi preparu lunĉon ankaŭ por gasto, li telefonis hejmen.Tuj la edzino iris al la apuda butikisto kaj diris al li: " Mi deziras ion, kion mi tre rapide povos prepari por la lunĉo. Kion vi havas?"
-Jen mi havas ladan skatolon de fiŝbuloj. Ĉu vi deziras ĝin?
-Ne. Tio ne estas interesa manĝaĵo por eksterlanda gasto. Ĉu vi havas ion alian?
-Jes. Jen lango. Tio estas tre delikata manĝaĵo.
-Ne, sinjoro. Mi ne ŝatas manĝi ion, kion bestoj havis en sia buŝo. Donu al mi dudekon da ovoj.